Presita el Usona Esperantisto № 2025:2
Raporto de Printempa Esperanto-Renkontiĝo 2025
![[figure]](ludante-vortludon.jpg)
Kiel oni kreas bonan esperantan etoson? Ĉu per interesa instruado? Ĉu per amuzaj ludoj? Ĉu per bela loko? Unu semajnon en Marto, dek kvin esperantistoj vojaĝis al Valle Crucis (Valo de la Kruco), Nord-Karolino pro la Printempa Esperantista Renkontiĝo (PER). Tie, ili klopodis krei propran kaj agrablan esperantujon.
Ĉi-jare, PER okazis dum tri tagoj — de vendredo, la 14-a de Marto al dimanĉo, la 16-a. Kiel antaŭe, ĝi okazis ĉe la Valle Crucis Episcopal Mission (Episkopa Misio) en la montaro de okcidenta Nord-Karolino. La loko estis kaj bela kaj izola, kun akvofalo kaj ermitejo. Kvankam la vetero ne ĉiam belis, la vigleco de la esperantistoj ĉiam restis.
La partoprenantoj alvenis ĉirkaŭ la kvara posttagmeze en vendredo. Antaŭ la enkonduko de la programaro, la esperantistoj iris al la manĝejo por vespermanĝi. Ĉiu manĝo okazis tie kun aliaj grupoj de ne-esperantistoj, kiuj same kunvenis ĉe la misio.
Post la manĝado, Bill Maxey, la gvidanto de la semajnfino, enkondukis la programaron. Li elektis la temon “Kontribuoj de ĉeĥaj esperantistoj” pro la ĉi-jara loko de la Universala Kongreso en Ĉeĥujo. Sur la muroj de la kunvenejo, Bill jam algluis fotojn de famaj ĉeĥoj.
Bill ankaŭ iomete parolis pri Renato Corsetti pro lia freŝdata morto. La grupo legis poemon de Renato kaj lernis lian vidpunkton pri bonlingvismo. Preskaŭ ĉiuj lernis novan informon pri sinjoro Corsetti.
Sabate, ĉiuj vekiĝis viglaj kaj iris al la manĝejo antaŭ la rekomenco de la programaro. Pro la deziro de Bill Maxey, ke Esperantujo havu pli bonajn prezentaĵojn, multaj homoj preparis prelegojn pri diversaj temoj. Prelegantoj prezentis informojn pri droneoj, vokaloj kaj prononco, tabloludoj, japanaj segiloj, la etimologio de esperantaj vortoj, kaj eĉ pri urbo kromnomite azeno-urbo!
![[figure]](per-partoprenantoj.jpg)
La grupo ankaŭ lernis pri esperantaj verkistoj el Ĉeĥujo. Ili legis poemojn de Eli Urbanová, Henri Baupierre, Stanislav Schulhof, Jiří Kořínek, Tomáš Pumpr, kaj Karolo Piĉ. Legitaj estis ankaŭ elĉerpitaĵoj el romanoj de Eli Urbanová kaj Karolo Piĉ.
Pasintjare, sabaton posttagmeze, multaj el la esperantistoj marŝadis al la akvofalo, sed ĉi-jare la pluvo malebligis tion. Antstataŭe, ili ludis ludojn en la kunvenejo. Fakte, oni ofte povis trovi ludantajn esperantistojn tie. La du plej ŝatataj ludoj estis ambaŭ vortludoj: La unua estis ludo, en kiu ludantoj kune verku rakonton per la elekto de figura ĵetkubo. La dua estis ludo, en kiu ludantoj klopodas elekti la saman vorton sen komunikado. Se la du vortoj estus malsamaj, ili ambaŭ elektus novajn vortojn, kiuj iel kombinas la antaŭe elektitajn vortojn.
Post la lernado, sabatnokte, la grupo festis distran vesperon. Iuj alportis muzikilojn kaj la grupo kune kantis diversajn kantojn, inkluzive de “La Lasta Kanto” de Kajto. Iuj aktoris kaj rakontis ŝercajn rakontojn. La sperto ĝojigis ĉiujn.
Bedaŭrinde, la vetero ŝanĝiĝis sabatnokte. Venis fulmotondro. La esperantistoj dormis maltrankvile dum la ventego faligis multajn arbojn kaj branĉojn. Pro la malnoveco de la dormejoj, iuj povis aŭdi la venton tra la dormĉambraj fenestroj. Dimanĉon matene, la grupo vekiĝis kaj devis translokigi arbon, kiu falis trans la vojon al la manĝejo.
Dimanĉo estis la tago, kiam ĉiuj parolis pri la lingvo mem. Specife, la grupo legis la Manifeston de Raŭmo kaj la Manifeston de Prago. Poste, ili diskutis pri ambaŭ manifestoj kaj ĉu ili samopiniis. Antaŭ tagmanĝo okazis diskuto pri la estonteco de PER kaj pri tio, kiujn elementojn homoj ŝatis aŭ ne ŝatis. Tagmanĝo estis la lasta fojo, kiam ĉiuj kuniĝis, ĉar poste la esperantistoj pakis siajn valizojn kaj foriris.
Laŭ la partoprenintoj, PER sukcesis krei etoson priskribitan kiel “NASK-eto” (eta Nord-Amerika Somera Kursaro). Tio estis ne nur komplimento al PER sed ankaŭ pri la reputacio kaj graveco de NASK en la mensoj de usonaj esperantistoj. PER okazos venontjare en Norda Karolino, kaj la partoprenintoj volas inviti vin ĉiujn.