Presita el Usona Esperantisto № 2026:1

Intervjuo kun la nova Program-Administranto de E-USA

Lasta ĝisdatigo: 2026-03-19

Hayden Hendricks estas nia nova Program-Administranto, kiu eklaboris en la Centra Oficejo de Esperanto-USA la 5-an de Januaro 2026. Li servas kiel helpanto al nia Ĝenerala Direktoro, Amanda Schmidt, kiu intervjuis lin por Usona Esperantisto.

Amanda: Saluton Hayden! Bonvolu rakonti al niaj membroj iomete pri vi. Kie vi kreskis, kie vi loĝas nun, ekde kiam vi parolas Esperanton, ktp?

Hayden: Saluton Amanda! Mi kreskis en antaŭurbo proksima al Fenikso, sed post la mezlernejo, mi translokiĝis al Portlando por miaj bakalaŭraj studoj. Tie mi subite troviĝis en tre internacia medio kaj ekkonsciis, ke mi parolis nur la anglan! Mi neniam konsciis, ke mi estis unulingvulo, sed tiam mi ekhontis. Ĝis tiam mi simple supozis, ke aliaj homoj iel ajn lernos la anglan, aŭ ke tradukiloj sufiĉos por ĉio. Nun mi vidas, kiom aroganta estis tiu pensmaniero.

Mi turniĝis al Duolingo kaj reprenis mian (konfese pigran) mezlernejan germanan, sed sensukcese. Poste mi provis la japanan (tri skribsistemoj!), la francan, la nederlandan, la grekan, kaj eĉ la latinan. Fine venis la vico de Esperanto. Pro la afiks-sistemo mi ne devis parkerigi amasegon da radikoj, kaj la kunmetado de afiksoj estis mirinde ludema, kio perfekte kongruis kun la ludigita lingvolernada sistemo de Duolingo. Post unu jaro mi finis la kurson kaj sentis min preta por ekuzi la lingvon!

Tamen, mi trovis neniun lokan esperantiston proksime. Do, mi babilis rete, legis bildstriojn, kaj spektis filmetojn. Nur kiam mi translokiĝis al Barcelono, mi finfine ekparolis esperante. Mi tre dankas la lokajn esperantistojn; ili vere helpis min sentiĝi hejme en nova lando.

Amanda: Kiel vi aktivis en la movado antaŭ via dungiĝo? Ĉu vi vojaĝis, partoprenis renkontiĝojn? Kion vi pensis pri Esperantujo kaj la homoj kiuj parolis la lingvon?

Hayden: Mi jam estis sufiĉe aktiva. Mi estas estrarano de la Kataluna Esperanto-Junularo (KEJ), kie mi organizas monatajn aranĝojn: bierumadojn, ekskursojn, pufmaizajn vesperojn, kaj piknikojn. Mi ankaŭ servas en TEJO kiel Komitatano B, kaj pasintjare mi gvidis TEJO-seminarion en Kipro. Nuntempe mi helpas organizi la venontan IJK-n en Katalunio. (Aliĝu nun!)

Dank’ al la stipendio “Partoprenu IJK-n,” mi povis vojaĝi al mia unua kongreso. Tio estis belega sperto, kiu instigis min eĉ pli engaĝiĝi. Dum tiu semajno mi konstatis, ke Esperanto donas aliron al tutmonda reto de samideanoj. Eble aliaj komunumoj ofertas similan senton de amikeco kaj aparteno, sed mi neniam spertis ion tian antaŭe. Estis por mi io tute nova, ĉarma, kaj ripetenda.

Esperanto estas unika pro sia internacia etoso. Mi spertis ion similan kiam mi staĝis ĉe Disney World en Orlando, loĝante kun franco, japano kaj brazilano. Estis amuze, sed mi rimarkis, ke ĉiu preferis la lingvon kaj kompanion de siaj samlandanoj. “Simio al simio plaĉas pli ol ĉio,” kiel diras la proverbo. Sed en Esperantujo, homoj vere malfermiĝas al aliaj kulturoj. Tiu emo rilati kun homoj el diversaj landoj, kaj la ĝenerala malfermiteco de la homoj, estas tio, kio daŭre allogas min.

