Presita el Usona Esperantisto № 2024:4

USS Wisconsin

Lasta ĝisdatigo: 2024-11-26

kanelo: helica kanalo entajlita en la interno de pafiltubo por rotaciigi kaj stabiligi kuglon.
tribordo: la dekstra parto de ŝipo, kontraste al la maldekstra (babordo).
pruo: la antaŭa parto de ŝipo, kontraste al la malantaŭa (pobo).
spavo: SenPilota AViadilo; droneo.

[figure]

Bedaŭrinde mi ne povis partopreni la antaŭkongresajn eksursojn en Losanĝeleso ĉi-jare; la sorto venigis min al Virginio, kie mi gastis kun amikoj dum tiu semajno. Inter vizito al farmbieno, gustumado de hejmfaritaj bieroj kaj mielakvoj, kaj granda festo por la usona nacia tago, ni dankinde havis multajn proprajn ekskursojn; tamen mia plej ŝatata estis en la urbo Norfolk, kie restas la legenda usona batalŝipo USS Wisconsin.

Ĝi apartenas al la klaso Iowa, kiu konsistas el la ŝipoj Iowa, New Jersey, Missouri kaj Wisconsin, en tiu ordo. Ĉiuj ili estis konstruitaj inter 1940 kaj 1944. Du pli estis konstruataj — Illinois kaj Kentucky — sed poste nuligitaj kaj dispecigitaj. La klaso partoprenis kaj tute travivis la duan mondmiliton, kaj la 20-jarcentajn militojn en Koreujo, Vjetnamujo, Libano, kaj la Persa Golfo. Hodiaŭ ĉiuj kvar estas muzeaj ŝipoj, malfermitaj al la publiko.

[figure]

Norfolk estis tri horojn de tie, kie mi gastis, do ni planis pasigi la tutan tagon tie. Wisconsin estas prizorgata de la muzeo Nauticus, kiu havas ankaŭ aliajn ekspoziciojn por okupi la tempon, inkluzive unu pri kirasŝipoj (angle ironclads). Historie, la unua batalo inter du kirasŝipoj okazis en 1862 ĉe Hampton Roads, Virginio dum la usona enlanda milito, inter la konfederacia CSS Virginia kaj la unia USS Monitor. Kiel ‘prabatalŝipoj’, ambaŭ profunde ŝanĝis la estontecon de marmilito, portantaj respektive novajn teĥnologiojn. Interalie, Virginia havis kanelitajn kanonojn (pli potencajn) kaj klinan kirason (pli fortikan), dum Monitor havis rotacipovajn kanonojn (tureton) kaj aparatojn plimulte protektitajn en subakva etaĝo. Efektive neniuj iliaj teĥnologioj estis inventitaj en Usono, sed plejparte en Britujo kaj Francujo; tamen ilia batalo estis la unua ampleksa testo de modernaj militŝipoj. La paro estis tre egala inter si; la kirasŝipoj ne povis sinkigi unu la alian, kaj la batalo finiĝis sen venko.

[figure]

Tiu parto de la muzeo servis kiel bona apetitveko por la ĉefa ekspozicio, USS Wisconsin. Ni transpasis la ponton al ĝia tribordo, rekte frontantaj ĝian plej antaŭan tureton. Mi tuj marŝis laŭ la longo de ĝiaj pafiloj, mirante pri la grandeco. Mi rimarkis, ke la pafiltuboj estas ŝtopitaj per korkoj. Jam proksimaj al ĝi, ni pluiris al la pruo, de kie estas videbla la urbocentro de Norfolk, inkluzive plurajn ĉielskrapantojn. Ni ŝercis, ke eble tiuj firmaoj diras al siaj staĝantoj, “Atentu tiun batalŝipon el la fenestro. Ĝiaj kanonoj rigardas nian konstruaĵon, kaj ili ekpafos, se vi fiaskos!” Du el miaj amikoj rekreis por foto la faman pozon el Titanic antaŭ ol ni revenis al la cetero de la ŝipo, preterpasante la grandajn ankroĉenojn.

