Presita el Usona Esperantisto № 2025:3
Ateliero harmonia
El la altnivela kurso
La ĉi-jara altnivela kurso, gvidata de Rafa Nogueras, kiu en Toronto debutigis sian kolekton de centvortaj mikronoveloj, montris sin vera unikaĵo. En antaŭaj jaroj instruis ĉe NASK aŭtoroj Trevor Steele, Spomenka Štimec, Anna Löwenstein, István Ertl kaj aliaj, kiuj foje kuraĝigis verkadon sed neniam efektive esploris la procezon kun siaj lernantoj. Ili plej ofte prezentis literaturaĵojn, kune kun traktado de tikla gramatiko, vortproviza pliriĉigo kaj kulturaj temoj, same kiel aliaj instruistoj ĉe tiu nivelo. Tiaj kursoj fakte aparte plaĉis al mi, kiu amas la literaturon sed neniam sentis fortan deziron mem verki. Do mi aliris la kurson de Rafa iom skeptike sed certa ke mi trovos ion kontentigan en ĝi.
“Venu kaj konstatu, ke ni ĉiuj kapablas verki mikronovelon!” promesis la priskribo. Kaj tion ni ja konstatis. La kurso efektive tre similis al mikronovelo mem: mallonga, lerte strukturita kaj enhavanta nur bazajn elementojn senpene kompreneblajn. La produktado de pliaj ekzemploj de tiu nuntempe furora ĝenro — ĉefe de la centvorta formo — troviĝis klare kaj sole en la fokuso.
Ni trovis nin en vigla ateliero kies serio de aktivaĵoj glate progresis laŭgrade je komforta ritmo, ĉiuj taŭge interligitaj. Bazaj klarigoj pri celoj kaj teknikoj, sen multaj detaloj, kondukis al taskoj kun specifaj sed ne rigidaj postuloj. Okazis sinsekvaj rondoj de instruado, verkado kaj prezentado. Neniu tasko ripetiĝis; intervenis nek reviziado nek polurado. Ĉiam novaj aliroj al la temo kaptis la atenton.
Niaj unuaj verkprovoj baziĝis sur tekstoj de Rafa kaj Clelia Conterno Guglielminetti, kiujn ni plurmaniere aliigis laŭ instrukcioj. Poste ni elektis el kelkaj tre elvokivaj frazoj proponitaj por komenci aŭ fini propre ellaborotan verketon. Sekve ni kreis tute originalan intrigon surbaze de unu el ok fascinaj homaj fotoportretoj. Foje la vortlimo estis cent; foje libera. Oni krome traktis la plej konvenan rilaton inter verkanto kaj revizianto, kaj tiurilataj ekzercoj postulis kunlaboradon inter du homoj. La lastan tagon oni dediĉis ĉefe al diskutado pri la lingvo mem, aparte la rolo de neologismoj (laŭ tekstoj de Jorge Camacho kaj Anna Löwenstein).
La klason konsistigis pli ol 25 homoj (ĉiuj usonanoj krom po unu de Brazilo, Hungarujo, Indonezio, Japanujo kaj Kanado) kaj inkludis eĉ kelkajn konatajn aŭtorojn. Dum la tuta unua sesio ĉiu klasano laŭvice konigis sin lude, asertante tri aferojn (du verajn, unu ne) pri si kaj defiante la aliajn diveni la mensogon. Nur je la fino, samefike kiel frapfrazo en mikronovelo, oni subite konstatis ke ne temis nur pri amuzaĵo. Laŭ Rafa, “Tiu, kiu povas konvinki aliajn, ke mensogo estas vera, ja kapablas verki sukcesan mikronovelon.” Tiu ludado ankaŭ establis la agrablan amikecan etoson kiu regis dum la tuta kurso.
Ni aktive partoprenis ne nur per plenumado de la taskoj sed ankaŭ per la voĉlegado de la tekstoj utiligitaj en la kurso (rondire) kaj de niaj propraj verkprovoj (laŭvole). Preskaŭ ĉiuj (sed ne mi!) tiel prezentis — fiere kaj sen-time! — almenaŭ unu el siaj noveletoj iam en la semajno. Tio bele montris la diversajn interpretadojn de la taskoj kaj tre ofte amuzis. (La eblo konigi propran laboraĵon al la kunklasanoj efektive maloftas en la altnivelaj kursoj kaj do aparte kontentigis.) Ĉiuj sentis la apogon kaj de la kunuloj kaj de Rafa mem kaj ne hezitis starigi demandojn aŭ — foje iom pikmoke — interŝanĝi komentojn.
Por ni, kiuj bonŝancis sperti ĝin, la kurso restas memorinda ne nur pro sia enhavo, sed ankaŭ pro la harmonia kaj kunlabora etoso. Ĉiu lernanto povis prosperi kaj senti sin integra parto de speciala grupo kun aparte simpatia gvidanto. Inspiritaj kaj instigitaj, ni forportis de la kurso — krom la specialaj memoraĵoj — ĉion necesan por komenci verki propravole.
Indas substreki la gravecon de la trajtoj de Rafa mem en la sukcesa disvolviĝo de la kurso. Sindediĉa kaj ĉiel kuraĝiga, li kondukis la aferojn absolute humile, sen ajna spuro de supereco. Li ne klopodis amuzi per propra ŝercemo sed lasis tion al la tekstoj (de Raymond Schwartz, Louis Beaucaire kaj D. K. Jordan) kaj la studentaj kontribuaĵoj, kiujn li tre evidente ĝuis.
La reklamado por la kurso entuziasme invitis: “Ni legu, verku kaj amuziĝu per Esperanto.” Tion ni ja faris. Sed — kredeble esceptokaze — mi mem, eĉ malgraŭ tiel bonega kurso, ankoraŭ ne havas emon krei fikciaĵojn (kaj do verkas raportojn, kiel tiu ĉi). Tamen, se mia rilato kun la muzo ŝanĝiĝos, mi certe scias kie kaj kiel komenci la laboron — dank’ al Rafa Nogueras kaj miaj kunkursanoj en Toronto.