Presita el Usona Esperantisto № 2025:3

CALICO kaj Esperanto

Lasta ĝisdatigo: 2025-09-11
[figure]

Ĉu vi sciis, ke dum pli ol dudek jaroj, la esperantistaro donas premion pri lingvo-instruado al membro de CALICO? Kio estas CALICO? Kial esperantistoj interesiĝu pri ĝi?

CALICO (Computer Assisted Language Instruction Consortium) estas internacia organizo de profesiaj lingvo-instruistoj kaj esploristoj, kiuj okupiĝas pri tio, kiel pli efike instrui lingvojn per la lerta uzado de teknologio. Ĝi estas unu el la du plej grandaj asocioj kun tiu celo en la mondo. CALICO fondiĝis en la jaro 1983, kun la plano interŝanĝi informojn kaj spertojn pri pli bonaj manieroj instrui lingvojn. Teknologio por lingvo-instruado prezentis grandajn defiojn, en tiu periodo.

En 1980, VHS-vidbendoj estis preskaŭ novaj. Video-kameraoj konektiĝis al aparta registrilo kun du bobenoj por la vidbendo. Ĉu vi memoras kiel primitivaj komputiloj estis en 1983? Kredeble, tio estas longe antaŭ via naskiĝo! Sed eble vi legis pri la limoj de teknologio en tiu jaro, rilate al lingvo-lernado. Komputiloj ne kapablis prezenti videon sur la ekrano. Manipuli sondosierojn ne estis facile. La plej popularaj komputiloj en Usono ne povis montri eĉ la supersignojn de la hispana aŭ la franca. Oni forgesu pri la japana, la ĉina, aŭ Esperanto. Kompreneble, kutima lingvo- lernanto ne havis poŝtelefonon, nek la Interreton.

En tiu jaro, la fondantoj de CALICO ĉefe havis esperon pri pli bona estonteco en lingvo-lernado. Nia komunumo rekonus ilin kiel esperantojn, eĉ se la jaro de oficiala kunlaboro kun esperantistoj devis atendi dudek jarojn pli. Tiuj esperantoj de CALICO energie esploris pri tio, kiel krei lingvo-lernilojn, kiuj estas pli efikaj kaj interesaj por la lernantoj. Ili bone progresis dum ĉiu jaro. Mi, via verkinto, havis la bonŝancon viziti mian unuan jaran kunvenon de CALICO en 1992. Tio estis bonega sperto. Mi tre multe lernis, kaj ekhavis plurajn novajn amikojn. La sperto ŝajnis al mi simila al renkontiĝo de esperantistoj.

Mia laborposteno permesis al mi ĉeesti la jaran kunvenon de CALICO en preskaŭ ĉiu sekva jaro. En 1996, mia universitato gastigis la jaran kunvenon. Iom poste, mi elektiĝis al la estraro de CALICO. La membroj de CALICO estas lingvo-instruistoj, do ili plejparte jam aŭdis pri Esperanto, sed ofte de malfidindaj fontoj. Bedaŭrinde, en tiu periodo, kursoj kaj lernolibroj pri lingvistiko ofte prezentis falsaĵojn. Mi mem studis el libro en universitata kurso, kiu diris, ke ne eblas vortludi en Esperanto! Do, homoj, kiuj lernis nur el tiaj fontoj, subtaksis la valoron kaj intereson de Esperanto. La ĉeesto de veraj esperantistoj, inkluzive fojajn prezentaĵojn de Duncan Charters, Ian Richmond, Steven Brewer, Mark Fettes, kaj aliaj, donis al CALICO pli fidindan bildon de Esperanto. Ili povis vidi ke ni dividas la celojn de CALICO pri la serioza serĉado de pli bonaj manieroj instrui lingvojn.

Ĉirkaŭ la jaro 2000, Cathy kaj Bill Schulze testamentis grandan sumon al Esperantic Studies Foundation (ESF), kun celoj tre similaj al tiuj de CALICO: subteno de edukado kaj esplorado pri lingvoj kaj lingvo-instruado. La momento por kunigi la du grupojn alvenis. En 2002, ESF invitis proksimume dudek esperantistajn lingvo-instruistojn el multaj landoj al la jara kunveno de CALICO en Sakramento, Kalifornio. La sperto estis tre valora por la esperantistoj. Ili povis renkonti profesiajn esploristojn kaj instruistojn, kiuj prezentis multajn novajn ideojn kaj alirojn al lingvo-instruado. La interŝanĝo de informoj spronis antaŭensalton en la instruado de Esperanto.

