Presita el Usona Esperantisto № 2025:3 - “Internacie, interamike”

UK 2025: Usonano dua-UK-e eŭrope recenzas, rekomendas, kaj revas

Lasta ĝisdatigo: 2025-09-18

Mi pensis, ke kiam ili preskaŭ ĉiuj foriris al Bosnujo, mi finfine havos tempon por skribi ĉi tion, sed ankoraŭ ne. Nur nun en la buso al Beogrado mi ektajpas. (Por atingi Zagrebon mi sidis ĉirkaŭ dek unu horojn en du aviadiloj. Por atingi Beogradon mi sidas ĉirkaŭ dek unu horojn (одиннадцать, jedanaest) en unu aŭtobuso. Rigardu — tieas Рашка!)

Ha? Kio? Ho, jes, la kongreso… oni petis min verki pri la kongreso… momenton, kalendaron, mi petas… dankon. Jam monato ekde tio pasis, monato da Esperanto, da la rusa, da lingvoj krom la angla… jes!

Mi memoras iam legi en artikolo de Libera Folio la frazon, ke “ĉiu devus partopreni en Universala Kongreso — sed ne pli ol unu fojon”, ĉar la programo kaj strukturo de UK-oj estas enuigaj, specife por “junuloj”. Mi ja estas junulo, sed mi malkonsentas pro pluraj kialoj — mi pensas, ke multaj programeroj kaj prelegoj estas interesaj, kaj, nu, miaopinie, eblas partopreni almenaŭ du Universalajn Kongresojn. (Parenteze, tiu deklaro venas de 2018, do eble la situacio malsamas nun.)

Kiam mi ĉeestis mian unuan UK-on, mi ne konis homojn tie, kaj okupiĝis ĉefe de ĉeestado de prelegoj kaj eventoj, provado ekkoni novajn homojn, kaj rigardado de la libroservo. Pro malfrua aliĝo, mi ne ekskursis. Ĉi-foje, malsame, mi ĉefe okupiĝis pri tri aferoj: ekskursoj, pasigi tempon kun amikoj kaj jam konataj homoj, kaj KER-ekzameniĝi je la nivelo C2. Pro la tempo, kiun uzis tiuj, mi apenaŭ ĉeestis prelegojn (mi ĉefe ĉeestis la kurson de la ĉeĥa, kaj (parte pro ekskursoj) tion nur unufoje) kaj eventojn (krom iujn koncertojn kaj teatraĵojn), kaj eĉ ne sukcesis viziti la libroservon (mi ankoraŭ serĉas la Kroatan militan noktolibron de Spomenka Štimec).

Mi alvenis en Burno vespere la 26-an, de Prago, kie mi lastaminute ŝanĝis mian FlixBus-bileton por povi pasigi iomete pli da tempo en Prago. (Malgraŭ tio, ke mi uzis mian dormotempon provante diversajn kreditkartojn kaj pagmanierojn je la retejo de FlixBus, mi bone uzis tiun lastan tagoparton en Prago, kion por tia strangulo, kia estas mi, konsistigis vizito al la muzeo/kirko, kie ĉeĥaj rezistantoj, partoprenintoj de la operacion Anthropoid, lastafoje batalis kontraŭ siaj naziaj ĉasantoj.)

Aĉetinte ŝajne nefunkciantan SIM-karton ĉe la praga flughaveno (jes, mi scias ke ili ĝenerale kostas pli tie; laŭ mi, tio estas pago, kiun oni pagas por la utilo ekhavi telefonservon pli tuje kaj facile), mi sidis en la burna aŭtobusa stacidomo, uzante interreton de paŭzantaj FlixBus-oj por Telegram-mesaĝi al unu mia konato kiun mi teorie renkontontis ĉe la kongresejo. Post sufiĉe da interretumado, mi ekstaris de la stacidoma benko, iris al la trotuaro, konfuziĝis je transportsistemaj mapoj kaj aliaj ŝildoj, kaj finfine trovis tramon, kiu ĝuste portis min al la kongresejo.

