Presita el Usona Esperantisto № 2025:1 - “Reĝo de muzikiloj”
Joruba teksado
Aŭtoris Wale Ogunyale en la angla; esperantigis Alena Adler post Chelsea Moses. Fotoj de Wale Ogunyale.
![[figure]](4.png)
Enkonduko
Teksado de ŝtofoj, tradicia profesio en multaj urbetoj de la Yorùbá (joruba) popolo, nun ekmalaperas. Jen la temo de mia esplorprojekto. Ĉi tiu seminaria projekto estas postulo por majstriĝo en Komputaj Lingvo kaj Dokumentado ĉe la Universitato de Uyo, Niĝerio. Mi entreprenis la dokumentadan projekton por konservi la jarcentan metion kaj ĝiajn procezojn.
Aparte grava estas la specialigita vortprovizo, uzata por referenci ilojn, materialojn, stilojn, procezojn, kaj pli en ĉi tiu indiĝena metio. Ĉi tiu vortprovizo konserviĝas en ilustritan sonvortaron. La esploradon ebligis ĉefe subvencio de Esperantic Studies Foundation (ESF), organizo al kiu mi tre ŝuldas.
Aṣọ òfì / aṣọ òkè – teksitaj ŝtofoj
Aṣọ òfì, populare konataj kiel aṣọ òkè, estas tradiciaj jorubaj ŝtofoj teksitaj per senelektraj teksiloj. Tiujn ŝtofojn, kaj la vestaĵojn faritaj el ili, kutime portas festantoj kaj partoprenantoj dum ceremonioj kiel tradiciaj geedziĝoj, instaloj de tribestroj, naskiĝtagoj, entombigoj, festivaloj, ritoj kaj pli.
La teksado de aṣọ òfì estas tradicia profesio inter la joruba popolo de sud-okcidenta Niĝerio. Tamen, tiu ĉi profesio estas rimarkinda nur en malmultaj jorubaj urbetoj, ekzemple Ìsẹ́yìn, Ìlọrin, Ẹdẹ, Ọ̀wọ̀, Iléṣà, Ìjẹ̀bú kaj Ọ̀yọ́. Inter ĉiuj el la jorubaj urbetoj, kie la produktado de aṣọ òfì oftas, Ìsẹ́yìn aparte elstaras. Laŭ ĉefo Adeyinka Adeleke, komunumestro en Ìsẹ́yìn, “Ìsẹ́yìn estas la fundamento de aṣọ òkè, kaj neniu alia urbeto egalas al Ìsẹ́yìn en la teksado de aṣọ òkè.” Ìsẹ́yìn, urbeto ĉirkaŭ 220 km for de Lagos, estas rigardata kiel ĉefsidejo de la teksado de aṣọ òfì.
Aṣọ òkè estas alternativa kaj pli populara nomo por aṣọ òfì. “Òkè” estas mallongigita formo de “ìlú òkè” — termino, kiun urbanoj, precipe de Lagoso, uzas por aludi la kamparon. Laŭ populara rakonto, la kamparo, de kiu la teksita ŝtofo ricevis sian nomon, temas pri la urbeto Ìsẹ́yìn, de kie multaj teksistoj vojaĝis (kaj ankoraŭ vojaĝas) al Lagoso por vendi siajn teksitajn ŝtofojn.
![[figure]](5.png)
Malgraŭ la fakto, ke aṣọ òfì estas elstaraj tradiciaj ŝtofoj jorubaj, ĝiaj procezoj estas iom enigmaj, eĉ al multaj ĝiaj portantoj. Por dokumenti la produktadon de aṣọ òfì, mi vojaĝis el la Universitato de Uyo al Ìsẹ́yìn, kaj ankaŭ al Ìbàdàn kaj Iléṣà.
La kreoprocezoj de aṣọ òfì konsistas el tri fazoj: varpado, veftado, kaj teksado.
Procezoj de varpado
Varpo estas la tuta longo de la fadenoj, kiuj stariĝas vertikale sur la teksilo. Jorubaj teksistoj nomas la varpon aṣọ, kiu estas la termino ankaŭ por jam teksita peco sur la teksilo, kaj por ŝtofo ĝenerale. Varpado komenciĝas per aṣọ títa (preparado de la varpo), kiun oni faras sur plata tero, kiun oni jam mezuris por taŭgi al la longo de unu fadenfasko (ĉirkaŭ naŭ metroj). Depende de tio, kiom da faskoj oni preparas, du aŭ pli da varpstangoj — sánrin — marteliĝas en la teron ĉe ĉiu flanko. Fadenoj por la varpo estas starigitaj en ọ̀dádàá, aŭ elbobenilo (bobenujo, kiu ellasas iom post iome fadenojn), kaj la fadenoj estas disvastigitaj sur la varpostangojn. Post tio, la varpo estas volvita en ovalan formon.
