Presita el Usona Esperantisto № 2025:3 - “Internacie, interamike”
Neologismoj de DLK
En Toronto mi venis al mia unua esperanta kongreso, ĉeestante kaj NASK kaj la DLK. Unu afero kiu surprizis min estis tio, kiom da neologismoj aperis efektive dum la kongreso kaj kursaro. Iuj estis dummomentaj ŝercoj, iuj ŝajnis pli utilaj aŭ daŭripovaj. Jen almenaŭ tiuj, kiujn mi plej ŝatas. Kaj pri kelkaj, dum mia sekva esperantumado en Eŭropo, la sorto ofertis al mi aliajn eble pli bonajn ideojn, kiujn mi notas kiel postscion. (Ĉu vi povas elparoli “postscio” dekfoje rapide?)
publo: Drinkejo, laŭ la angla tradicio. Ni kunvenu ĉe la publo.
Ĝi aperis tuj post kiam iu afiŝis en Telegramo: “Ĉe la pubo!” kun foto de la grupo ĉe drinkejo, kaj oni tuj rimarkis ke pubo, efektive, ne estas drinkejo. Tiu afiŝinto tuj redaktis la mesaĝon, anstataŭigante per ‘trinkejo’, sed ne antaŭ ol oni konstatis, ke eble utilus havi rektan vorton por la angla vorto pub. Kuo, Enriko, kaj Kartero kreis ĝin, sekve de tio, ke la deveno de la angla vorto estas mallongigo de “publika domo”. Ĝi certe iĝis la plej ofte uzata el tiu ĉi listo, ĉar ĝi uziĝis ĉiam, kiam iu menciis ĉi tiun publon.
– Ĉe UK en Burno kelkajn semajnojn poste, mi aŭdis de brito ke tie oni diras “pabo”, kiu estas pli taŭga esperantigo laŭ brita akĉento.
kvirtalo: Kvira kvartalo; kvartalo kie estas multe da GLAT-uloj kaj rilata kulturo. Ho, ĉu ĉi tio estas la kvirtalo pri kiu mi audis?
– Brandono elpensis tiun ĉi tradukante la anglan esprimon “gayborhood”.
toki: Fumi kanabon. [Johano] kaj [Julia] estas veraj tokemuloj.
Kompreneble, ĉi-ideo venas de tio, ke oni ofte ŝerce esperantigas “mi toki pona” (mi parolas tokiponon) kiel “Mi tokas pone”. Sed du el tiuj vortoj ne ekzistas en Esperanto, do kion vere signifas tio? Mi decidis ke la solvo estas neologismo, konstatante ke estas jam angla vorto “toke” kun preskaŭ la sama sono, kaj prenis ĝin por Esperanto. Kaj la vorto montriĝis utila sufiĉe ofte dum la kongreso, enfine.
– Kelkajn tagojn antaŭ la UK, mi vizitis Berlinon kaj renkontis lokan tokiponiston kaj esperantiston, kiu proponis pli esperantecan ideon por la sama senco: vumi, de fumi, kiel trinki iĝas drinki kiam temas pri ebriiĝo.
poni: Venkegi kvazaŭ superregi la venkiton, ĉefe en videoludoj au komputil-hakado.¹
Alternativo al la senco en la ĉi-supra frazo “Mi tokas pone”. La ideo por la signifo venis de Brandono, iun fojon kiam mi trudis al grupo feliĉe ludanta iun interesan ludon kaj petis ideojn por tio, kion signifu “pona”.
– Semajnon post la UK, mi sukcesis aĉeti la ununuran libron de Karolo Piĉ, kiun mi trovis serĉinte en ambaŭ esperantaj libroservoj en Parizo, kaj trovis hazarde en la glosaro la jenan difinon: “poni: meti, starigi”.²
rizzo: Amindumlerteco, karismo — aŭ kiel usonaj junuloj diras, rizz. Mi ne havas sufiĉe da rizzo por amindumi al ŝi.
Kongresantoj bone atentis la duan ‘z’, ne konfuzante ĝin kun ‘rizo’.
ĥekŝi: Tro korekti, pedanti kiel loĵbanistaĉo. Ne ĥekŝu min, kara…
Ĉe la kongreso mi unuan fojon renkontis loĵbaniston, la janbe. Mi lernetis loĵbanon antaŭ jaroj, kaj tre ĝuis finfine renkonti unu el la proksimume dek fluaj parolantoj en la mondo, kaj ni pasigis kvazaŭ la tutan kongreson babilante pri loĵbano, planlingvoj, ktp. Estas malbona kulturo en iuj loĵbanujoj tro korekti anstataŭ interparoli kaj lasi onin lerni. La celo de loĵbano estas komuniki perfekte logike kaj precize, do nepre senerare! ‘Xekce’ estas neologismo en loĵbano kiu signifas tian korektadaĉon, kaj la vorto venas de nomo de retkomikso “xkcd” kiu publikigis unu bildstrion pri tio: “Se vi lernus paroli loĵbanon, via komunikado estus tute senambigua kaj logika.” “Jes, sed estus nur kun tiaj homoj kiaj lernus loĵbanon.”
komitoto: Komitato, kiu ankoraŭ ne formiĝis; estonta komitato. Ĉi tiu reklamo por komitato efektive temas pri ‘komitoto’.
Dum la kongreso estis sur tablo folioj reklamantaj por kelkaj komitatoj de E-USA, kiuj serĉas membrojn. Sur ĉiu reklamo estis la nomoj de jamaj membroj de la komitato, krom unu folio kiu montris, ke ankoraŭ ne estas membroj en la komitato kaj oni simple esperas ke iuj venu kaj komitatiĝu. Do Lua vidis kaj eknomis ĝin “komitoto”.
- Venas de la slangaĵo pwn, mistajpo de la angla vorto own. Ambaŭ estas uzitaj kiel verboj por esprimi dominecon super alia.
- Iuj legantoj memoros siatempan slangaĵon “mi poentegas” kun simila signifo, se sen la ĉikana elemento.
Ĉiuj ĉi vortoj estas kredeble neseriozaj, spontaneaj elpensoj — sed UE petis ĉi tiun artikolon por registri, kian efemeran ĵargonon oni kreas dum kongreso!