Presita el Usona Esperantisto № 2025:4 - “Feliĉan festosezonon al ĉiuj”
Jim Henry
Mi unue renkontis Jim Henry en 2003, kiam, freŝbakite, mi alvenis al mia unua Esperanto-aranĝo, de la Esperanto-Societo de Metropola Atlanto, kiun li helpis fondi en 1997. Li ankaŭ estis triono de la kongresa komitato por la ELNA-kongreso en Atlanto en 2000, pri kio vi povas legi interesan raporton en UE 2000:3.
Mia plej forta memoro de tiu epoko estas, ke li proponis porti min al la trajnstacidomo de MARTA, kaj mi diris “gratulon”, pro influo de la hispana, anstataŭ “dankon”; li estis tre ĝentila pri la eraro.
Mi foriris de Atlanto en 2006, kaj revenis en 2014. Intertempe, Jim translokiĝis al Norda Karolino por esti pli proksime al la hospitalo de la universitato Duke, kie li ricevis prizorgadon pri lia mukoviskozeco, kiun li suferis denaske. En Majo de 2015 li ricevis duoblan pulmtransplanton, do, li pluvivis dek jarojn post tio. Post sia translokiĝo, li ankoraŭ foje vizitis Atlanton, kaj ni ĉiam tre ĝojis kiam li venis.
En postaj jaroj, kiam mi komencis pli ofte esplori en la arĥivo de nia bulteno, mi trovis, ke Jim estis ofta kontribuanto, ekzemple dum la mezaj 2000-aj jaroj, kiam li estis membro de la estraro. Kaj kiam en 2021 mi legis la romanon A Handbook of Volapuk, mi ĝuis trovi lian recenzon en UE 2006:3-4 kaj lian intervjuon kun la aŭtoro en la sekva numero (ankaŭ legeblan sur la retejo de la aŭtoro).
Jim Henry estas bona ekzemplo de esperoplena samideano, kies senĉesaj kontribuoj dum multaj jaroj helpis al nia movado en Usono en multaj diversaj manieroj. Ripozu en paco, amiko!