Poste, fẹ́rẹ́n (finaĵoj de la varpo-fadenoj aŭ varperoj) estas enmetitaj unue en la varpertenilojn, ọmú, kiuj movas la fadenojn supren aŭ malsupren, kaj sekve en la dentaron (àsà — kombilforma apartigilo, kiu izolas ĉiun varperfinaĵon disde la aliaj). Aŭ la majstra teksisto aŭ superaj lernantoj kun pli da sperto kutime faras ambaŭ tiujn du taskojn per la teksilo. La procezo de enmetado de varperfinaĵoj en la varpertenilojn estas konata kiel aṣọ rírì sínú ọmú, kiu signifas ‘tredi’. Dum tredado, la varpo estas tenata en la maldekstra mano, kaj ĉiu varpero estas tranĉita en du partojn. Unu duonparto trediĝas en la antaŭan varpertenilon, dum la alian duonparton oni tredas en la malantaŭan varpertenilon.
La sekva paŝo estas enmeti la varperfinaĵojn en la individuajn dentojn de la dentaro, procezo nomata aṣọ rírí sójú àsà. Du varperfinaĵoj estas metitaj en ĉiun denton; la du estas efektive unu varpero, tranĉita en du pecojn kaj enmetita en la varpertenilojn. Notu, ke de la loko, kie la dentopasigo komenciĝas, neniu dento preterlasiĝu — ĉiu ricevu sian varpfinaĵan fadenon ĝis elĉerpo de la tuta varperfinaĵaro - de la tuta varpo.
![[figure]](2.png)
Aṣọ rírí (tredi kaj dentopasigi) povas esti tempopostula; tamen, ekzistas pli rapida alternativo konata kiel kókó síso aŭ aṣọ síso (varpo-nodado). Por fari tion, tranĉante la lastan teksaĵon for de la teksilo, la teksisto retenas fadenojn de ĝiaj varperoj en la varperteniloj kaj dentaro. La komenco de nova varpo tiam estas node ligita eron post ero al la finaĵoj de la antaŭa varpo. Ĉi tiu metodo okupas konsiderinde malpli da tempo por komenci la sekvan teksaĵon ol tredi kaj dentopasigi la novan varpon.
La antaŭlasta ŝtupo en la procezo de varpado estas nodligi la varpfinaĵojn al la ŝtofotena trabo (agbọnrin), bastono, sur kiu la teksita ŝtofo estas rulita. La fina fazo estas aṣọ nínà, etendi la varpon de la teksilo super vasta teksadogrundo (òde). La varpo estas tiam ŝlosita per pinglego (òkééke) sur la glitilo (òkùku) kaj ŝtona pezo (òkúta) estas metita sur la glitilon por streĉi la varpon.
Procezoj de veftado
Vefto, konata kiel àkáwú aŭ àkárọ́, estas la fadeno, kiu estas pasigita de flanko al flanko dum teksado. La procezoj de veftado komenciĝas per volvado de fadeno, kiu konsistas el kvin fadeneroj, en faskan rondon (eékún) per metala fadenvolvmaŝino nomita ẹ̀rọ ìdáwùú. La fadenfasko estas tiam amelita, etendita sekige en la suno, lavita en akvo, kaj poste metita sur akata aŭ ayí — pendantan turnan aparaton — kaj de tie bobenita sur bobenojn (ankaŭ tiuj nomiĝas àkárọ́) uzante rotaciantan akson el ligno aŭ metalo, kiu nomiĝas kẹ̀kẹ́ aŭ kómáa-bobenilo.
Bobenigo de la vefto kutime estas taskita al junaj metilernantoj. Antaŭ la invento de maŝina bobenilo, spindeloj (kọkọgún) estis uzataj, sed ili nun malofte troviĝas. Alia moderna enkonduko en la vefto-farado estas la uzo de gluo (ekzemple Top Bond) anstataŭ amelo; jen amelo jen gluo estas uzataj nuntempe por rigidigi la teksaĵon.
Teksado
La vefto (àkáwú) sur sia bobeno estas enmetita en boatforman navedon (ọkọ́). Per premo de pedalo (ìtẹ̀sẹ̀), en la varpo kreiĝas mal-fermaĵo aŭ “ŝedo” (ẹnu aṣọ) — tiel nomata pro ties triangula prisma formo. La navedo kun la vefto estas tiam ĵetita jen dekstren jen maldekstren tra diversaj ŝedoj (kun malsamaj levitaj varperoj per apartaj pedaloj) kaj la veftero estas kunprembatita en sian lokon per la batilo (àsà). La procezo de interplektado de la vefto kaj vefteroj, kaj batado de la vefteroj en siajn lokojn, estas konata kiel aṣọ wíwun — teksado.
![[figure]](1.png)
**Notu bone**: Skiza vortaro de aṣọ òfì kreita kadre de ĉi tiu projekto estas disponebla ĉe webonary.org/ofi_weaving/.
Dankoj
Ĉi tiu dokumentadprojekto estis financita de Esperantic Studies Foundation, al kiu mi ŝuldas multan dankon. Mi esprimas mian sinceran aprezon al mia vokto, prof. Eno-Abasi Urua, pro ŝiaj subteno kaj gvido.
Mi deziras danki ankaŭ s-ron Chuck Mays pro lia subteno. Mia elkora danko iras al mia bona amiko Clement Echa pro liaj konsilo kaj kuraĝigo.
Multan dankon al la konsultiĝaj majstroteksistoj en Isẹyin, Ibadan, kaj Ileṣa.