Presita el Usona Esperantisto № 2026:1

La kvina kina jaro

Lasta ĝisdatigo: 2026-03-19

En 2025, la sepa Usona Bona Film-Festivalo disdonis rekordan kvanton de monpremioj. Fakte 22 el 49 reĝisoroj (45 elcentoj!) ricevis almenaŭ cent dolarojn pasintjare. Nia organizo festis kvin sinsekvajn jarojn da konkursado kaj la produktadon de nia ducenta esperanta kurtfilmo. Ekde 2021, la festivalo entute donacis pli ol dudek unu mil dolarojn al filmfarantoj tra la mondo. Kvankam la filmoj kaj premioj certe gravas kaj imponas, eĉ pli profitaj por Esperantujo estas la oportunoj por vid-al-vida kunlaboro kaj amuziĝo en Esperanto per eventoj rilate la festivalon. Mi reliefigu kelkajn tiujn eventojn, el la pasintaj kvin jaroj, por kuraĝigi vin aranĝi similajn aferojn en via urbo aŭ dum via venonta Esperanto-kongreso.

En Barcelono, Hispanujo, la Kataluna Esperanto-Junularo (KEJ) okazigis spektofeston (la 14-an de novembro 2025) por la 49 novaj kurtfilmoj kaj taksis ĉiun filmon laŭ kelkaj kriterioj. Ili poste prezentis sian propran premio-ceremonion en Instagramo. Temis pri la filmoj plej ŝatataj de la grupo laŭ verkado, aktorado, kaj tiel plu. Ili ne petis permeson aŭ aprobon por fari tion, sed simple decidis gratuli tiujn filmojn. Estas kataluno en tiu grupo nomita Oskaro, kiu decidis amuze kostumi sin kiel la Oskar-premion de Holivudo por la anoncoj. Ŝajnas, ke la spektado, taksado, kaj gratulado de la filmoj estis bonegaj grup-eventoj por tiu junularo.

Aliuloj rajtas simile aranĝi spektofeston kaj decidi inter si, kiuj filmoj estas la plej bonaj. Reĝisoro, kiu eble gajnos la 5-an oficialan premion de la ĵurianoj, ĝojos ekscii, ke en iu fora urbo, grupo de esperantistoj tie taksis ŝian filmon la plej unuaranga. Vi rimarkos en Instagramo, ke la kontoj de KEJ kaj E-USA kune afiŝis la oskaran videaĵon. Se loka klubo (ekzemple en Seatlo) farus simile, nia organizo feliĉe helpus pli da homoj trovi la aferon.

En Fortalezo, Brazilo, okazis TAKE (la Tut-Amerika Kongreso de Esperanto) en novembro 2023. Mi ĉeestis kaj ricevis inviton prelegi pri la film-festivalo. Ĝi jam finiĝis tiujare do ni ne povis krei oficialan konkursaĵon. Anstataŭ tede prelegi pri la jamaj sukcesoj de la festivalo, mi decidis pruvi kiel simple, facile, kaj amuze fari filmon povas esti. Kelkaj ĵus renkontitaj kongresanoj helpis min filmi simplan skeĉon en la akceptejo kaj mi finmuntis ĝin ene de horo. Brandono Sowers, kiel nia organizo-prezidanto, rifuzis ludi la rolon de ebria stultulo, sed tion mi ne hezitis fari.

Ni prezentis la novnovan filmon “Io Problema” al klasĉambro de TAKE-anoj kaj ĉiuj ĝuis la aferon. Vi ne bezonas oficialan konkurson por krei filmon ĉe kongreso. Uzu la vidindaĵojn kaj lokojn ĉirkaŭ la kongresejo. Homoj ofte rapidas partopreni en arta vespero kiel kantanto aŭ dancanto. Kial ne fari la samon kiel filmfaranto? Vi eĉ povos ĝui ĝin kiel spektanto apud aliaj esperantistoj. Anstataŭ aĉeti bagatelaĵon por memori la sperton, vi mem kreos senprezan memorigaĵon ĝueblan de aliaj en Esperantujo.

Dum NASK (la Nord-Amerika Somera Kursaro de Esperanto) en julio 2022, kelkaj NASK-anoj filmis kvar filmojn por la kvara festivalo: “Mia Monujo!,” “Jes, Avino,” “Hazarda Renkontiĝo,” kaj “Iamo Longe For.” Tiu lasta, reĝisorita de Aaron Fingtam, eĉ gajnis premion. Ni uzis la samajn kameraon kaj mikrofonon por ĉiu filmo kaj helpis unu la alian per aktorado kaj filmado. Ni prezentis la filmon “Hazarda Renkontiĝo” dum la fina ceremonio de la kursaro. Uzu tiujn filmojn kiel inspiraĵojn por plani vian ĉekongresan aŭ ĉekursaran kurtfilmon. Anstataŭ gajni amikon per banalaj demandoj (“Kiam vi eklernis Esperanton?” aŭ “Kie vi loĝas?”), petu helpon krei simplan originalan kurtfilmon en Esperanto. Tio estus multe pli amuza kaj interesa amikiĝo, ĉu ne?

