Presita el Usona Esperantisto № 2025:1 - “Reĝo de muzikiloj”

Konsiloj por vojaĝemuloj

Lasta ĝisdatigo: 2025-04-29

Dum leĝoj kaj reguloj ŝanĝiĝas en Usono, por plani vojaĝon kiu inkluzivas trapason de landlimo en Usonon, endas informiĝi pri la diversaj faktoroj, kiuj povus influi la glatecon de la vojaĝo. Ĉi tiu artikolo intencas informi vojaĝantojn ĝenerale, sed plej specife usonanojn, kiuj deziras vojaĝi eksterlanden kaj poste reveni al Usono, kun apartaj informoj por genre kviraj usonanoj, kiuj spertas pli komplikitan situacion. Pli frua malneto inkluzivis informojn por eksterlandanoj; por konservi spacon, tiujn informojn ni eventuale publikigos en estonta numero. Eksterlandanoj, kiuj jam planas vojaĝon en Usonon estas bonvenaj kontakti nin ĉe bulteno@esperanto-usa.org por pli specifaj konsiloj.

Iuj ĝeneralaj konsiloj por ĉiuj estas, ke oni dum la periodo antaŭ la vojaĝo atentu aktualigojn pri ŝanĝoj al leĝoj kaj reguloj, kaj ke prefere oni faru maksimumajn eblajn preparojn, anstataŭ la minimumajn postulitajn, por espereble eviti malfruiĝojn ĉe la doganejo je (re)eniro. Pli bonas prepari ion nebezonatan, ol alveni al la doganejo kaj informiĝi, ke io ne estas en ordo. Vojaĝdokumentoj povas bezoni pli da tempo por ricevi ol atendite. Ne aĉetu vojaĝbiletojn ĝis vi ricevis la bezonatajn permeso-dokumentojn.

Vojaĝdokumentoj por civitanoj

Usonaj civitanoj atendu pli rigorajn kontrolojn ĉe la landlimo je reeniro — doganistoj estas ordonitaj, ke ili kontrolu ĉiujn, kiuj eniras Usonon, maksimume atente. Komprenu, ke multaj el la leĝoj kaj reguloj restas neŝanĝitaj, sed ke la apliko kaj kontrolo pri kaj malnovaj kaj novaj reguloj estas multe pli striktaj kaj oftaj, kaj ke la sekvoj estas pliaj. Gravas, ke dokumentoj estu liter-perfektaj. Ne kunhavu malpermesitaĵojn, nek neglektu rimarkigi kunportaĵon rimarkendan. Certigu, ke via vojaĝdokumento, ĉu pasporto, pasporta karto aŭ stirpermesilo Real ID validos ankoraŭ ses plenajn monatojn preter via reenirdato en Usonon. Ekde la 7-a de Majo, almenaŭ Real ID postuliĝos al ĉiuj usonanoj por ĉia enlanda flugo. Eblas vojaĝi al Kanado, Meksiko, Bermudoj, kaj Karibio per ŝtata identecdokumento Real ID, sed ne aviadile — nur boate, aŭte, trajne, buse, ktp.

Leĝaj enloĝantoj de Usono, kiuj ne estas civitanoj kaj do ne havas usonan pasporton, povus bezoni ne nur formularon I-551 (tielnomata “verda karto”) sed ankaŭ vojaĝdokumenton (reenirpermesilon — formularon I-131) — aparte personoj, kiuj ne povas ricevi pasporton de sia hejmlando. Enloĝantoj de Usono sen permesiloj restadi estos detenitaj de la doganistoj. Tiaj enloĝantoj kunportu ĉiam pruvojn pri loĝado en Usono de la lastaj du jaroj, eĉ for de ajna landlimo. Prezento de tiuj dokumentoj pliprobabligas, ke la rajto al habeus corpus estos respektata.

