Presita el Usona Esperantisto № 2025:2

Redakciaj rimarkoj, UE 2025:2

Lasta ĝisdatigo: 2025-06-05

Fieran Junion, karaj legantoj! Pasis pli ol jaro, de kiam ni prenis la stafeton kaj komencis redakti la bultenon Usona Esperantisto. Ni renovigis ĝian paperan aspekton kaj poluris nian procedon; nun ni turnas nian atenton al administraj plibonigoj.

Pri limdatoj

Laŭstatute, la bulteno (aŭ “organo”) devas aperi ĉiun kvaronjaron. Tamen pro tempostreĉoj, la plena numero 2024:4 ne aperis ĝis Januaro, 2025 — kio estis konvencio tiam, kiam aperis ses numeroj jare. Nun ke ĝi aperas nur kvarfoje, tio estas ne nur teoria statuta problemo, sed ankaŭ efektiva ĝeno al la librotenado de la Centra Oficejo.

Tial ni alĝustigas la kalendaron, por ke ĉiu numero aperu en sia koncerna jaro. Tio kaŭzos, ke ĉiu numero aperos iomete pli frue en la jaro; ni kredas, ke vi ĝojos legi la mezjaran numeron ĉe la someraj kongresoj, kaj la jarfinan numeron ĉirkaŭ la vintraj festoj.

Tamen, la ĝustaj datoj estos fiksitaj en 2026. La redakcio penas konstati, ĉu necesas pli da tempo inter la publika limdato kaj la dato, kiam la numero devas esti prespreta — aktuale du semajnoj. Ni ne povas bone juĝi tion, ĉar ni apenaŭ spertis ‘normalan’ laborperiodon ĝis nun; 2024:1 koncernis trejnadon, 2024:3 estis severe prokrastita pro uragano Helene, 2024:4 devis esti malgrandigita por korekti la kadencon post tio, kaj ni suferis kripligajn teĥnikajn problemojn dum 2025:1.

Tiujn ni ne prezentas kiel ekskuzojn (kvankam tiel forta uragano estas eble sufiĉa ekskuzo); iom post iom ni plibonigas niajn labornormojn, por ke la procedo fariĝu pli kaj pli glata. La rezulto estu pli fleksebla redakcia teamo, kiu povu minimumigi la ĝenon de neantaŭviditaĵoj. Ĉi-jare ni atentas, ĉu niaj plibonigoj rezultigas ankaŭ pli stabilan kadencon.

Kiel ĉiam, por maksimumigi la ŝancon, ke viaj verkoj estos konsideritaj por la koncernata numero, sendu ilin al Usona Esperantisto pli frue ol la limdato, kaj atentu oficialajn komunikojn pri limdatoj de sekvaj numeroj.

Pri la retejo

Ni menciis teĥnikajn problemojn dum 2025:1, kiuj temis pri neatendita misfunkcio de la retejo. Ni feliĉas diri, ke ĝi estas nun tute solvita por la antaŭvidebla estonteco. Tamen la retejo, kaj la programaro kreita por ĝi de la antaŭa redaktoro Hoss Firooznia, estas teĥnike komplikaj. Ili plaĉegas al duono de la aktuala redakcio — Lua, kiu estas programisto samkiel Hoss — sed por ke Alena kaj Lua povu egale prizorgi la retan version de la bulteno, tio postulus multe da kuntrejnado kaj do tro da tempo.

Delonge ni diskutas kun la ĝenerala direktoro kaj iuj estraranoj pri la ebleco movi la retejon al WordPress, kio estas celo por 2026. Ajnan movon ni devos entrepreni prudente, por konservi nian arĥivon — trezoron tre gravan al la organizo, konsistantan el usonaj periodaĵoj depost 1906. Krome, tia movo postulos trejnadon por ambaŭ ni, sed ni kredas, ke WordPress estas sistemo malpli komplikita kaj pli facile lernebla. Nia deziro estas ke ambaŭ redaktoroj povu individue plenumi ĉiun ajn taskon en la procedo, okaze de krizo, kiu malhelpas unu el ni. Pli stabila sistemo, regebla kaj mastrumebla de pli da homoj, helpos ankaŭ estontajn redaktorojn.

Antaŭvideble tio portos ŝanĝojn al la aspekto kaj organizo de la reta versio de Usona Esperantisto. Ni bonvenigas komentojn pri tio, kiel ni povas plibonigi ĝin!

