Presita el Usona Esperantisto № 2025:4 - “Feliĉan festosezonon al ĉiuj”

Po tri fojojn jare

Lasta ĝisdatigo: 2025-12-08

Jen du novaj krucvortenigmoj je 7×7 danke al Kartero Williams! Inter la solvintoj ni lotumos rabaton de la retbutiko — po 5 $ por enigmo. La redakcio akceptas solvojn ĝis 20 Februaro, 2026 al la adreso bulteno@esperanto-usa.org. Domaĝe, ni ne plu provizas la enigmon per reta versio ĉe AmuseLabs pro ŝanĝo de ties ofertoj, rilate prezon kaj agordeblecon.

[figure]





Horizontale

  1. Cerved'
  2. Rebat'
  3. Sendevigan
  4. Eĉ monstron admiras, kiu ______ deliras
  5. Brian Moon de la Akademio de Esperanto
  6. Subskribint' de kontrakto
  7. Senmakulig'
  8. Semajno por lerni Esperanton

Vertikale

  1. *Literatura
  2. Ŝultr-al-ŝultre
  3. *Periodaĵ'
  4. Kial' ne manĝi pomsemojn
  5. Rilatan al cigano
  6. Nod', koncerne rapidon
  7. Laf' de lafolampo
  8. Barack Obama rilate al la prezidento de Usono