Presita el Usona Esperantisto № 2025:1 - “Reĝo de muzikiloj”

Historio de Eduardo Vivancos

Lasta ĝisdatigo: 2025-04-29
[figure]

Eduardo Vivancos [Bibánkos] naskiĝis en Barcelono en 1920, en familio alveninta el Murcio (suda Hispanujo), de humila origino kvankam kun kulturaj kaj sociaj interesoj. Li partoprenis la proletan movadon dum la Dua Respubliko, floranta periodo por progresemaj ideoj. Tri monatojn antaŭ sia dekkvara naskiĝdatreveno li komencis sian laboristan vivon, kaj iom poste li aliĝis al CNT, la ĉefa anarkiisma sindikato en Eŭropo.1 Dume li studis ĉe la Laborlernejo2 kaj ekde 1937 ĉe la Laborista Instituto (mezgrada) de Barcelono.3 En la tiel nomata Popola Enciklopedia Ateneo (AEP) li lernis la racian lingvon Esperanto, kiun li komprenis kiel esencan elementon de nova mondo konstruota.4 Tiel li disvastigis la lingvon inter siaj kamaradoj, korespondis kun homoj el eksterlando, verkis artikolojn, ĉeestis eventojn, organizis kursojn ktp. Membro de Liberecana Junularo kaj de Studenta Federacio de Liberaj Konsciencoj, en la Esperanto-rondoj li sentis sin proksima al Iberia Ligo de Esperantistaj Senŝtatanoj.5

Krome, li pasie praktikis atletismon. Neforgesebla memoro estas tiu pri lia trejnado en la stadiono Montjuïc, la tagon antaŭ la oficiala malfermo de la Popolaj Olimpikoj de Barcelono en 1936. En tiu evento li devis kuri la distancon de 5000 metroj. Ĉar la (ordinaraj) Olimpikoj en 1936 estis okazonta en la hitlera Berlino, oni proponis bojkoti ilin organizante samjare Popolajn Olimpikojn en Barcelono. Ili estis eksterordinaraj kaj el kultura kaj el sporta perspektivoj.6 Fine tiuj Popolaj Olimpikoj ne okazis pro la milita puĉo. Siaflanke, Eduardo ne kuros denove ĝis la 1960-aj jaroj, kiam li partoprenos en popularaj maratonoj kaj, kiel membro de la kanada nacia teamo, en mondaj konkursoj por veteranoj.

Sed ni revenu al 1936. Barcelono sufokis la ribelon, kaj la anarkiistoj profitis la okazon por plenumi sian deziratan socian revolucion. Al ĝi Eduardo kontribuis entuziasme, travivante spertojn, kiuj influos lin porĉiame. Pro la zorgiga disvolviĝo de la milito, li decidis iĝi volontulo de la 26-a divizio, antaŭe konata kiel Kolono Durruti.7 Tiam li estis deksepjaraĝa. En la fronto li suferis militajn malvenkojn, kaj ĉeestis la morton de kamaradoj, tiel maturiĝante frutempe. Li ankaŭ fariĝis kultura komisaro, instruis analfabetajn kamaradojn legi kaj skribi, kaj partoprenis la kreadon de grupo de Iberia Studenta Revolucia Federacio.8 Same, en la tranĉeoj li instruis al la junaj soldatoj la internacian lingvon, kaj kune ili informiĝis pri la evoluo de la milito, interalie per esperantlingvaj publikaĵoj kiel Informa Bulteno de CNT/FAI. Tiam Eduardo verkis taglibron, unue en la hispana kaj poste en Esperanto.9 Bedaŭrinde la parto en Esperanto perdiĝos dum la retiriĝo al Francujo de la respublikana armeo.

