Presita el Usona Esperantisto № 2025:2

Pli forta komunumo kun esperantista identeco kiel celo

Lasta ĝisdatigo: 2025-06-07

Lastatempe mi legis en Literatura Foiro tre pensigan artikolon—fakte tekston de prelego—de Alessio Giordano pri la graveco de komunumo en la Esperanto-mondo, kaj kiel tiu “mikrosocio” diferencas de la movado.¹ Giordano atentigas, ke movadoj ekestas en specifa epoko kun specifa celo kaj ĉiam rigardas eksteren, al la makrokosmo. Tamen, kiam kondiĉoj tie ŝanĝiĝas kaj la celo fariĝas malpli klara, movadoj devas redifini sin por daŭre efiki. Laŭ li, la esperanta nuntempe renkontas obstaklojn interalie pro tio, ke malfacilas taŭge analizi la situacion por trovi la irendan vojon.

Kontraste, komunumoj estas internaj aferoj, kiuj ade evoluas kaj, fakte, necesas por garantii la estontan vivon de siaj principoj kaj kulturaj valoroj. Ni konsideru ĉi tie do kelkajn ideojn rilate la mondon de Esperanto kaj pli specife ties komunumon en Usono.

Ni bone scias, ke malgraŭ tio ke ĝi apenaŭ utilas en la ekstera mondo, Esperanto tamen havas ĉiam pligrandiĝantan aron da uzantoj en ĉiam plivastiĝanta teritorio. Kial? Certe la pli efikaj hodiaŭaj kampanjoj de informado kaj merkatado allogas pli da lernantoj, sed la trajtoj de la komunumo kaj ties kulturo kredeble rolas eĉ pli signife en la postaj decidoj de lernintoj.

Priparolante la transformadon de lernanto al “aŭtenta” membro de la komunumo, Giordano proponas identecon kiel utilan koncepton. Li asertas, ke “post la komenca entuziasmo, tiuj, kiuj restas esperantlingvaj, estas homoj trovintaj en esperanto, konscie aŭ ne, formon de identeco”.² Plue, “efektiva esperanta identeco estas la rezulto de jaroj da partopreno en la lingvo kaj serioza studado de la esperanta kulturo, kaj al tiu konsciiĝo oni alvenas, se entute oni alvenas, nur poste”.³

Tiu ĉi ideo pri identeco, laŭ mia sperto, ŝajnas kaj aŭtenta kaj utila. La multlingvanoj, kaj aliaj, kiuj interesiĝas nur pri la lingvo, ne sentos identecon. Nek tiuj, kiuj aliĝas precipe por trovi simpatiajn homojn, kun kiuj ludi aŭ alimaniere amuziĝi. Aliflanke tiuj, kiuj enradikiĝas en Esperanto-grundo, ja “malkovras” sian identecon kaj fariĝas la kerno de la komunumo. Ili plej kontribuas al la kulturo kaj tiel garantias la vivadon kaj estontecon ankaŭ de la lingvo.

Dinamika komunumo sendube allogas pli da homoj ol iu, kiu stagnas. Tio signifas, ke fortikigo de nia usona societo devus resti konstanta prioritato por ni ĉiuj. Kiel organizaĵo E-USA devas certigi, ke la movada flanko ne superu tiun de la komunuma. Kiel individuoj, ĉiuj el ni devus trovi manierojn klerigi nin rilate la idearon, la historion kaj la literaturon, sur kiuj la aktuala kulturo baziĝas. (Ĝiaj tradiciaj principoj kaj valoroj validas hodiaŭ ne malpli ol en aliaj epokoj.)

Atingi efikajn rezultojn tamen estas hodiaŭ pli malfacile ol en antaŭaj epokoj pro unu granda ŝanĝiĝo en la usona Esperanto-pejzaĝo.

En pli ol tri jardekoj la plej fekunda kaj nutripova centro de esperanta kulturo en Usono troviĝis ĉe Sanfranciska Ŝtata Universitato, dum la tri-semajnaj NASK-sesioj. Pro tio, ke temis pri altlernejaj kursoj por universitata kredito, ilia enhavo estis substanca kaj la hejmtaskoj sufiĉe postulemaj. Ekster la klasĉambroj, la studentoj, ĉiam de pluraj kontinentoj, trempiĝis kunlabore kaj amikeme en tut-esperanta etoso kun tre variaj programeroj, interalie prelegoj kaj rakontoj, ekpozicioj, demonstraĵoj, distraj vesperoj, ludoj, UEA/ILEI-ekzamenoj, ekskursoj, festoj kaj ampleksa libroservo. La konoj kaj scioj de homoj kun tre malsamaj spertoj kunfandiĝis kaj disvastiĝis en neformalaj renkontiĝoj kaj instigis interparoladon kaj diskutadon. Tie oni trovis modelajn esperantistojn de tre diversaj specoj. Tia medio fervorigis la studentojn kaj kondukis ilin poste al plia profundiĝo en esperantajn literaturon kaj kulturaĵojn, plifortigante ĝuste ilian identecon kiel esencajn partojn de la esperanta komunumo.

