Presita el Usona Esperantisto № 2026:1

Redakciaj rimarkoj: Demisio

Lasta ĝisdatigo: 2026-03-21

Saluton, karaj legantoj,

Bedaŭroplene mi anoncas mian demision de la redakcio de Esperanto-USA, post du jaroj. La redakcion daŭre portos mia kolego Alena, kaj mi restos en kontakto kun la Centra Oficejo por subteni la transiron, sed ĉi tiu numero estas mia lasta kiel alio ol aŭtoro.

De mia membriĝo en E-USA, mi avide serĉis manierojn servi la landan E-komunumon ene de nia nacia organizaĵo. Efektive mi komencis kiel tiutempa ano de la Komitato pri Komunikado, kaj kiel inaŭgura ĉefo de la Projekta Komitato, kaj mi imagis, ke iun tagon mi celus pozicion en la estraro. Sed vere pri unu respondeco mi revis pli ol ajna alia, kaj mi neniam atendis, ke en nuraj monatoj ĝi vakiĝus.

Kiam la posteno de bulten-redaktisto estis ofertita al mi, tio estis la plej alta honoro en mia esperanta kariero, kaj ĝi plu estas. Mi fiere akceptis, eĉ ne sciante, ke ankaŭ unu alia homo akceptis samtempe, kun kiu mi estis formonta ne nur duonon de redakcia teamo, sed unu el la plej karaj amikecoj en la movado. Tio neniam okazus sen la bulteno por konigi nin, kaj por streĉi niajn lertojn pri kaj la lingvo, kaj la mondo. Pro ĉio ĉi mi estas dankoplena.

La decidon demisii malfaciligis, kaj prokrastis preskaŭ jaron, la elstara administra teamo ĉe E-USA, plena je la plej profesiecaj kaj afablaj homoj, kun kiuj mi iam ajn kunlaboris. Ili reprezentas laŭ mi modelon strebindan por neprofitcela organizaĵo, rilate la kompateman kaj kompreneman trakton al ni kiel laborkontraktantoj. Mi forte esperas, ke venos denove la oportuno kunlabori kun ili iamaniere.

Enfine tamen, mi decidis, ke mi ne plu povas servi kiel redaktoro. Lastatempe, la vivaj cirkonstancoj ŝanĝiĝis kaj miaj prioritatoj devis ŝanĝiĝi kun ili. Simile mi forlasis en Decembro mian pozicion kiel estro de la granda Esperanto-grupo ĉe Discord, post kvin jaroj; kaj mi jam buĝetis neniom por kongresi ĉi-jare. Tio tamen ne sugestu, ke mi vidas Esperanton kvazaŭ ludilon rezignendan sub eksteraj premoj — fakte, mi kredas, ke la ligo inter samideanoj en Esperantujo ĵus fariĝis pli grava ol iam antaŭe. Malgraŭ tio, mi mem bezonas ripozon — simple estas “ĝis” kaj ne “adiaŭ”.

Sed antaŭ tio, mi volas enfine danki la usonan esperantistaron, kies subteno faras ĉi tian pasian laboron praktikebla. Unu memoro plej kara estas la neatendita ovacio, kiun la redakcio ricevis ĉe la Dulanda Kongreso en Toronto dum la jarraporto de E-USA; ĉiam mi revis havi hejme E-komunumon simile viglan kiel aliaj kontinentoj, kaj mi ĝojas, ke mi povis eble kontribui al tio, engaĝiĝante kun aŭtoroj kaj lumigante verkojn plej bonajn — sed vere, ĉio ĉi tute dependas de tiuj verkistoj, kaj ties legantoj. Mi instigas vin daŭre partopreni kaj montri vian subtenon al la redakcio, kiel ajn ĝi konsistas.

Ĝis la revido,

—Lua