[figure]

Dum la malvarma vintro de 1939, kune kun centmiloj da homoj (inkluzive de sia patro), Eduardo trapasis la Pireneojn piede. Li travivos la terurajn francajn koncentrejojn, kaj ankaŭ partoprenos laborkompaniojn en Germanujo. Temas pri jaroj da malsato kaj sufero, sed ankaŭ da solidareco kaj kamaradeco. Multaj liberecanoj dividis sian sorton; tion faris ankaŭ esperantistoj kiel la barcelonano Jaume Grau Casas, vicprezidanto de la Esperanto-Akademio kaj aŭtoro, interalie, de la libro, per kiu Eduardo lernis la lingvon, samkiel de la kortuŝa Tagoj kaj Ruinoj.10 Ankaŭ Eduardo daŭre verkis, sed denove preskaŭ ĉio skribita en ĉi tiuj jaroj ne atingis nin. Feliĉe, iujn el siaj aventuroj li memoros multajn jarojn poste, kiel tiun tagon, kiam, laborante je la plifortigo de la tranĉeoj por defendi Parizon kontraŭ la alveno de nazioj, li estis konfuzita kun germana paraŝutisto…

Post la fino de la mondmilito, Eduardo loĝis en la franca ĉefurbo. En Parizo li aliĝis al Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT), kaj partoprenis la liberecanajn rondojn de la hispanaj rifuĝintoj.11 Tie konatiĝis li kaj Ramona, al kiuj naskiĝis Floreal kaj Talia; kaj tien alvenis, post odiseado tra la pirenea montaro, liaj patrino kaj fratino (Julieta). Ĉi-lasta entuziasmiĝis pri Esperanto, kaj ekde tiam ambaŭ gefratoj komunikiĝas en tiu lingvo. Poste, jam en Kanado, ankaŭ la gepatroj fariĝos esperantistoj.

En Parizo, Eduardo ludis kernan rolon en la liberecana movado. Li redaktoris Senŝtatano-n, la bultenon de Internacia Anarkiisma Junularo, tute eldonatan en Esperanto. En ĝi kunlaboris eminentaj aktivuloj, kiaj Germinal Gracia (Víctor García), Vicente García Cortés (Fontaura), Luis Pintado (Helios Volga) aŭ la junaĝe forpasinta Raúl Carballeira.12 En periodo, kiam ne ekzistis diplomatiaj rilatoj inter Hispanujo kaj Francujo, pere de siaj korespondantoj en diversaj landoj, ĉi tiu publikaĵo faciligis poŝtajn komunikojn inter la ekzilitoj kaj iliaj familioj. Krome ĝi kontribuis al la plifortiĝo de la rilatoj inter eŭropaj kaj aziaj liberecanoj. Jarojn poste, Eduardo tradukos la ĉefan verkon de Lao Tsé al la hispana, pere de versio en Esperanto farita de Taiji Yamaga. En 1993, okaze de monda konkurso pri atletismo por veteranoj, Eduardo vizitos la familion de Yamaga en Japanujo. Li vizitos ankaŭ Ĉinujon, kaj skribos detale pri tiuj vojaĝoj en la revuo Flama [Flamo] de Casal dels Països Catalans [Centro de la Kataluna Landaro] de Toronto, asocio kun kiu li kunlaboris regule dum pli ol jardeko.

[figure]

Sed ni revenu al la fadeno de nia historio, kiun ni forlasis en Parizo. Kiam evidentiĝis, ke la faŝisma reĝimo en Hispanujo daŭros, Eduardo kaj lia familio decidis translokiĝi al lando proponanta pli bonajn eblecojn al enmigrantoj: Kanado. Estis la jaro 1954. En Toronto ili ekkontaktis hispanajn ekzilitojn, sed ankaŭ la lokan Esperanto-movadon, kiu helpis ilin orientiĝi en tiu nova etapo. Siaflanke Eduardo estos ĝia motoro dum jardekoj, instruante la lingvon al pluraj generacioj de esperantistoj, kaj efike organizante publikajn aranĝojn. En 1973 okazis tie la unua SAT-kongreso ekster Eŭropo. En 1987 estis la vico de granda ekspozicio en la urba biblioteko. Samjare li kunordigis la aperigon de plurlingva filmo por la disvastigo de Esperanto, registrante la versiojn en la kataluna kaj en la hispana, kaj ankaŭ tiun en la lingvo internacia.

