Presita el Usona Esperantisto № 2025:3

Miaj spertoj kiel instruisto ĉe NASK

El la instruistaro

Lasta ĝisdatigo: 2025-08-19

NASK (la Nord-Amerika Somera Kursaro de Esperanto) estas jam kvazaŭ mia dua hejmo en Esperantujo. Dum tuta semajno, usonaj (kaj eĉ alilandaj) esperantistoj renkontiĝas en iu loko (lastatempe, plej ofte en Raleigh, Norda Karolino) por lerni Esperanton, paroli Esperanton, kaj simple vivi kune en tutesperanta etoso. Ĝi estas kie mi ĉiujare renkontas kelkajn el miaj plej karaj amikoj, kaj mi apenaŭ povas imagi miajn somerojn sen ĝi.

Mi partoprenis NASK kelkajn jarojn kiel lernanto, kaj poste oni invitis min veni kiel trejn-instruisto. Tiun jaron mi ĉeestis la kursojn de la tiujaraj instruistoj: Thomas Alexander en la postbaza nivelo, Katalin Kováts en la meza nivelo, kaj Anna Löwenstein en la supera nivelo. Mi observis iliajn instru-metodojn, helpis pri korektado de hejmtaskoj, kaj eĉ preparis kaj gvidis diskut-sesion pri la romano “Kiel akvo de l’ rivero” de Raymond Schwartz.

En postaj jaroj mi instruis unue retan pretigan kurson, kaj poste la mezan nivelon du sinsekvajn jarojn. Estas kaj avantaĝoj kaj malfacilaĵoj pri la instruado de la meza nivelo: unuflanke, estas mirinde povi konstati la pliboniĝon de la lingvonivelo de la lernantoj post nura semajno; aliflanke, estas malfacile krei la instruplanon, ĉar ĝi multe dependos de la dekomencaj lingvoniveloj de la lernantoj, kaj tion oni povas bone taksi nur surloke. Krome, estas multaj NASK-anoj kiuj ĉeestas jaron post jaro, do oni devas pensi pri ili, kaj klopodi trovi diversajn instru-temojn kaj aktivaĵojn.

Kiam oni proponis al mi instrui la superan nivelon — specife, kurson pri verkado de mikronoveloj — mi dekomence hezitis. Dum miaj jaroj kiel lernanto, la superan nivelon instruis tre kleraj kaj famaj movadanoj: krom la jam menciitaj Katalin Kováts kaj Anna Löwenstein, ankaŭ Bertilo Wennergren, István Ertl, José Antonio Vergara, Tim Owen kaj Duncan Charters, kun kiuj mi apenaŭ povus konkuri, aparte kiel relative lastatempa esperantisto. Tamen, la ideo okazigi verk-atelieron dum NASK vere allogis min, ĉar io tia vere estus alloginta min kiel lernanton. Tial mi jesis al la propono kaj alfrontis la defion.

En la unua tago mi prelegetis pri mikronoveloj kiel ĝenro kaj la ecoj de bonaj mikronoveloj, kaj montris ekzemplojn de tre mallongaj mikronoveloj. En la dua tago mi instruis pri tio, kial gravas peti konsilojn kaj provlegadon de aliuloj, kaj kiel esti bona provleganto kaj kritikanto de aliulaj verkoj. En la lasta, sesa tago ni diskutis la temon de “bonlingvismo” kaj “mavlingvismo”, kaj kiel tio gravas al ni kiel verkistoj.

Ĉefe, tamen, la kurso baziĝis sur legado kaj verkado. Prepare al la kurso, mi multe legis (kaj relegis!) mikronovelarojn kaj novelarojn por ĉerpi el ili interesajn verkojn taŭgajn por miaj celoj. Por ĉiu el ili mi unue prezentis la aŭtoron al la klaso; poste ni legis la verkon grupe; ni diskutis la intrigon kaj eventualajn lingvajn aŭ gramatikajn interesaĵojn; kaj fine mi proponis verk-ekzercon iel bazitan sur la ĵusa legaĵo. Fine, la lernantoj provlegis la verkon de sia najbaro, kaj poste ĉiu havis la eblon laŭtlegi sian verkon al la samklasanoj.

La malfacileco de la verkotaskoj progresis de la unua tago ĝis la lasta tago: la unua verk-ekzerco konsistis el malplilongigo de mikronovelo (por igi ĝin centvortaĵo); poste ni reverkis novelon kiel mikronovelon; kaj jam en la fino, surbaze de fotoj de eblaj roluloj, la lernantoj devis mem elpensi intrigon kaj verki tutan rakonton.

Feliĉigis min la fakto, ke la lernantoj volonte partoprenis la diskutojn, kaj ke, sen multe da instigo miaflanke, la plejparto el ili volonte legis siajn elpensaĵojn. Mi krome estas tre kontenta pri la kvalito de la verkoj: multaj el ili estis fakte elstaraj, kaj mi eĉ kuraĝigis la lernantojn konkursigi siajn verkojn en unu el la diversaj literaturaj konkursoj en Esperantujo.

Estis por mi tre kontentiga kaj amuza sperto instrui tiun kurson pri verkado dum NASK. Mi kredas, ke la lernantoj ĝuis la sperton (eĉ se ili neniam verkis antaŭe), kaj mi esperas, ke almenaŭ iuj el ili daŭrigos sian verkadon. Kiu scias? Eble unu el ili iĝos konata verkisto en Esperantujo! Jen la belo de instruado: oni neniam scias, kiajn bonajn fruktojn oni rikoltos post la semado.