Presita el Usona Esperantisto № 2025:3

Rezolucio de la 58-a Kongreso de ILEI

Ĉeftemo: Lingvolernado kaj Artefarita Intelekto

Lasta ĝisdatigo: 2025-09-09

La 58-a Internacia Kongreso de la Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj (ILEI), kunveninta en Beogrado (Serbio) de la 19-a ĝis la 26- a de julio 2025, dediĉis sian semajnon al la temo “Lingvolernado kaj Artefarita Intelekto”. Kadre de la kongreso okazis ankaŭ universitata ILEI-Simpozio sub la titolo “AI kaj Kulturo”.

Konsiderante ke:

  • Artefarita intelekto (AI) rapide transformas la metodojn de lingvolernado kaj instruado, kunportante novajn eblecojn kaj defiojn;
  • Esperanto, kiel planlingvo kun logika kaj regula strukturo, havas unikajn trajtojn kiuj povas bone kongrui kun AI-iloj por lernado kaj tradukado;
  • Estas esence esplori kiel AI povas subteni kaj plibonigi la instruadon kaj disvastigon de Esperanto, samtempe konservante la kulturajn kaj interhomajn aspektojn de lingvolernado;
  • La simpozio “AI kaj Kulturo” emfazis la gravecon de etikaj, sociaj kaj kulturaj konsideroj en la apliko de AI, ankaŭ en la kunteksto de tradukado kaj arta kreado;

La Internacia Kongreso de ILEI rezolucias:

  • Subteni esploradon kaj evoluon de AI-rimedoj por Esperanto: Instigi la evoluon de aplikaĵoj/apoj, platformoj kaj rimedoj bazitaj sur AI (ekz. babilrobotoj, virtualaj instruistoj, gramatikanaliziloj kaj progresintaj neŭraj tradukiloj) por faciligi la lernadon, ekzercadon kaj uzadon de Esperanto.
  • Enkonduki AI en metodikon por instruado de Esperanto: Esplori kaj kundividi bonajn praktikojn por la uzo de AI en lernado kaj instruado de Esperanto, rigardante ĝin kiel komplementan, ne anstataŭantan, al la homa interago kaj tradicia pedagogio.
  • Krei lernomaterialojn utiligantajn AI- teknologion: Disvolvi kaj disvastigi novigajn edukrimedojn kiuj enplektas AIteknologion por fari la lernadon de Esperanto pli interaktiva, tajlorita kaj efika.
  • Sentemigi onin pri etika kaj respondeca uzo de AI: Stimuli kritikan pensadon pri la efikoj de AI en lingvolernado kaj kulturo, certigante ĝian uzon inkluzivan, justan kaj respektan al lingva kaj kultura diverseco.
  • Flegi kunlaboron inter esperantistoj kaj AI-fakuloj: Instigi la interŝanĝon de scioj kaj spertoj inter la esperantista komunumo, esploristoj, akademianoj kaj programistoj en la kampo de artefarita intelekto, por utiligi la sinergion inter Esperanto kaj novaj teknologioj.
  • Apogi la trejnadon de instruistoj pri AI: Proponi daŭrajn trejnadojn por instruistoj de Esperanto, por ke ili povu efike kompreni kaj uzi AI-rimedojn en sia instruado.