En Toronto li kunfondis sportan klubon por veteranoj. Tie li estos tre aktiva membro, kaj en ĝia sporta kaj en ĝia socia dimensioj. Aliflanke, lia laboro en la poŝta oficejo ebligis al li realigi longe deziratan revon: Studi universitate la hispanan literaturon. Kiom fieraj estis liaj gepatroj, kiam li sukcese kompletigis siajn licencion kaj magistriĝon! Li povus iĝi universitata profesoro, sed preferis resti en sia laborejo. Koncerne la rilaton de la familio Vivancos kun la hispana komunumo de la urbo, ĝi kreiĝis nature, kaj baziĝis sur interhelpo kaj reciproka subteno. Jen anekdoto prie: Sekve de la vundoj ricevitaj en bokso-matĉo, hispana boksisto ne kapablis prizorgi sian familion. Eksciinte pri tio, Eduardo kaj Ramona proponis loĝigi unu el liaj infanoj en sia hejmo. Kaj tion ili faris, ĝis la familio de la boksisto decidis reveni Hispanujon.

Dume, Eduardo korespondis kun ekzilitoj en multaj landoj, verkis pri Esperanto en liberecanaj publikaĵoj, kaj kunlaboris kun Internacia Solidareco Kontraŭfaŝista.13 Krome, la tuta familio partoprenis regule en la eventoj organizataj de Canadian-Spanish Association for Democracy [Kanada-Hispana Asocio por Demokratio]. En tiu ĉi kunteksto, Eduardo organizis la viziton al Toronto de konataj figuroj de la kontraŭfaŝisma lukto, kiel Federica Montseny, CNT-gvidanto kaj membro de la hispana registaro en la 1930-aj jaroj; aŭ Enrique Tierno Galván, iama membro de Liberecana Junularo kaj estonta urbestro de Madrido en la nova hispana demokratio. Aliflanke, Eduardo publike kontraŭis la okazigon de la madrida UK en 1968. Temis pri polemika evento, inaŭgurita de la frato de la ministro pri informado kaj turismo Fraga. Krome, la diktatoro Francisco Franco estis agnoskita kiel alta protektanto de la kongreso, fakto ankoraŭ kritikata en la debatoj pri la neŭtraleco de UEA.

[figure]

Lia plej konata teksto estis Esperanto. Unu lingvo por ĉiuj, publikigita origine en monografia kolekto de la anarkia revuo Ruta [Itinero], eldonita en Venezuelo de Germinal Gracia. Tiu Kiĥoto de la Idealo14 ĉeestis la SAT-kongreson de Toronto en 1973 kaj petis de Eduardo, eble la homo kiu plej bone enkarnigas la rilaton de la internacia lingvo kun la liberecanaj ideoj, ke li verku pri Esperanto. Post tiam tiu ĉi teksto konis rimarkindan disvastigon, kaj ĝi restas unu el la plej citataj verkoj pri Esperanto en la hispana lingvo. Okaze de la centjariĝo de la unua gramatiko publikigita de Zamenhof, aperis en 1987 dulingva franca-esperanta versio fare de la grupo Fresnes-Antony de Fedération anarchiste. Por la nuna eldono ĝi baziĝis sur la originala versio, kiun SATeH ciferecigis antaŭ kelka tempo, kaj sur la traduko al Esperanto farita de la francaj liberecanaj kamaradoj.

Ĝis la fino de sia vivo, Eduardo Vivancos daŭre aktivis mense, sed fizike lia aĝo ĉiam pli senteblis. Li aperis en la listo de aliĝintoj al la SAT-kongreso de Barcelono (2019), ĉar li aliĝis solidare, sciante, ke tiam li ne povis vojaĝi al sia amata naskiĝurbo. Post la morto de la diktatoro li vizitis Barcelonon plurfoje, unue kun la celo gustumi denove la frandan botifarra amb seques.15 En 1986, li ĉeestis la SAT-kongreson okazintan en la apuda urbeto Sant Cugat, kie li prelegis pri siaj propraj spertoj dum la socia revolucio de 1936–1939. Estu ĉi tiuj paĝoj omaĝo al centjara vivitinero de sinofero kaj kohero, amo al libero kaj lukto por pli bona mondo.