Tio estis la periodo, kiam la Interreto ekfariĝis valora rimedo kaj ejo por lingvo-lernaj materialoj. Lernu.net kaj Edukado.net ekfloris en tiuj jaroj. Ankaŭ ene de CALICO, la Interreto estis fokuso de multa instrua laboro kaj novaj rimedoj. La kuniĝo de CALICO kaj esperantistoj estis granda sukceso, sed kiel daŭrigi tion? Ne estis mono por denove venigi grandan grupon al CALICO, kaj Esperantujo ne havis similan kunvenon, kiu interesus la membrojn de CALICO. Ĉu tiu fruktodona kunlaboro fariĝus forgesita memoro? Mi ekhavis ideon.

Kial Esperantujo ne starigu ĉiujaran premion al membro de CALICO por ties elstara lingvo- instrua retejo? Tiel, Esperanto kaj CALICO rememoros siajn komunajn celojn kaj laborojn en ĉiu jara kunveno. Mi ricevis aprobon kaj financan subtenon de ESF proponi tian premion al CALICO. La estraro de CALICO ŝatis la ideon. Ambaŭ grupoj interkonsentis pri la detaloj, kaj ekestis la Esperanto “Access to Language Education” Award (Premio “Aliro al Lingva Edukado”). Kun la helpo de Grant Goodall, Mark Fettes, kaj aliaj, ni kreis la regularon, kaj anoncis en 2003, ke ni prezentos la unuan premion en la jara kunveno de CALICO en 2004. Unu el la gravaj reguloj estis ke la retejo devas esti libere alirebla de lernantoj el la tuta mondo. Ni ne akceptas retejojn, kiuj fermas la lern-materialojn nur al studantoj de ties propra universitato.

La premio sukcese kaptis la intereson de membroj de CALICO. En la unua jaro, retejo por sendependa ekzercado en la hispana gajnis la unuan premion. La postan jaron, retejo de instruaj rimedoj por ĉiuj instruistoj de la germana ricevis la premion. En la tria jaro, estis tiom da bonegaj kandidatoj, ke ni donis tri premiojn! Trans la jaroj, grandaj kaj malgrandaj lingvoj ricevis la premion: la ĉina, la rusa, la araba; sed ankaŭ la flandra, la makedona, la ajmara, kaj aliaj. La premion oficiale prezentas ESF, CALICO, kaj Edukado.net. Vi povas rigardi la liston de ĉiuj gajnintoj ĉi tie: https://calico.org/home/awards/

En normala jaro, ni ricevas kvar ĝis dek kandidatojn por la premio. La elekta komitato zorge kontrolas ilin, kaj fine elektas unu por ricevi la premion por tiu jaro. Ni anoncas la gajnanton dum la Ceremonio de Premioj en la jara kunveno de CALICO. Tiel, la membraro vidas en ĉiu jaro ke Esperanto estas serioza lingvo, kiu subtenas la lingvo-instruan laboron de CALICO kaj ties membroj. La efiko de tiu longa kunlaborado estas tre sentebla. Kiam ni lanĉis la premion, multaj el la membroj ne lernis pri Esperanto, aŭ estis mis-informitaj. Nun ĉiuj scias pri Esperanto, kaj taksas la premion esti tre grava kaj estiminda afero. Membroj portas pozitivan sintenon al siaj universitatoj kaj al siaj diversaj landoj. En mia opinio, la interkonsento inter CALICO kaj ESF estas modela profesia kunlaboro.

En 2026, la jara kunveno de CALICO estos en Miami, Ohio. Se vi instruas lingvon, vi povos proponi prezentaĵon por la kunveno. Ĉiuj rajtas partopreni. Mi estos tie por prezenti la 23-an premion, “Aliro al Lingva Edukado”. Kiu lingvo kaj retejo gajnos ĝin?