Kiam mi alvenis al mia unua UK, mi trafiĝis de subita, neatendita miro dum mi alproksimiĝis la kongresejon — sento kaŭzita de la ekapero de sakoj kun esperanta teksto, kaj de la buŝa parolado de Esperanto en la vera (kaj ne interreta) vivo. Mi jam supozis, ke mi post tio (kaj post multaj lokaj renkontiĝoj) sufiĉe komprenas, ke Esperanto ekzistas en la vera vivo, kaj aparte ĉe kongresoj — sed en Burno min tamen duafoje trafis la surprizo kiam mi alparolis homon kun kongresa sako por ekscii la precizan lokon de la kongresejo kaj akceptejo, alproksimiĝis, kaj vidis tie sur la pordo de la universitato la pendantan ŝildon kun la flago de Esperanto…

Post tio mi utiligis la memservan pretmanĝvendejon en la ĉefa konstruaĵo uzita de la kongreso (ĉu ĝi nomiĝis Q aŭ X?), kaj renkontis mian konaton. Konatigitaj de komuna amiko kelkajn monatojn antaŭe, ni jam korespondis interrete en Esperanto kaj la serba, sed antaŭaj planoj renkontiĝi en Serbujo nuliĝis pro ambaŭflanka malsaniĝo. Nun ni finfine renkontiĝis vizaĝ-al-vizaĝe, kaj vidis la finon de la Movada Foiro.

Dimanĉon mi provis ĉeesti la kurson de la ĉeĥa (kiun instruis alia konato mia) sed (pro malsukcesa provado ĉesigi mian usonan interretan servon de tiu firmao Xfinity, kiu funkciis en apartamento en kiu mi jam ne plu estontis) malfruis sufiĉe ke mi ne certis ĉu estas ĝentile eniri. Anstataŭe mi renkontis kunĉeestanton de usonaj E-renkontiĝoj, tokiponiston, kaj post la kurso tiun, kiun mi renkontis la antaŭan tagon, kaj amikon, kiun mi renkontis ĉe antaŭa eŭropa kongreso, —

Skribu! Skribu! Antaŭ ol nia busado finiĝos, antaŭ ol mia kunvojaĝanto vekiĝos, mi devus fini la artikolon…

— kaj kiu portis sian fratinon kaj valizon iel reportitan de Wizz Air, kaj poste mi renkontis aliajn homojn…

Ŝajne neniu memoras, kio okazis lundon, krom tio, ke ni ĉeestis la teatraĵon de Verda Banano.

Malgraŭ tio, ke mi tre ĝuis pasigi tempon kun miaj amikoj, mi, ne sciinte miajn planojn, nek, ke estos junulara programo (ĝenerale) aŭ io kadre de ĝi merkredon, estis jam aliĝinta kvar ekskursojn, kiujn mi ĉeestis sinsekve mardon, merkredon, kaj ĵaŭdon. Tiuj estis al Slavkov, Kroměříž, la burna stelobservejo, kaj Lednice.

“Ĉeĥujo havas la plej altan densecon de kasteloj el ĉiuj landoj en la mondo”, (miamemore) raportis mia patro telefone. Post ĉiuj tiuj ekskursoj, mi pensas, ke mi eble vidis sufiĉe da kasteloj. Slavkov interesis min pro ‘estetikaj’ (se amplekse diri la vorton) kialoj, t.e., pro sia rilato kun Napoleono kaj eŭropa milita historio, por kiu la vizitoj al la ne-kastelaj lokoj (kampo kaj monumento) pli utilis ol la kastelo mem; tamen, en la kastelo mi staris sur la balkono, de kie Napoleono anoncis al siaj soldatoj. Post kiam mi revenis de Slavkov, kaj post iomete da parolado kun amikoj, mi devis rapidi al mia C2-parolintervjuo, por kiu mi pretigis min malpli ol mi deziris.

Kroměříž mi elektis, verdire, ĉar mi timis neintence resti en mia hotelĉambro tuttage sen iu oficiala ekskurso, sed mi finfine trovis ĝin sufiĉe agrabla, aparte ĉar mi parolis kun interesaj kunĉeestantoj. Mi rekomendus ĝin al homoj, kiuj ŝatas ĝardenojn. Mi elektis pasigi ĵaŭdon ĉe Lednice ĉar mi supozis, ke estas kialo, kial ĝi aperas kiel ekskurso A1, kaj ankaŭ ĉar mi scias, ke mi ŝatas boatojn. Post kiam mi alvenis, mi trovis ankaŭ la arĥitekturon kaj kastelajn internaĵojn kaj la minareton interesaj.