  1. Confederación Nacional del Trabajo (CNT) [Nacia Konfederacio de la Laboro] estas unuiĝo de anarkiistaj societoj kreita en Barcelono en 1910. Kvankam malpermesite en pluraj periodoj, ĝi elstare rolis dum la milito kaj en la socia revolucio, kiu okazis samtempe en Hispanujo. En Katalunujo ĝi iĝis la ĉefa organizaĵo de la laborista movado; en 1936 ĝi havis unu milionon da membroj. Nuntempe ĝi daŭre ekzistas, sed malpli gravas ol en tiu epoko. Anekdote, ekde sia ekapero ĝi rekomendas la studon kaj disvastigon de Esperanto kiel internacia lingvo.
  2. Kreite en la epoko de la industriiĝo en la tekstila fabriko Can Batlló, tiu institucio celis prepari la laboristojn por la eŭropa konkurenco. En 1900 pli ol duono de la barcelonanoj ne sciis skribi aŭ legi kaj do ne pretis labori en moderna industrio. En la 1930-aj jaroj ĝi renoviĝis pedagogie kaj metodologie. La plejparto de la lernantoj laboris dum la tago kaj partoprenis la kursojn de la 19-a ĝis la 21-a. Hodiaŭ ĝi daŭre ekzistas, en alia sidejo kaj kun aliaj celoj adaptitaj al la nuna kunteksto.
  3. Post la komenco de la milito, la respublikana registaro iniciatis pedagogiajn eksperimentojn cele al la klerigo de la plej bonaj studentoj inter la kontraŭfaŝisma laboristaro. Tiu elito helpus rekonstrui demokratie la landon. Ili devis esti laboristoj aĝantaj pli ol 15 jarojn, kun la kapablo intense trapasi mezgradan lernejon en kvar semestroj. Ili loĝis en la Instituto kune kun la instruistoj, kun absoluta genra egaleco. Multaj instruistoj estis prestiĝaj intelektuloj. La studentoj ricevis etan salajron por kontribui al la familiaj elspezoj, al kiuj, en normala situacio, ili kontribuus laborante, kiel idoj de la laborista klaso. Temis pri sekulara, scienca kaj aktiva edukado. En Barcelono ĝi situis en la (riĉa) kvartalo Sarrià, en konstruaĵo de la jezuitoj, en strato Capmany. Ĝi funkciis de Septembro 1937 ĝis Januaro 1939.
  4. En la tiutempa Hispanujo abundis tiuj ateneoj, kiuj ĉefrolis en la socio kiel malfermitaj spacoj de klerigo kaj debato. Fondite en 1902, Ateneu Enciclopèdic Popular (kiel ĝi nomiĝas en la kataluna) estis unu el la plej gravaj centroj de kulturo kaj edukado por la laboristoj (kaj ne nur) en Barcelono. En la 1920-aj jaroj ĝi havis pli ol 20 000 membrojn – dum la futbala teamo F.C. Barcelona havis nur 5000. Evidente, temis pri alitipa socio ol tiu nuntempa. AEP organiziĝis laŭ pli ol 20 sekcioj: ekskursado, beletro, politikaj studoj, muziko, sportoj, pedagogio, scienco, Esperanto ktp, sed ankaŭ biblioteko, lernejo kaj prelegejo. Post la morto de Francisco Franco ĝi reaktiviĝis, ĉefe kiel arĥivo kaj dokumenta centro pri la laborista movado.
  5. Federación Ibérica de Juventudes Libertarias (FIJL) [Iberia Junul-liberecana Federacio] estis organizaĵo de anarkiismaj junuloj fondita en Madrido en 1932. Foje ĝi estas konata simple kiel Juventudes Libertarias [Liberecana Junularo]. Siaflanke, Federación Estudiantil de Conciencias Libres [Studenta Federacio de Liberaj Konsciencoj] estis la studenta organizaĵo de la hispanaj anarkiistoj, fondita en 1935. Fine, Ibera Ligo de Esperantistaj Senŝtatanoj (ILES) estis la ĉefa asocio de esperantistaj anarkiistoj, kiu eldonis dummilite la semajnan Informa Bulteno de CNT/FAI.
