Presita el Usona Esperantisto № 2025:3 - “Internacie, interamike”

Kion mi spertis ĉe mia unua kongreso

Lasta ĝisdatigo: 2025-09-17

Eble vi estas kiel mi — persono, kiu kredas je la ideoj de Esperanto, kiu ofte penas paroli kun personoj, sed nur rete — malĉeesta estas ĝis nun la plej bona maniero por vi. Mi spertis la riĉan kulturon rete; ni havas belajn kantojn, poemojn, librojn, kaj multajn manierojn de esprimo. Tamen, mi volis fizike sperti Esperantujon. Mi ne volis aŭdi Esperanton nur rete, nur inter mi kaj aliaj personoj en Diskordo kaj aliaj retaj formoj de babilado. Mi esperis eniri la lokon kaj tuj aŭdi la bruon de babilado en Esperanto, vidi esperantajn vortojn kaj afiŝojn sur la muroj. Mi revis pri la momento, kiam mi povus simple alpaŝi al iu kaj diri: “Saluton!” — ne kun konfuzo, sed kun varmeco.

Nu, ĝuste tiel okazis mia sperto. Mi vojaĝis per buso al Toronto, kaj post multaj horoj de vojaĝo kaj multaj haltoj mi fine alvenis en Toronto. Kiam mi enpaŝis en la hotelon, mi estis salutita de la bruoj de esperanta babilado. Esperantlingvaj afiŝoj sur la muroj kaj tabloj, kiuj parolis pri la spertoj de la NASK-partoprenantoj, kaj ankaŭ la estontecaj spertoj de la kongresanoj. La etoso estis eleganta kaj plena je kapturna ekscito. Mi tuj kaptis la plej gravan eron de la vespero: personoj kiuj ne ofte vidas aliajn nun renkontiĝas. La varmeco en la aero estis palpebla. Ŝajnis al mi kvazaŭ familio renkontiĝas por Kristnasko aŭ aliaj festotagoj — dum mia unua vespero mi eĉ vidis multajn larmojn de ĝojo.

La sekvan tagon la kongreso vere komenciĝis. La programo estis dividita inter tri ĉambroj, ĉiu kun propraj temoj, kaj la partoprenantoj povis libere elekti kie ĉeesti. En unu ĉambro oni ludis ludojn, en alia oni spektis filmojn, kaj en la tria okazis prelegoj kaj prezentoj. La prezentoj, kiujn mi ĉeestis, montris al mi la vastan mondon de Esperanto. Jen nur kelkaj el la spertoj, kiuj aparte restis en mia memoro.

Unue, mi tre ŝatis la prelegon de Amanda Schmidt (nia direktoro!). Ŝi rakontis pri sia sperto denaskigi siajn filinojn. Tio reflektis multajn punktojn en la movado: la rekonadon de Esperanto en Usono el inter aliaj lingvoj, kaj ankaŭ la fakton ke homoj en Esperantujo sentas sin kiel granda elektita familio. Tiun senton mi rimarkis dum la tuta kongreso, kiu ja estis aranĝo inter Usono kaj Kanado. Mi vidis ankaŭ la specialajn fakgrupojn en E-USA. Ŝajnas al mi, ke ekzistas grupo por preskaŭ ĉiuj! Ekzemple, estis GLAT-grupo, ŝak-grupo, grupo de vegetaranoj, kaj grupo por radio-amatoroj — kaj se ne ekzistas grupo por via intereso, vi ĉiam povas krei ĝin. En tiu unua tago mi jam renkontis multajn homojn, kiujn mi esperas revidi en la estonteco — saluton al Luko kaj Majero!

La tago finiĝis per la Arta Vespero, dum kiu partoprenantoj prezentis siajn talentojn. Mi ankoraŭ varme memoras la kanton de Luko, kiun li lernis de sia familio kaj tradukis en Esperanton. Aliaj partoprenantoj laŭtlegis famajn verkojn, poemojn, aŭ simple tion, kion ili plej amis el nia movado.

Dimanĉo alvenis. Matene mi helpis Jeremie Sabiyuma dum lia prezento pri la orientafrika kulturo. Mi jam sciis iomete pri la temo, sed estis tre interesa sperto, kaj multaj ĉeestantoj spektis ĝin kun granda intereso. La tago estis plena je prelegoj kaj ludoj. Tio, kion ni havas en la movado, kaj kion ni bezonas por la movado, ŝajnis la plej gravaj temoj.

La kongreso finiĝis per granda festa vespero. Tie, ĉiuj streĉis la krurojn post longa sidado kaj dancis! Ni festis la fakton, ke ni kune formas Esperantujon — per dancado, per kantoj, kaj ĝenerale per la ĝojo esti kune. Nun mi povas diri kun certeco: esperantistoj vere scias kiel festi!

Mi finos per tio ĉi: la ĉeesta sperto de Esperanto — Esperantujo mem — antaŭe estis mistero por mi, sed nun ke mi finfine gustumis ĝin, mi amas ĝin profunde. Antaũ la kongreso mi konis la lingvon nur per ekranoj — retbabilejoj, Diskordo, Jutubo, ktp. Mi ofte demandis, “Ĉu en la reala vivo Esperanto havas la saman varmecon?” Post la semajnfino mi povas diri sendube — jes ja. Ni havas multajn belegajn homojn, kiuj donas al la movado siajn tempon, koron, kaj ŝvitlaboron. Ĉiu renkontiĝo, rideto, kaj nova amikeco montris al mi, ke Esperanto ja estas pli ol nur lingvo. Ĝi temas pri viva komunumo. Mi nun esperas aldoni mian propran kontribuon al Esperantujo, kaj lasi mian spuron. La kongreso montris al mi, ke nia estonteco estas brila.

Tial, mi petegas vin, karan leganton: provu partopreni, se vi havas la eblecon. Ĉu per kongreso, loka klubo, retbabilado, ĉiuj gravas. Babilu multe kaj ofte, ĉar kiam ni kolektiĝas, kiam ni uziĝas la lingvon kun ĝojo, ni vere sentas la forton de tio, kion Zamenhof imagis antaŭ pli ol jarcento. Kaj nun, post mia unua kongreso, mi scias en la koro: tio estas movado inda je nia amo kaj lingvo inda je nia voĉo.