Presita el Usona Esperantisto № 2025:2

Kial Burno?

Lasta ĝisdatigo: 2025-05-20

La UK (Universala Kongreso) okazos ĉi-jare en la urbo Brno, Ĉeĥujo. Brno estas la nomo de tiu urbo en la ĉeĥa lingvo, sed ĝis lastatempe ĝi ne havis ĝenerale akceptitan Esperantan nomon. Ĉu la ĉeĥa nomo povus funkcii en Esperanto sen ŝanĝi la literumon? Tio estis la demando, kiun renkontis la organizantoj de la UK pasintjare. Membroj de la LKK (Loka Kongresa Komitato) en Ĉeĥujo kontaktis UEA, kiu diskutis tiun demandon kun la Akademio de Esperanto. Ni esploru la demandon, kaj kiel niaj kleruloj respondis al ĝi.

Kial Brno prezentas problemojn? Estas pluraj kialoj. Unue, en Esperanto ĉiu silabo devas enhavi vokalon, sed en la unua silabo de Brno mankas vokalo. Tial Brno neniel povas esti plene esperantigita nomo. (En la ĉeĥa lingvo la litero r povas funkcii kiel vokalo, do Brno tamen estas facile elparolebla por ĉeĥoj.)

Due, kvankam estas akcepteble uzi fremdlingvajn loknomojn en Esperanto kiam esperanta formo ne ekzistas, necesas zorge atenti la uzon. La urbo Brno estas akceptebla en Esperanto kiel fremdlingva formo, sed kiel oni nomu la loĝantojn? La formo Brno-anoj estas akceptebla, ĉar oni rekonas, ke Brno estas fremdlingva nomo. Sed oni ne rajtas diri *brnanoj, aldonante esperantan finaĵon al fremdlingva radiko. Kaj kiel oni formu la adjektivon en Esperanto? *Brna ne estas akceptebla vorto en Esperanto. Do estas plej konvene, ke ekzistu esperanta nomo.

Trie, la UK-urbo tradicie havas esperantan nomon; kiam mankas tia nomo, UEA decidas pri ĝi. Ekzemple en 2015 la UK okazis en Lillo (Lille, Francio) kaj en 2019 en Lahtio (Lahti, Finnlando).

Kiun esperantan nomon elekti por Brno? Ĝia nomo en diversaj naciaj lingvoj estas sama kiel la originala Brno, sed ekzistas aliaj formoj en pluraj lingvoj. Tial ne estis evidente al la kleruloj en UEA kaj en la Akademio, kion fari. Ekzemple, en la germana ĝi estas Brünn, en la latina Bruna, en la jida Brin, en la albana Bërno. La akademianoj konsideris formojn kun aliaj vokaloj, ekz. Barno, Berno, Birno, Borno kaj Burno. Berno jam estas esperanta nomo de la svisa urbo Bern, do ne taŭgas por Brno. Oni konsideris Bruno, sed ĝi estas ofta vira nomo, kaj bruno estas koloro. Burno ne havas tiajn malavantaĝojn, kaj ĝia elparolo sufiĉe similas al la nacilingva elparolo de Brno. Tial finfine la rekomendo de la Akademio estis Burno.

La ĉefa problemo pri la nova esperanta nomo de Brno estas, ke Burno ne estas tuj rekonebla. Tial en kongresaj informiloj foje aperas la du nomoj kune: “Burno (Brno)”. Kompreneble kiam oni aĉetas bus-, trajn- aŭ flug-bileton al la kongresurbo ĉi-jare, oni uzu la nacilingvan formon Brno!

Bonan vojaĝon al Burno (Brno)!

Ĉi tiu artikolo, unue aperinta la 2-an de Majo, estas republikigita kun permeso el uea.facila. Ĝi aperas en UE kun nur etaj ŝanĝoj tipografiaj kaj stilaj. Jen la listo de novaj vortoj:

adjektivo: vorto finiĝanta per -a en Esperanto, kiu montras econ aŭ kvaliton, ekzemple “granda”, “bona”.
akademio: asocio de verkistoj, artistoj, sciencistoj aŭ simile, kiuj renkontiĝas por interŝanĝi ideojn.
al-doni: doni aŭ diri ion plian, krom tio, kion oni jam donis aŭ diris.
ekz.: ekzemple
evidente: klare, tiel ke oni facile vidas aŭ komprenas ĝin.
klerulo: homo kun multaj scioj pro vasta legado kaj bona kompreno pri kulturaj aferoj.
komitato: grupo de personoj elektitaj por fari organizajn taskojn; gvidantaro de asocio.
literumo: la preciza sinsekvo de literoj en iu vorto.
malavantaĝo: tio, kio alportas pli malbonan situacion, malgajnon aŭ malutilon.
rekoni: koni iun aŭ ion, ĉar oni jam renkontis lin/ŝin/ĝin pli frue; anonci la pravecon de iu fakto; akcepti ion kiel validan aŭ valoran; rekonebla: homo aŭ afero, pri kiu eblas scii kiu aŭ kio ĝi estas, ĉar oni jam renkontis ĝin pli frue.
silabo: parto de vorto, ekzemple la vorto “saluton” havas tri silabojn: sa-lu-ton.
UEA: Universala Esperanto-Asocio
vokalo: la vokaloj de Esperanto estas A, E, I, O, U.