  6. Ĝin decidis partopreni miloj da atletoj, kiuj malfacile povus tion fari en Germanujo, ekzemple komunistoj, judoj ktp. Estante jam en Barcelono komence de la milito, kelkaj el ili restis por lukti en Hispanujo kontraŭ faŝismo. Eble nehazarde, la organizantoj de tiu evento uzis Esperanton (kune kun aliaj lingvoj) por komunikiĝi kun la atletoj. Lastatempe, ĵurnalistoj kaj esploristoj interesataj pri tiuj Popolaj Olimpikoj intervjuis Eduardo-n por scii pli pri ili, ĉar malmultaj partoprenintoj daŭre vivas. Vidu, ekzemple, la dokumentan brazilan filmeton Conheça a história das "Olimpíadas Populares", em 1936 [Ekkonu la historion de la “Popolaj Olimpikoj”, en 1936], produktitan en 2016.
  7. Ĝin gvidis Buenaventura Durruti, konata anarkiisto kaj batalanto, kiu mortis la 20-an de Novembro 1936 en Madrido. La homamaso, kiu kuniĝis por adiaŭi lian korpon en Barcelono du tagojn poste, konsistigis la plej grandan manifestacion okazintan en Hispanujo dum la milito.
  8. Federación Ibérica Estudiantil Revolucionaria (FIER) [Iberia Studenta Revolucia Federacio] estis la nomo, kiun havis Federación Estudiantil de Conciencias Libres ekde Oktobro 1937. Vidu piednoton 5.
  9. Parto de ĉi tiu ĵurnalo lastatempe aperis en la revuo Beletra Almanako (n. 33, 2018, pp. 35-62).
  10. Publikigite en la franca en 2014 (Ulysse dans la boue, Marenostrum, eldono de Marie-Hélène Meléndez) kaj en Esperanto en 2017 (Tagoj kaj Ruinoj, SATeH, eldono de Miguel Fernández), ĝi klarigas la spertojn de la aŭtoro en la francaj koncentrejoj. En la hispana lingvo ĝi baldaŭ aperos, eldonate de Nacia Universitato de Jedistanca Edukado, UNED.
  11. Almenaŭ ekde 2013 Eduardo Vivancos estas la plej malnova membro de SAT.
  12. Interkrampe, mi mencias iliajn plumnomojn.
  13. Solidaridad Internacional Antifascista (SIA) [Internacia Solidareco Kontraŭfaŝista] estis fondita en Majo 1937 de CNT kaj aliaj liberecanaj organizaĵoj, kiel Federación Anarquista Ibérica (FAI) [Iberia Anarkiista Federacio] kaj FIJL, t.e. Liberecana Junularo. Kiel humana kaj politika organizaĵo favore al anarkiismo, ĝi kreiĝis por respondi al la superregado de la komunistoj kaj iliaj organizaĵoj (ekz. Socorro Rojo Internacional [Internacia Ruĝa Helpo]) en la publika vivo kaj politiko dum la milito.
  14. Los Quijotes del Ideal [La Kiĥotoj de la Idealo] estis afinecgrupo de la Liberecana Junularo, kiu asertis la anarkiistan idealon kaj denuncis la partoprenon de anarkiistoj en la kataluna kaj hispana registaroj dum la milito. Ili publikigis semajne la artan kaj sociologian revuon El Quijote. Ĝi estis eldonata en la barcelona kvartalo Gràcia de la 11-a de Septembro 1937 ĝis la Decembro de tiu jaro. Kelkaj el ĝiaj fondintoj estis Diego Camacho (Abel Paz), Liberto Sarrau, Germinal Gracia kaj Federico Arcos. Pri ĉiu el ili indas mencii anekdoton. Unue, Diego Camacho famiĝis kiel verkisto, kaj aŭtoris konatan biografion de la revoluciulo Durruti; en la procezo de verkado li korespondis kun Eduardo cele al la akirado de informoj, ĉar Eduardo partoprenis la tiel nomatan Kolonon Durruti. Due, same kiel Eduardo, ankaŭ Federico Arcos ekziliĝis al Ontario (Kanado); pro tio, ke Federico loĝis en Windsor, 80 kilometrojn for de Toronto, ili amikiĝis kaj renkontiĝis ofte. Trie, kiel dirite, Germinal kaj Eduardo kunlaboradis en la Parizo de la 1940-aj jaroj pri la eldonado de Senŝtatano. Kvare, Liberto havis unu filon, kies nomo estis Suno (notu la esperantan vorton).
  15. Temas pri kataluna kolbaso kun blankaj fazeoloj, tipa kataluna manĝaĵo.