Presita el Usona Esperantisto № 2025:2

Limdato por № 2025:2 estas pli frua

Lasta ĝisdatigo: 2025-05-08

Por ordigi la ekspedon de la bulteno kun la Centra Oficejo antaŭ NASK kaj la Dulanda Kongreso, la redakcio lastatempe rimarkis, ke № 2025:2 devos esti prespreta je 8 Junio — ĝuste la limdato antaŭe komunikita por submetoj ĉi-numeraj.

Ni avizas, ke artikoloj, kiuj nepre trafu ĉi tiun numeron, estu senditaj al la redakcio pli frue — preferinde ĝis 22 Majo, kvankam ni estos kiel eble flekseblaj. Kiel ĉiam, ni ankoraŭ konsideros malfruajn kaj postlasitajn artikolojn por estonta numero.

Dankon pro via kompreno. Ni celas montri la fierindan laboron de niaj kontribuantoj al la venontaj E-kongresoj!