Presita el Usona Esperantisto № 2025:3

Enirejo al Esperantujo

El la postbaznivela kurso

Lasta ĝisdatigo: 2025-08-19

Kiam mi aliĝis por la Nord-Amerika Somera Kursaro (NASK), mi estis en egalaj partoj ravita kaj terurita. Ĝis tiu punkto, mi neniam parolis en Esperanto kun alia persono. La lingvo estis malstreĉa ŝatokupo por mi, malkovrita dum esploro pri konstruitaj lingvoj kaj posta aŭskultado de esperanta muziko. Mi sekvis kurson de Duolingo jen kaj jen, ĝis unu tagon mi decidis, ke mi volas vere lerni la lingvon kaj fariĝi aktiva en la komunumo. Tiel, NASK estis la evidenta solvo, ĉu ne? Krom kiam mi unue eniris la ĉefan vestiblon de Toronto Metropolitan University post mia flugo al Toronto por ricevi mian nomŝildon, la ĉambro plena de parolantoj kun (ŝajne, al mi) perfekta facileco pensigis min: mi faris eraron.

La rapidaj frazoj de Esperanto fluis ĉirkaŭ mi, belaj tamen nedeĉifreblaj. Mi povis lukti tra kelkaj frazoj kun kelkaj aliaj ĉeestantoj, sed mi eksentis, kiel limigitaj estis miaj kapabloj. Dum mi instaliĝis en mian ĉambron por la semajno, mi zorgis pri la kursoj, kiuj komenciĝos la sekvan tagon. Mi estus en la plej malalta nivelo el la tri, sed ĉu mi sufiĉus?

Mi alvenis al la klasĉambro iom frue. La kurso, instruita de Karina Oliveira, estis en unu de la komunaj ĉambroj sur la dua etaĝo de la konstruaĵo. Mi elektis unu sidlokon proksime al fenestro dum aliaj studentoj alvenis. Lernantoj plenigis la malplenajn spacojn de la tabloj kaj ni ekkonatiĝis.

La kurso komenciĝis, kaj mi tuj sentis min trankviligita vidi, ke miaj afablaj kunstudantoj ŝajnis esti de simila nivelo de kapablo; ni parolis malrapide kaj ofte ni devis serĉi vortojn en la vortaro. Sed la pasio por la lingvo kaj la komuna deziro pliboniĝi estis tie fortaj. La kurso, por postkomencantoj, havis fokuson pri aŭskultado kaj parolado. Ni aŭskultis multajn videojn de esperantistoj de ĉirkaŭ la mondo kun malsamaj akĉentoj, kaj transskribis iliajn frazojn. Ni ludis ludojn, kiel “Kiu estas mi?” kie ni havis la nomon de fama persono al niaj fruntoj kaj ni devis demandi aliulojn por diveni ĝin. Ni ofte diskutis temojn kun niaj samklasanoj. Je la fino de la semajno, ni donis mallongajn prezentojn pri niaj hobioj.

Estis krome sufiĉe da gramatika revizio por certigi, ke ĉiu havu fortan bazan scion. Ekzemple, unu tagon ni reviziis ĉirkaŭ 40 malsamajn prefiksojn kaj afiksojn, kiuj estas oftaj en Esperanto. Informo pri aliaj vortoj estis en niaj klasmaterialoj, organizita laŭ partoj, kiel antaŭpartoj (ki-, ti-, ĉi-, neni-, ktp), postpartoj (-u, -o, -a, e, ktp), KI-vortoj (kio, kiu, kiel, ktp), aŭ TI-vortoj (tio, tiel, ktp).

Por mi, la merga stilo estis la plej helpa aspekto de la programo. Ĝi devigis min efektive paroli en plenaj pensoj, anstataŭ nur ekzerci min pri fulmkartoj ĉiutage. Unu supervalora kapablo, pri kiu mi ekzerciĝis per mergado, estis trovi alternativajn manierojn priskribi aferojn, kiam mi ne sciis la precizan vortprovizon. Estis malfacile komence, sed mia Esperanto pliboniĝis rapidege per ĉi tio. Dum la semajno, la sola fojo, kiam mi parolis en la angla (krom kiam mi pridemandis la esperantan vorton por angla vorto), estis kiam mi telefonis al mia familio dufoje. Dum la telefonvokoj, la angla sentiĝis strange en mia buŝo.

La finan nokton, post NASK kaj la Dulanda Kongreso, mi vespermanĝis kun alia esperantisto, kun kiu mi amikiĝis dum la kurso. Ĉe taja manĝo, ni pridiskutis iom da ĉio: niaj spertoj de la semajno, la kulturo de Esperanto, la bezono de pliaj esperantaj artaĵoj, estontaj planoj por la lingvo, familio, videoludoj, religio, urboj, amikoj. Ĉio, mi konsciis, kion mi volus priparoli en la angla. En nur ok tagoj, mi transiris de luktado kompreni simplajn demandojn, al esprimado de miaj pensoj simple sed pli-malpli libere. Kompreneble, mi ankoraŭ havas longan vojon por trairi en mia lernado de Esperanto. Sed mi certas, ke mia sperto dum NASK estis la plej bona vojo pliboniĝi kaj mi esperas ĉeesti venontjare.