Aparatoj kaj profiloj

Ĉiu, kiu preterpasas la landlimon en Usonon, ĉu civitano, enloĝanto aŭ eksterlandano, lastatempe spertas multe pli rigorajn kontrolojn pri siaj aparatoj. Rekomendindas vojaĝi kun kiel eble plej malmultaj aparatoj, kiuj povas enhavi aŭ ligi informojn pri vi. Estas por la usona dogano nun norma praktiko traserĉi telefonojn, tekokomputilojn kaj aliajn aparatojn por socia medio, privataj mesaĝoj aŭ fotoj, kiuj povus indiki kontraŭregistarajn sentojn, aŭ ke homo povus favori aŭ interesiĝi pri individuoj aŭ grupoj, kiujn la registaro aktuale supozas malicaj al Usono, inkluzive de religiaj figuroj.

Sciu, ke oni povas malebligi malfermon de viaj aparatoj per vizaĝo aŭ fingrospuro, kiajn metodojn la dogano povas uzi por malŝlosi la aparaton. Antaŭ ol ekvojaĝi, indas sekurigi kontojn ĉe sociaj retejoj ktp, ke viaj informoj estu nur private alireblaj, kaj ne videblaj de la ĝenerala publiko. Ankaŭ indas elsaluti el kontoj kaj sociaj retejoj, malinstali la apojn, kaj komplete malŝalti la aparatojn antaŭ trapaso de doganejo. Se vi estas devigita ŝalti la poŝtelefonon, aktivigu “aviadilan reĝimon” (airplane mode). Per permeso de pli altranga doganisto (kaj okaze de “reasonable suspicion”, alivorte ‘sufiĉa kialo’) la doganistoj povas serĉi eĉ forigitajn informojn kaj malinstalitajn apojn per specialigitaj iloj, kiuj malkovras datumojn kaj de aparatoj kaj de datumkonserviloj kiel SIM-kartoj, memorstangetoj kaj datumdiskoj — kaj ebligas elŝuti datumojn. Konservu personajn informojn en sekurigita nelokdependa (nuba) servo por reenstalo post (re)eniro en Usonon.

Eblas sendi aparatojn poŝte, sed tamen, indas enterpreni similajn sekurecprocedojn, aŭ okaze de datumdisko, ĉifradon. Eble iuj elektos vojaĝi kun unu-uza malsaĝa telefono, kiu neniam ligiĝis al sociretejaj kontoj, la kutima telefon-numero, aŭ la kromnomoj, kiujn oni jam iam uzis en la Interreto aŭ aliloke. Eblas aĉeti SIM-karton post alveno, ke informoj eventuale konservitaj de la dogano ne inkluzivu telefonnumeron, kiu ebligos al doganistoj spuri mesaĝojn poste ricevitajn. Alia sekurigmaniero estas la kreo de alternativa profilo por vojaĝado, kun kontoj ĉe kelkaj sociaj retejoj aŭ apoj sen enhavo interesa al doganistoj.

Al demandoj de la doganistoj gravas respondi per verdiro, kaj eviti ŝercojn. Laŭ oficialaj leĝoj (kiam ĉi-artikolo presiĝis), vi rajtas rifuzi personajn demandojn pri viaj religio, politikaj opinioj, aŭ sociaj retejoj. Tamen, tiaj demandoj ne plu maloftas, kaj laŭ la American Civil Liberties Union (ACLU), rifuzo respondi povas longigi detenon kaj priserĉadon al civitano. Duagradaj serĉoj je homoj, valizoj, kaj aparatoj ofte okazas en aparta loko, kiu povas esti malkomforte malvarma. La dogano ne leĝe rajtas rifuzi reeniron al usona civitano. Krom portempa tenado de civitanoj kaj ties pasportoj, nenia validigita raporto ekzistas, ke ajna usona civitano seniĝis de pasporto dum reeniro en Usonon pro ajna kialo ĉi-jare, ĉu pro enhavo de aparatoj, politikaj opinioj, haŭtkoloro, sekso, aŭ genra identeco.