Amanda: Kial vi decidis proponi vin por la posteno de Program-Administranto?

Hayden: Kvankam mi lernis la lingvon en Usono, mi ne vere eniris la movadon ĝis mia translokiĝo al Barcelono. Imagu, ke la unua fojo, kiam mi parolis kun usona esperantisto, estis dum la IJK en Indonezio! Ĉar mi ne konas multajn usonanojn ĉi tie, mi iom sopiris al mia hejmlando.

Min tre interesas la laboro de E-USA, precipe pro ĝia fokuso al kino. Al Esperantujo mankas distrocela enhavo por junuloj. Ni havas amason da literaturo kaj muziko, sed ni bezonas pli da bildstrioj, videoludoj kaj filmoj. La dublado de la filmoj de Christopher R. Mihm kaj la serio Pasporto al la Tuta Mondo multe helpis mian propran lernadon. Tial mi opinias, ke la Usona Bona Film-Festivalo estas tiom grava. E-USA havas la rimedojn por plivastigi la uzon de Esperanto en nia lando kaj altiri novajn membrojn, kaj mi volis esti parto de tio. La kvanto da interesaj projektoj disvolvataj de la estraro estas vere mirinda, kaj mi sentas min bonŝanca helpi realigi ilin.

Amanda: Kiel eblas fari vian laboron de trans la Atlantika Maro?

Hayden: “Malfruaj noktoj”! Hispanio estas naŭ horojn antaŭ la horzono de nia sidejo en Sakramento, do kunsidoj kutime okazas dum mia nokto. Tamen, la plejparto de miaj taskoj estas nesinkronaj, kaj mi jam adaptis mian horaron al nokta laborado.

Amanda: Kion vi fakte faras en via posteno?

Hayden: Nuntempe tio plejparte signifas organizi la ĉi-jaran Landan Kongreson en Klevlando, Ohio (denove: aliĝu!). Krome, mi helpas administri la membro-sistemon Springly, elsendi la membro-novaĵleteron, mastrumi la retbutikon kaj ĝisdatigi la retejon. Mi ankaŭ rilatas kun la UN-oficejo kaj serĉas subvenciojn por la organizo.

Amanda: Ĉu vi ŝatas la laboron? Kial?

Hayden: Mi nur vidas unu ĝustan respondon…

Verdire, mi tre ĝuas ĝin. Ĉiam estas sufiĉe da taskoj, sed miaj kolegoj estas tiom laboremaj, ke mi neniam sentas min superŝarĝita. La taskoj estas tre diversaj, kio permesas al mi lerni novajn kapablojn. Ni estas malgranda teamo, do estas tre kontentige vidi, ke mia laboro havas tujan kaj videblan efikon al la tuta organizo.

Amanda: Kiuj estas viaj planoj aŭ revoj pri via estonteco kun Esperanto?

Hayden: Kiel mi menciis, mi revas pri pli da distrocela enhavo. Nia komunumo abundas je talentuloj: programistoj, artistoj, verkistoj, aktoroj. Tro ofte ili laboras izolite. Mi ŝatus helpi kunordigi tiujn fortojn por krei novajn produktaĵojn, kiuj povus allogi eĉ pli da homoj al nia movado.

Amanda: Ĉu vi havas aliajn rakontojn aŭ komentojn, kiujn vi ŝatus aldoni, ke niaj membroj pli bone konu vin aŭ komprenu vian laboron?

Hayden: Kvankam mi loĝas malproksime, mi tre ĝojas resti ligita al mia hejmlando per Esperanto. Se vi vidos min ĉe iu renkontiĝo, ne hezitu veni kaj saluti!