Presita el Usona Esperantisto № 2025:1 - “Reĝo de muzikiloj”
Kiam niaj valoroj estas politikigitaj
Karaj samideanoj,
Kiam mi preparis verki por la nuna numero de Usona Esperantisto, mi sciis, ke mi devos trakti la lastatempajn okazaĵojn, fontantajn el la agado de politikistoj, kiujn ni ne povas ignori, ĉar ili tuŝas nin, nian labormanieron, kaj niajn membrojn. Estas aferoj, kiujn ni delonge faradas, kiuj antaŭ ses monatoj apenaŭ implicis politikan starpunkton, kiuj nun, inverse, levas fortajn politikajn implicojn.¹
Jen tre konkreta ekzemplo: Pasintjare ni proponis al la Kanada Esperanto-Asocio okazigi komunan kongreson en Toronto, kaj ni proponis al ESF samloke okazigi NASK tuj antaŭ la kongreso. Komuna projekto inter usonanoj kaj kanadanoj estis apenaŭ politika tiam,² kaj post du jarcentoj da paca landlimo: Kiu povintus imagi, ke la situacio tiom ŝanĝiĝus ene de nur kelkaj monatoj?
Krom la kreskanta tensio inter Usono kaj Kanado, estas la deklaro, ke la angla estos la oficiala lingvo de Usono; estas atakoj kontraŭ neprofitcelaj organizoj, aparte tiuj, kiuj defendas inkluzivon kaj diversecon; estas fortaj atakoj kontraŭ kelkaj specifaj grupoj (aparte transgenruloj kaj enmigrintoj); estas atakoj kontraŭ la Unuiĝintaj Nacioj; kaj sendube estas aliaj, kiujn mi forgesis listigi, aŭ kiuj estos okazintaj inter la tajpado kaj presado de ĉi-artikolo. Kiel neprofitcela organizo, kiel organizo, kiu proponas internacian lingvon por estigi amikajn rilatojn inter la popoloj de la mondo, kiu celas speguli kaj reprezenti la diversecon de Usono al la internacia Esperanto-movado; kiel organizo, kiu fieras pri la partopreno de transgenruloj kaj enmigrintoj; kiel organizo, kiu aktive engaĝiĝas pri la reprezentado kaj antaŭenigo de Esperanto ĉe la Unuiĝintaj Nacioj — ĉiuj tiuj politikaj novaĵoj forte efikas sur nin.
Kompreneble, estas multaj duboj pri ekzakte kiel ĉio tio rilatas al ni, pri kiel ni rilatas al ĝi, aŭ pli precize, pri ekzakte kiel ni reagu al ĝi — se ni eĉ reagu entute. Unue ni devas konstati, ke nia statuto deklaras nin porĉiame neŭtrala rilate politikon (inter aliaj aferoj); kaj due ni devas agnoski, ke kiel Esperantistoj, kiel reprezentantoj de la interna ideo, ni antaŭenigas homaranecajn valorojn. Ni ne simple prezentas Esperanton al la mondo sole nur kiel lingvon, sed kiel unuigilon de plej diversaj homgrupoj ĉirkaŭ la mondo (inkluzive ene de Usono mem).
Estas membroj, kiuj volas, ke ni emfazu nian politikan neŭtralecon kaj restu fidelaj al ĝi. Ili rajtas je tiu starpunkto, kaj ne malpravas. Estas membroj, kiuj volas, ke ni fieru pri niaj valoroj, ke ni ne cedu ilin antaŭ la lavango da atakoj, kiuj nun okazas. Ankaŭ ili rajtas je tiu starpunkto, kaj ne malpravas. Estas tria perspektivo, de tiuj, kiuj timas, kio povos okazi, se ni levus nian kapon tro alte, kaj ankaŭ tio estas tre komprenebla timo.
Rilate al tiu lasta, la timo pri kio povos okazi — mi povas diri, ke la estraro jam komencis konsideri, kiel ni plej bone protektu la asocion sen forcedi niajn principojn, kaj tiu diskuto daŭros. Konkrete, multaj el la ‘ekzekutivaj ordonoj’, kiuj promulgiĝis dum la lastaj semajnoj kaj kiuj minacas neprofitcelajn organizojn, minacas specife la financan subtenon, kiun tiuj organizoj ricevas de la registaro. Ni memoru: Ni ne ricevas financojn de la registaro, nek de grandaj firmaoj ligitaj al ĝi. Dank’ al la subteno de niaj membroj, ni estas en financa situacio tre sendependa, kaj neniu povas diri al ni, kion fari, krom niaj membroj. Efektive, pro la novaj kotizoj, kiujn la membroj aprobis pasintjare, kaj pro la kreskanta nombro de membroj, kiun ni entuziasme konstatis dum la lastaj du jaroj, ni estas nun en ne malbona financa situacio.
