Presita el Usona Esperantisto № 2025:1 - “Reĝo de muzikiloj”

Malkovru la lingvon de financoj en Esperanto

Lasta ĝisdatigo: 2025-04-07

Kvankam multaj homoj posedas fortan scipovon de Esperanto, financaj kaj negocaj terminoj restas malpli konataj inter eĉ spertaj parolantoj. Tamen, por ke Esperanto estu efika en ĉiuj aspektoj de la vivo, inkluzive de komerco kaj administrado, gravas koni bazajn fakvortojn de la financa mondo. Tio ankaŭ subtenas la celon de Esperanto-USA plialtgradigi sian staton en la universala movado, ebligante al niaj membroj pli efike komuniki pri financaj aferoj kaj partopreni internaciajn kunlaborojn.

Por helpi plivastigi vian vortprovizon, jen listo de 20 esencaj financaj terminoj kun iliaj anglaj ekvivalentoj:

  1. Bilanco – Balance sheet
  2. Buĝeto – Budget
  3. Deficito – Deficit
  4. Deponaĵo – Deposit
  5. Elspezoj – Expenses
  6. Enspezoj – Revenues/Income
  7. Fonduso – Fund/Endowment
  8. Imposto – Tax
  9. Investo – Investment
  10. Kasfluo – Cash flow (malofte, sed uzata)
  11. Kredito – Credit
  12. Kurzorisko – Exchange rate risk
  13. Monfluo – Cash flow (pliofte uzata)
  14. Netaj aktivoj – Net assets
  15. Obligacio – Bond
  16. Profito – Profit
  17. Rezervo – Reserve
  18. Subvencio – Grant/Subsidy
  19. Valorpapero – Security (financial instrument)
  20. Ŝuldo – Debt

Tiuj terminoj estas fundamentaj por kompreni financajn raportojn, krei buĝeton, aŭ diskuti pri investoj. Se vi neniam antaŭe renkontis iujn el ili, ne zorgu — ĉi tiu serio helpos vin kompreni kaj apliki ilin kun konfido.

Venontfoje, ni daŭrigos ĉi tiun serion per pli da vortoj kaj ekzemploj de kelkaj el ĉi tiuj terminoj, montrante kiel ili estas uzataj en realaj kuntekstoj. Restu kun ni dum ni esploras la faklingvon de financoj en Esperanto!