Presita el Usona Esperantisto № 2026:1

La mondo bezonas nin

Kiel usonaj esperantistoj povas fari bonon en la mondo hodiaŭ?

Lasta ĝisdatigo: 2026-03-19
[figure]
Kelkaj zorgitoj de ANF en siaj lernejaj uniformoj.

Ĝisdatigo pri Asocio Nova Familio kaj ties Orfejo Klara Zamenhof

Pasintjare ni publikigis kelkajn leterojn de esperantistoj, pri ilia subteno de la infanoj orfiĝintaj de milito, kiujn ANF prizorgas en Goma, DR Kongo, kaj rezulte, pluraj novaj donacantoj el la legantaro komencis subteni la organizon pri la bezonoj de la 215 infanoj sub ties prizorgo.

Per la helpo de bonkoraj donacantoj, unu el la zorgatoj, Salama, povis ricevi urĝan apendicektomion en Marto. Nun Bertin kaj Célestine, suferantaj de la kronika kondiĉo falciĉela anemio, estas grave malsanaj, aparte Bertin, kiu eniris la urĝejon. Mankas 1 480 $ por pagi ilian medicinan prizorgon.

Eĉ malgrandaj mondonacoj povas tre helpi, se sufice multaj engaĝiĝos laŭ ties rimedoj. Pri la lernejaj kostoj de la 70 infanoj, kiujn ANF klopodas subteni al la lernejo ĉi jare, ANF plu ŝuldas 1 000 $ pri la unua trimestro, kaj 5 400 $ pri la dua trimesto. Tro baldaŭ alvenos la tria trimesto, kaj ties kotizo de 5 400 $, do entute 11 800 $ por ke tiuj infanoj ĉiuj finu la lernojaron kaj trapasu bezonatajn ekzamenojn por pluiri en la lernejo. Pro la necesa prioritatigo de la plej bazaj bezonoj de la infanoj, ANF povis sendi nur trionon de la zorgatoj en la lernejon ĉi jare kaj tamen la mono por la kotizoj mankas.

[figure]
Oficejo de Vinilkosmo sub akvo.

Ankoraŭ ne estas usona organizo por helpi donacantojn ĝiri monon al ANF. Usona Esperantisto lernis de Betti Maul en Germanujo pri germana konto kiu ĝiras monsubtenon internacie al ANF. Vi povas legi pri tio, kiel sendi monon al ANF en Esperanto, la germana, la angla, kaj la franca. (Supozante ke la banktransdonilo postulos adreson, la organizanto de tiu konto por ANF estas: Andreas Diemel, Bismarckstr. 168, 47057 Duisburg.)

Pri denova inundo ĉe Vinilkosmo

En la 11-a de Februaro dua severa inundo trafis Vinilkosmon, ĉefeldonejon de esperantlingva muziko. Nur semajnon poste, por aldoni al la katastrofo, la tuta katalogo de muziko portempe malaperis el la retaj platformoj, pro neatendita prokrasto en la subskribo de kontrakto kadre de la nova bita distribuanto, kaj planata kontraktfiniĝo kun la antaŭa distribuanto.

Vi povas aĉeti muzikon kaj tiel subteni Vinilkosmon, kaj la artistojn kiuj kreas por ni la muzikon kiu riĉigas nian esperantan kulturon, almenaŭ per la retejo de Vinilkosmo mem. Dume, iom post iom la muzika katalogo revenas en la kutimajn platformojn (Apple, Spotify, Deezer, Tidal, ktp) per la nova bita distribuanto, Booster Music.

Postskribo de Asocio Nova Familio:

Gekaraj, ni ĉiam diras ke la individuaj helpoj limiĝas. Tial ni ANF-anoj ĉiam esperas, ke ANF ne plu havos malfacilaĵojn, kiam ĝi trovos firmaojn, fondaĵojn aŭ riĉulojn eĉ neesperantojn por financi efike kaj regule. Ĉu vi bonvolus klopodi tiucele? Ĉu vi bonvolus pluinformi viajn geamikojn, ankaŭ neesperantistojn pri nia ANF? Ĉar helpemaj homoj estas ĉie.

Pliaj informoj pri la faroj de ANF