Granda kongreso ne necesas por kreeme ekzerci vin. La kvinan festivalon en 2023 mi lanĉis per kvin-hora film-kreada evento en Atlanto, Georgio ĉe mia hejmo. Dek kvin amikoj renkontiĝis kaj ni hazarde dividiĝis en tri grupojn per nom-slipoj en bovlo por krei tri filmojn: “La Lanternisto,” “En La Kelo,” kaj “Fazeoloj.” Tiu lasta, reĝisorita de Marta Sands, poste ricevis honoran mencion kaj cent dolarojn en la konkurso. Ni uzis ĵetkubon por hazarde elekti la necesan rekviziton (kiu estis lanterno) kaj promenis al duonbruligita domo en mia najbarejo por ekfilmi scenojn. Ĉiu grupo uzis la saman simplan skripton (ĉar duono de la partoprenantoj ne parolis Esperanton) kaj post ekzakte kvin horoj, ni sidis en la sama ĉambro kaj ĝuis picon spektante la novajn filmojn. Kelkajn semajnojn poste dum Paralela Universo, miaj klubanoj en Atlanto improvize registris la filmon “La Kerno de Lanterno,” en butiko apud la restoracio, kie ni renkontiĝis por tagmanĝo.

Se vi volas oficiale konkursi en la film-festivalo, bonege. Se inter aŭ ekster la festivaloj vi volas krei ian filmon en Esperanto, sed vi dubas, ke multe da homoj trovos ĝin, kontaktu min per la festivala Telegram-grupo aŭ la estraron de Esperanto-USA retpoŝte. Eble ie sur la organiza kanalo aŭ sur mia propra kanalo “Esplori Esperanton” ni trovos manieron por prezenti vian filmon al miloj da esperantistoj. Lanĉi novan kanalon kaj allogi abonantojn al ĝi estas tre longa kaj malrapida tasko. Mi esperas, ke la kanalo de Esperanto-USA helpos vin fariĝi konata kaj ĝuata pli facile en nia komunumo. Se vi simple volas registri vin laŭtlegantan anoncojn kaj artikolojn el Usona Esperantisto, ni povus afiŝi tiujn videaĵojn kaj ĝi multe helpos nian komunikan strategion. Ajna ekzercado vin klerigos kaj ni bezonas pli da kleraj filmistoj en la movado.

Mi finu rakontante pri la ruĝtapiŝaj premieroj. En 2023, Sharon Powell, kiu aktoris en kelkaj konkursaĵoj, prezentis sian domon kaj ni okazigis la unuan premieron por la Usona Bona Film-Festivalo tie kun seĝoj kaj ŝvelinta balona ekrano ekstere kaj manĝaĵoj interne en la kuirejo. Esperanto-USA rekompencis nin pri la manĝaĵoj. Brandono kuiris por ni veganajn takojn kaj Kejti Neilson muntis la grandajn fonojn kun la festivalaj emblemoj por niaj fotoj. Post ĉiu filmo mi mallonge kaj individue intervjuis la reĝisorojn kaj ili respondis al demandoj de la spektantaro. Eĉ esperantistoj kiuj ne partoprenis en la festivalo venis kaj ĝuis la eventon.

Por la festivaloj en 2024 kaj 2025, mi okazigis la premierojn en la granda kunsidejo de mia loka publika biblioteko. Estis tute senkoste uzi la ĉambron; mi simple devis rezervi la spacon du semajnojn antaŭ la evento. Estas pli sekure havi publikan eventon en publika loko (anstataŭ inviti nekonatojn al privata hejmo) kaj kompare eksteran eventon, ni ne plu devis zorgi pri la vetero. Se vi volas okazigi vian propran premieron ĉi-jare, vi devus! Ni verŝajne faros tion en Atlanto tuj antaŭ la publikigo de la filmoj. Se almenaŭ tri reĝisoroj kreos festivalajn filmojn en via urbo, mi eĉ sendos al vi laŭpete grandan fonon kun festivalaj emblemoj por via propra ruĝtapiŝa premiero. Ĝi estas 8 futojn alta kaj 10 futojn larĝa do vi bezonos pli grandan ĉambron ol kutima salono.

Eble mi tro ofte parolas pri la festivalo kaj tro multe insistas, ke homoj konkursu. Mi faras tion ĉar mi scias kiom fragila la festivalo ĉiam estis kaj ankoraŭ restas. Eĉ kun financa subteno, la necesa organizada laboro por aranĝi kaj poluri ĉion estas multflanka kaj laciga. Ni fakte planis haltigi la konkurson en 2023 post la kvina konkurso. Nur la subita kaj neatendita subteno de Brandon Dyer nome de lia retejo (Ana.so) ŝanĝis tion kaj revenigis ĝin la pasintajn du jarojn. Mi scias, ke ĉiu festivalo, kvankam impona kaj ĝuata, povas esti la fina, do mi ne volas, ke ni malŝparu nian ĝisnunan energion.

Se vi iam ajn kreos filmon en nia lingvo, faru tion ĉi-jare, por ke ĝi estu parto de la plej granda kina projekto en la historio de Esperanto. Ne gravas se vi estas amatoro. Ĉiu esperantisto estas unika kaj havas ion specialan por prezenti al la mondo. Se vi kreos ion, ni feliĉe spektos kaj aŭskultos. Forgesu la premiojn. Mi lastatempe reĝisoris Ŝekspirajn komediojn, sciante, ke ili verŝajne ne gajnos la plej altajn premiojn. Ili simple plaĉas al mi. Kreu tion, kion vi volas spekti en Esperanto. Eble vi inspiros aliajn homojn fari la samon.