Por transgenruloj kaj aliuloj

De la 20-a de Januaro nova ordono postulas, ke identecdokumentoj provizitaj de la registaro akordu kun la ĉe-naske asignita sekso — aŭ iĉa, aŭ ina. Notu bone, tio estas “akordu”, ne “akordiĝu” — la pasportoj de transgenraj, neduumaj kaj interseksaj usonanoj plu validos ĝis validec-limdato. Tiuj usonanoj povus bezoni pli da tempo por ricevi novajn aŭ renovigitajn pasportojn pro nova ordono.

Pasporta petilo, en kiu civitano petas genromarkon X, aŭ genromarkon ne kongruan kun la duuma sekso rimarkigita je naskiĝo, estos suspendita. Eventuale la civitano povus ĉiuokaze ricevi pasporton kun genromarko laŭregistare “kongrua kun niaj datumoj” (laŭ la indikoj ĉe iuj ricevitaj pasportoj). Iuj homoj, kiam ili ricevis sian pasporton, ne rericevis siajn kunsenditajn pruvdokumentojn postulitajn por ricevo de pasporto, kiuj indikis genron ne kongruan kun registara ordono. Alia rericevis kun la renovigita pasporto siajn kunsenditajn pruvdokumentojn detruitaj, malnovan pasporton parte fandita, kaj naskiĝatestilon disŝirita kun partoj mankantaj kaj parto bruligita.

Identecdokumento, kiam ne kongrua kun la priskribo de la individuo, aŭ tio de observantoj, povas kaŭzi problemojn por la tenanto, ekzemple, pli ĝena persona serĉado. Foje, nur sinidentigo kiel transgenrulo, neduumulo aŭ interseksulo povas klarigi la situacion, malgraŭ risko. Aliaj problemoj povas okazi, kiam ĉiuj dokumentoj ne interakordas. Ash Lazarus Orr, transgenra aktivulo el Okcidenta Virginio, kun sep aliaj engaĝas la registaron en proceso por la rajto ricevi pasportojn laŭ la regularo de antaŭ la nova ordono. La 25-an de Marto, la kortumo estis petita paŭzi la ordonon, kaj respondo verŝajne venos baldaŭ. Se tia paŭzo okazos, ĝi malfermos mallongan periodon dum kiu oni povos peti renovigon aŭ novan pasporton laŭ la antaŭa leĝo. Tipe, plenkreskula pasporto povas renoviĝi iam ajn, kaj ne devas atendi ĝis specife limigita periodo antaŭ ties valideclimdato. Tamen, tio, kio eblos sub eventuala ordono, ankoraŭ ne scieblas. Se oni bezonas novan pasporton, kion ĝenas la ordono de 20 Januaro, indas teni sin informita pri la proceso, okaze de alia eblo ricevi konvenan pasporton.

Kanado akceptas kaj genromarkon X, kaj transgenrajn vojaĝantojn, same glate kiel cisgenrajn vojaĝantojn. Rilate al hejmeniro al Usono post eksterlanda vojaĝo, povus helpi al transgenruloj elprinti ekzempleron de la ŝtata ordono kaj kunhavi kromajn dokumentojn, ekz. ekzempleron de naskiĝatestilo. Ĉi-momente, spertuloj konsilas uzon de Real ID al transgenruloj por flugoj enlandaj, anstataŭ pasporto. Por transgenrulo, kiu volas eviti ĝenan personan serĉadon, buso aŭ trajno povus esti la plej glata maniero vojaĝi al Kanado aŭ Meksiko.

Esperantistoj havas historion de interinformado, kuraĝo kaj aŭdaco. La nuna situacio ne estas laŭ antaŭaj kulturaj aŭ leĝaj normoj, sed laŭ niaj esperantaj normoj, ni informas unu la alian, ni vojaĝas laŭ niaj kapabloj, ni esperantumas kun kolegoj iel ajn, kiel ni povas. Jen nia kulturo jam de pli ol jarcento tra diversaj malhelpoj. Ankoraŭ nenio haltigis Esperanton.