Finfine, la stelobservejon mi aprezis ne nur pro la informoj (kiujn, se novaj, mi tamen verŝajne jam forgesis pro manko de perioda ripetado), sed ankaŭ ĉar ĝi aspektis tre profesia, kaj pro tio mirigis min (nu, mi ja ne taksas esperantistojn tro nekompetentaj por tio, sed mi esperas, ke vi komprenas), ke povas esti en Esperanto profesia stelobserveja prezento en urbo kiel Burno.

Ĉiuj ekskursoj ŝajnis sufiĉe bone planitaj al mi, kaj la tuja interpretado al mi profesia, kiajn aferojn mi ankoraŭ primiras, kvankam mi eble ne devus. Mi ankaŭ ĝuis paroli kun homoj, kiujn mi ne jam konis, dum la ekskursoj, aparte dum la manĝoj.

Dum tiuj tagoj mi, okupata kaj dormema, ne ĉiam sukcesis renkonti miajn amikojn. Tamen ni ĉeestis la koncerton de Kajto — tre belan kantarprezenton, kiu memorigas min pri iuj aliaj mondcivitanecaj, kvazaŭ infanarece (ne malbonmaniere) pacemaj filozofi-komunumoj, kun kiuj, mi pensas, Esperanto tre taŭgus. “‘Kia tag’!’” — mi skribis en notlibro, sur kies kovrilo montritas ĉasaviadilo.

Vendredon mi maltrankvile studetis por mia KER-ekzameno, kaj post dormo venis al la kongresejo por sperti ĝin. Malfeliĉe por netagmanĝinto, sed ne tute neatendite, troviĝis, ke el la fridujo de la memservejo elĉerpiĝis sandviĉoj. Post mia KER-ekzameno, mi rajtis esti kun miaj amikoj kaj spekti la belan Internacian Artan Vesperon (ankaŭ tiu konsilindas al tiuj, kiuj neniam vidis ĝin), kaj sabaton nelonge post vekiĝo (almenaŭ miaokaze) ni forveturis al Varsovio, kaj de tie tra entute kvin landoj, haltante, certe, en Bjalistoko. Certe ni propagandetis Esperanton, kiam homoj demandis al ni, nu, kiun lingvon ĉi tiu stranga grupo de junuloj povas parolanti.

Krom tiuj tri ĉefaferoj, kiujn mi menciis, mi menciu plian avantaĝon de ĉeestado de dua UK: Mi fakte trovas, ke mi rerenkontis ĉe la UK multe da homoj, kiujn mi renkontis antaŭe en Esperantujo. Mi certe aparte interesiĝis pri miaj amikoj kaj korespondantoj, sed ankaŭ tre interesis min revidi kaj paroli kun homoj, kiujn mi svage konis aŭ memoris, kio produktis bonajn sentojn kaj multajn tre interesajn konversaciojn.

Do finfine mi konsentas kun la pli milda, verŝajne pli intencita diraĵo en tiu artikolo de Libera Folio, ke E-istoj — nu, ĝenerale — vizitu UK-on almenaŭ unufoje. Tiam mi konsilus vidi la Movadan Foiron, la libroservon, kaj iom da prelegoj, por kompreni kiaj estas Esperanto kaj ĝia movado. Tio estas bona tempo por ekkoni novajn homojn, kaj eblas ankaŭ ekskursi. En dua UK, eblas tiam rerenkonti tiujn homojn, kaj ĉeesti novajn prelegojn kaj ekskursojn. Sed kun amikoj kaj konatoj, la kvanto da ĉeestindaj UK-oj povas esti senlima.

En ĉi tiu urbo mi nun solas. Mi bone ĝuis mian monaton, kaj nun komenciĝas alia. (Всё — кончено. / Всё — начато! / Айда в кино. “Ĉio finitas. Ĉio komencitas. Ek al kinejo!”) Mi ankoraŭ ne scias precize kio sekvos, sed — estontecen!