Mi pensas, ke tiuj tri supre listigitaj pozicioj ĉeestas ĝis certa grado en preskaŭ ĉiu esperantisto en Usono nuntempe, eĉ por tiuj, kiuj plej forte defendas unu el ili. Do, mi petas, ke ni ĉiuj estu paciencaj unu kun la aliaj en la nuntempa, malfacila momento. Verŝajne devos okazi debatoj kaj diskutoj pri ĉio ĉi, kaj mi esperas, ke tio povos okazi en spirito subtenema kaj komprenema, tiel ke diskutoj ne iĝu disputoj.
Ŝajnas, ke estas kontraŭdiro inter la unuaj du starpunktoj, kiujn mi supre listigis, sed mi forte kredas, ke la ŝajna kontraŭdiro inter tiuj vidpunktoj estas ekzakte tio — ŝajna. Mi kredas, ke niaj homaranecaj valoroj ne estas politikaj, kaj ne devus esti konsiderataj kiel legitimaj temoj por politika debato, eĉ kiam politikistoj provas ilin politikigi.
Kiam Esperanto-USA fondiĝis kiel la Esperanto-Ligo por Norda Ameriko en 1953 kaj deklaris sin porĉiame politike neŭtrala, jam tiam ni defendis homaranecajn valorojn, kaj ni ne vidis kontraŭdirojn inter tiuj du starpunktoj. Ni tuj, ekde nia fondiĝo, celis aliĝi al la Universala Esperanto-Asocio, kiu refondiĝis en 1948 kaj bazis sin sur la koncepto de universalaj homaj rajtoj, kaj sur la internacia kunlaboro, kiun reprezentis la Unuiĝintaj Nacioj.³ Ni krome memoru, ke en la sama antaŭparolo al nia statuto, kie ni deklaras nin politike neŭtralaj, ni ankaŭ deklaras la valoron de Esperanto por efektivigi amikajn rilatojn inter la diversaj popoloj de la mondo. Ni faris tion, eĉ malgraŭ la provoj ‘politikigi’ la konceptojn de universalaj homaj rajtoj aŭ la Unuiĝintaj Nacioj, kiuj ekzistis en la 40-aj kaj 50-aj jaroj (kaj tiuj atakoj estis veraj, eĉ se ili ŝajnis fakte ridindaj ĝis la nuna momento). Efektive, en tiuj jaroj, parto de la motivigo por fondi ELNA estis la atakoj, kiujn Joseph Connor (la prezidanto de la antaŭa organizo, EANA) ĵetis kontraŭ UEA, asertante, ke ĝia insisto pri universalaj homaj rajtoj kaj pri subteno por la Unuiĝintaj Nacioj, estis pruvo de komunisma komploto kaj akaparo de UEA. ELNA estis fondita de ribeluloj, kiuj volis havi asocion en Usono, kiu kunlaborus kun la internacia movado malgraŭ la politika klimato de McCarthy-ismo tiam reganta ĉi-lande. Do: pri politiko, neŭtrala; sed pri homaj rajtoj kaj homaranecaj valoroj, ne. Tiel ni estis tiam, kaj mi kredas, ke tiel ni restos.
Kompreneble, tio ne estas kaj ne devas esti la lasta vorto pri la temo. Mi kuraĝigas ĉiujn, kiuj havas vidpunkton, verki pri la temo por Usona Esperantisto. Dume, la estraro taskigis laborgrupon por prepari deklaron pri niaj valoroj, pri kio ni dividos malneton kiam ĝi pretos, kun la celo peti reagojn kaj opiniojn antaŭ la Dulanda Kongreso en Toronto. Do, se estos diskutoj pri la temo en la paĝoj de la bulteno, tio helpos al ni kompreni la vidpunktojn, kiuj ekzistas en nia movado, por certigi, ke ni kiom eble plej bone sintezos ilin.
Ni memoru, ke Esperanto gravas, ĉar ĝi unike inter lingvoj povas krei kondiĉojn kiuj permesas renkontiĝi “ne angloj kun francoj, ne rusoj kun poloj, (nek usonanoj kun kanadanoj) sed homoj kun homoj”, kaj tio estas granda parto de nia kialaro por prezenti ĝin al la mondo.
Mi esperas, ke baldaŭ ni alvenos al situacio, en kiu la celo ligi homojn kun homoj ne plu estos konsiderata politika.
- Kvankam, efektive, nenio estas komplete senpolitika. Sed estas aferoj, kies politikaj implicoj estas pli polemikaj ol aliaj.
- Denove mi diras ‘apenaŭ’, ĉar la paca rilato inter Usono kaj Kanado estas en si mem politika. Por kompari, oni nur devas imagi eventualan komunan kongreson inter usonaj kaj kubaj esperantistoj — tio en si mem evidente levus politikajn implicojn.
- Laŭ mia kompreno, UEA deklaris sin por universalaj homaj rajtoj kelkajn monatojn antaŭ la Universala Deklaro de Homaj Rajtoj en Decembro de 1948.