Pri artefarita intelekto

Antaŭ jaro, ni petis opiniojn pri uzado de artefarita intelekto (AI) en Usona Esperantisto. Efektive ni ricevis du komentojn, ambaŭ de regulaj kontribuantoj. Manke de multaj respondoj por konsidero, la redakcio krome atentis diskutojn de aliaj esperantistoj, ekzemple ĉe retbabilejoj, sociaj retejoj kaj aliaj periodaĵoj.

Rimarku, ke Usona Esperantisto iagrade uzas AI-on en preskaŭ ĉiu numero ekde kelkaj jaroj, por la bildoj akompanantaj la mikronovelojn, se aŭtoro ne mem provizis unu. Krome, ni publikigis almenaŭ unu artikolon kreitan de AI, kvankam ĝi estas satiro; kaj ni ne konstatis, ĉu aliaj submetitaĵoj estis kreitaj helpe de AI.

Lastatempe tamen, AI fariĝis multe pli polemika dum ĝia adoptiĝo kreskas. Fundamentaj demandoj leviĝas pri tio, kian valoron donas AI kaj kiajn valorojn publikaĵo volas enteni. Niaopinie, delonge estas tempo, ke Usona Esperantisto havu oficialan politikon, por bone komuniki al aŭtoroj kaj al legantoj, kion ili atendu.

La temo estas tamen tiel vasta, profunda kaj ankoraŭ disvolviĝanta, ke ni ne povas ampleksi ĉiun konsideron inter tiuj ĉi rimarkoj; ni esperas dividi nian kompletan rezonadon en alian artikolon por estonta numero. Ni rezervas ĉi tiun spacon por komuniki simple niajn pensojn kaj opiniojn ĉi-teme.

Per Usona Esperantisto la redakcio esperas plenumi interalie du celojn:

  1. kuraĝigi usonajn esperantistojn verki en Esperanto, kaj tiel streĉi sian kapablon esprimi sin per Esperanto;
  2. havigi legindajn verkojn en kiom eble plej altkvalita Esperanto, aparte de — aŭ por — usonaj esperantistoj.

Sekve de tio, la ĉefparto de ajna verko, destinita al la bulteno, devas esti principe la produkto de homa laboro.

Nin forte impresis la opiniartikolo de Jordan Zero en Lumo 2025:1-2,* aparte ĉi tiu frazo: “La malfacileco de la esperantista defio konvinki iun lerni la lingvon multobliĝus, se la esperantistaro eĉ ne mem uzus la lingvon.” Ni propre esperas ĉesi uzi AI-on, kaj jam malfermis al ni aliajn rimedojn por nia sola ekzistanta uzado, suplementi bildojn al mikronoveloj.

Kadre, rimarku, ke laŭ la statuto, organizaj materialoj inkluzive de la bulteno liveru “informon pri la stato kaj progreso de la organizaĵo kaj ĝia membraro” (§206), kaj aparte la liston de estraraj kandidatoj ĉiujare (§404). Krom tio, materialoj aperontaj en la bulteno estas elektitaj laŭ la redakcio, konsile de la prezidanto kaj estraro laŭnecese (§1103). Dum nia deĵoro, ni disvolvos AI-konsciajn konvenciojn iom post iom pri tio, kiajn verkojn ni intencas elekti; sed kiel ĝenerala inklino, ni esperas minimumigi, eĉ nuligi, la uzadon de AI kiel eble.

Fino

Dankon pro via daŭra subteno al Usona Esperantisto! Estas ĝojo kaj honoro, ke ni povas servi la usonan esperantistaron ĉi tiel; ni esperas servi ankoraŭ dum jaroj plu. Eĉ internaciaj esperantistoj legas nian bultenon pli kaj pli, kaj ni strebas liveri al la tuta Esperantujo legindan periodaĵon. Apartan dankon al ĉiuj niaj aŭtoroj, de kies malavara laboro la bulteno esence dependas. Fine, dankon al la membraro kaj estraro de E-USA, kiuj ebligas al ni ĉi tiun laboron per siaj subteno kaj gvidado.

* “Ne inundu Esperantujon per AI-kreaĵoj!”, Jordan Zero, Lumo 2025:1-2, p.55