Poste, la spertoj de homoj dum NASK efikis ankaŭ sur la membrojn de iliaj lokaj grupoj kaj tiel akvumis la tutan Esperanto-pejzaĝon en Usono, aparte la disajn oazojn de aktivaj kluboj. Al la nuntempaj NASK-oj, multe pli mallongaj kaj malpli diversaj, kompreneble mankas simila povo. Necesas do konsideri aliajn manierojn kompensi kiel eble tiun frapan diferencon. Kiel klerigi homojn, jes, sed pli grave, kiel stimuli ilian scivolemon, tiel ke ili mem startigu aŭ diligente antaŭenigu sian propran esploradon?

Jen kelkaj ideoj por individuoj:

Diligente daŭrigu vian lingvolernadon (aparte plibonigante la legokapablon por legi pli multe), aliĝu al fakasocioj, abonu revuojn, aktivu en grupoj, partoprenu renkontiĝojn.

Legu ofte kaj multe—por informiĝi pri aktualaĵoj, esplori nuntempajn kaj klasikajn verkojn kaj distriĝi.

Serĉu taŭgajn rimedojn en la interreto aŭ aliloke por pligrandigi viajn konojn pri ĉio esperanta. (Efektive la artikolo en Vikipedio pri “Historio de Esperanto” prezentas bonan superrigardon kun tre multaj ligiloj al aliaj fontoj.)

Organizu lokan klubon se troviĝas en via proksimeco kelkaj esperantistoj. Se jam ekzistas klubo—vi bonŝancas!—apogu ĝin kaj zorgu, ke la programoj riĉu kulture. Eventualaj ŝanĝoj en la aktivaĵoj aŭ ritmo povus fari ĝin pli efika.

La precipa celo, mallonge: Faru vian esperantistecon esenca parto de via vivo—kaj do de via identeco.

Giordano asertas ankaŭ, ke “Vivi pli intense kaj aŭtente esperanton iagrade transformas nian personecon, kvazaŭ oni vivus en du mondoj: la granda makrosocio, kaj nia mikrosocio. En tiu ĉi situacio, ĉiu esperantisto, kun sia unika identeco, partoprenante la lingvon kontribuas al la plua ekzistado de nia komunumo”.⁴

Indas substreki unufoje pli la signifon de tiu komunumo. Hector Hodler, jam en 1908, aludante la tiutempan esperantistaron, rimarkigis: “…lingvo ne povas vivi sen sia popolo. Tiu malgranda popolo ĉiutage kreskos, kaj ju pli ni multigos kaj plirealigos la ligilojn, kiuj ekzistas inter ĝiaj membroj, des pli ĝi fortikiĝos kaj potenciĝos”. Ankaŭ ni, post jarcento, sentu tiun fortikon kaj potencon!

E-USA devus okupiĝi pri la plifortigo de la kreskanta esperanta popolo en Usono, konstante nutrante la membrojn per stimulaj kaj utilaj artikoloj en la bulteno, pensigaj prezentaĵoj en la kongresoj kaj diverseco en la libroservo. Ĝi daŭre flegu la lokajn kaj regionojn grupojn kaj provu starigi pli da regionaj renkontiĝoj, kun kulture riĉajn programojn. Spertuloj helpu al novuloj, dividante siajn sciojn kaj ideojn cele al edukado de nova generacio pli konscia pri la pasinteco. La landa asocio do libere disponigu ĉiuspecajn rimedojn por efektivigi projektojn, kiuj iel plifortigos ĝian “mikrosocion”, tiel ke ĉiuj, kiuj apartenas al ĝi, vere sentos Esperanton esenca parto de sia identeco. Jen la tasko kaj la celo.

  1. Giordano, Alessio. “Inter movadoj kun sinkrona dimensio kaj mikrosocio kun diakrona retrospektivo” (Prelego el la KCE-simpozio “Horizontoj de la nuna Esperantio”, 1–4 Novembro 2024 en Ĉaŭdefono). Literatura Foiro 333, Feb 2025, 16–22 (parto 1). Literatura Foiro 334, Apr 2025, 114–120 (parto 2).
  2. LF 334, 118–119.
  3. LF 333, 22.
  4. LF 334, 120.