Presita el Usona Esperantisto № 2025:2

Esplorante la lingvon de financoj, parto 2

Lasta ĝisdatigo: 2025-05-12

En nia unua afiŝo pri la lingvo de financoj, ni prezentis liston de 20 esencaj terminoj, kiuj helpas esperantistojn pli bone kompreni la financan mondon. Ni daŭrigas tiun serion per praktika ekzemplo: mallonga dialogo inter la kasisto kaj prezidanto de Esperanto-USA dum planado de la nova buĝeto. Ĉi tiu konversacio servas kiel lernilo por uzi fakajn esprimojn en kunteksto.

Prezidanto: Dankon pro via laboro pri la buĝetpropono. Ĉu vi povus klarigi al mi la diferencon inter la monfluo kaj la netaj aktivoj?

Kasisto: Kompreneble! La monfluo montras, kiom da mono eniras kaj eliras dum specifa periodo — ĝi helpas nin kompreni, ĉu ni povas pagi niajn ĉiutagajn elspezojn. La netaj aktivoj, aliflanke, estas la tuta valoro de niaj aktivoj minus niaj ŝuldoj — do tio montras nian longtempan financan sanon.

Prezidanto: Kaj ĉi tiu linio pri rento — ĉu temas pri lupagoj?

Kasisto: Ne. En la financa kunteksto, rento signifas regulan enspezon ricevatan el investoj, kiel pruntedonita mono aŭ valorpaperoj. Ĝi ne estas lupago, sed pasiva enspezo, ofte el fondusoj aŭ financa aranĝo kiam kapitalo generas periodajn profitojn.

Prezidanto: Krome mi rimarkis, ke ni planas uzi parton de la rezervo. Ĉu tio ne estas risko?

Kasisto: Ĝi estas kalkulita decido. Ni uzos limigitan parton de la rezervo por subteni novan programon, sed ĝi estas komplementita de subvencio, kiun ni petis — se ĝi estos aprobita, ni povus remeti la elspezon en la rezervon.

Prezidanto: Kaj la buĝetita profito por la jaro — ĉu ĝi inkluzivas la enspezojn el donackampanjoj?

Kasisto: Jes. Ni bazis ĝin laŭ la mezumo de antaŭaj jaroj, sed ĉi-jare ni ankaŭ planas pli aktivan monkolektan kampanjon, kun aparta emfazo dum Donac-Mardo. Tio povus helpi nin atingi la buĝetajn celojn sen tuŝi tro multe la rezervojn.

Prezidanto: Bone. Mi pensas, ke ni devus klarigi en la raporto la celon de la fondusoj — kelkaj membroj demandis, kial ni ne simple uzas tiun monon.

Kasisto: Certe. Fondusoj ofte havas limojn: ekzemple, kelkaj celas subteni edukajn programojn, aliaj subtenas apartajn subvenciojn por kreskigi la komunumon. Tial ili ne estas tuj uzeblaj por ĝeneralaj operacioj. La enspezoj el tiuj fondusoj — la rento — povas esti uzataj nur laŭ la instrukcioj de la fonduso.


Ĉi tiu dialogo ilustras, kiel fakvortoj kiel monfluo, netaj aktivoj, rento, rezervo, subvencio, buĝetaj celoj, kaj fondusoj aperas en realaj financaj diskutoj. Per pli da tia praktika uzado, ni esperas helpi al ĉiuj legantoj kreskigi sian komforton kun financa faklingvo.

Ĉu vi havas financan aŭ administran vorton, kiun vi volas aldoni al la listo? Aŭ eble ekzistas termino, kiun vi trovas neklara aŭ miskomprenata? Sciigu al ni viajn ideojn per mesaĝo al kasisto@esperanto-usa.org, kaj ni eble traktos ĝin en estonta afiŝo.

Restu kun ni — la serio daŭros kun pliaj ekzemploj, klarigoj, kaj realaj situacioj el la agado de Esperanto-USA!