[figure]

Restis horo ĝis nia gvidita vizitado, kaj ni trovis pordon malfermitan ĝuste antaŭ la dua tureto. Supozeble, ili ne lasus malfermita pordon en loko kun vagantoj, se oni ne rajtus eniri — do ni eniris. Tuj estis ŝtupetaro por konduki nin sub la ferdekon, kie ni vidis dormejojn kaj vestejojn, kaj longegajn koridorojn. La sojloj estas tre altaj — preskaŭ al la genuoj — por gardi kontraŭ eventuala akvo, do pordojn ni devis transpaŝi prudente; tiam ni rimarkis, ke la konservistoj fiksis kusenetojn al la plafono, por protekti la kapon. La muro plenis de multspecaj aparatoj — valvoj, tubetoj, mezuriloj, ktp — kaj ankaŭ de kontroldokumentoj; unu estis datita 31 Januaro, 1991, ĝuste antaŭ la servofino de Wisconsin. Iam ni vidis aperturon en la planko, kovritan de vitro, super ŝakto tiel profunda, ke ni ne povis vidi la fundon.

[figure]

Ŝance ni trovis la ŝipan malsanulejon, inkluzive oficojn, duŝojn, izolejon, kaj operaciejon. Tiu lasta ĉambro havis severan atmosferon; mi penis imagi, kiaj malbonaj cirkonstancoj kondukis ŝipanon al ĝi. La etoson mildigis la apuda ĉambro, kie staras modela skeleto kun kuracista jako kaj sunĉapelo. Serĉante elirejon — iom perdiĝinte — ni trovis ekster la kliniko ian puton, en kiun oni estas kuraĝigita ĵeti moneron laŭ tradicio, kaj enfine aperis la komuna manĝejo kaj suvenirvendejo.

De tie ni revenis al la surfaco je bona tempo por atendi nian ĉiĉeronon, Marty, kiu servis en la usona mararmeo kiel komandoro en medicina korpuso. Post sia sinprezento, li akceptis nin en ĉambron relative luksan. Ĝi estas salono kun komfortaj kanapoj, blua tapiŝo, kaj muroj ornamitaj per fotoj de antaŭaj kapitanoj. Ankaŭ estas kunsidotablo, sufiĉe granda por ok seĝoj; Marty eksplikis, ke ĉi tiu estis la kunsido-ĉambro por gravaj vizitantoj, ekzemple ŝtatistoj kaj admiraloj.

Sekvis laŭŝajne la plej komforta dormejo en la tuta ŝipo, konsistanta el unu granda lito, vestoŝranko, kaj skribotablo. Ekster batalkondiĉoj, tie dormis la kapitano, aŭ fojfoje eminenta gasto. Konektita al tiu ĉambro estas la sola privata necesejo kun propra duŝo. Marty rakontis, ke nur unu banujo troviĝas sur usona militŝipo — kutime oni evitas malŝpari spacon tiel, sed unu estis metita en tiu sama necesejo en Iowa por akomodi al la tiama prezidento Franklin D. Roosevelt, pro lia paralizo.

[figure]

Poste ni vidis la privatan manĝejon, kun servico surtabla. Fakte, la aktuala neniam estis uzita; Wisconsin ĉiam havis tian apartan manĝejon por admiraloj kaj aliaj gastoj, tamen ĝi antaŭe troviĝis en tute alia parto de la ŝipo. Kiam Wisconsin estis renovigita inter 1987-1988, la novaj armiloj bezonis okupi ĝian spacon, do la manĝejo estis movita al la aktuala loko. Ĝi pretis akcepti gastojn, sed neniam faris ĝis la servofino. En apuda ĉambro estas la gastolitoj.

[figure]

Supre de kelkaj ŝtupetaroj, ni eniris la precipan ĉambron de la vizito: la batalcentron. Estas kelkaj malplenaj spacoj, kie iam restis aparatoj, kiujn la usona mararmeo decidis forpreni, ĉar ili ankoraŭ uziĝas en aliaj ŝipoj. La ceteraj bone montras la aĝon de la ŝipo, nun okdekjaraj. En la mezo restas seĝo pli alta ol ĉiu alia — tie sidis la oficiro kun sola aŭtoritato permesi kaj ordoni uzon de armiloj. Laŭrakonte, eĉ la kapitano mem ne havis tiun povon; li nur nomumis tiun oficiron. Subite aŭdiĝis sonregistraĵo de ŝipanoj plenumantaj siajn rolojn en tiu ĉambro; lumoj ekbrilis super la diversaj postenoj por montri, ĉe kiuj aparatoj ili laboris. Tio estis vera registraĵo de servanta Wisconsin, kiam ĝi observis, kaj enfine pafdetruis, fremdan spavon. En alia okazo, Wisconsin uzis propran spavon en unu el siaj plej famaj momentoj, kiam en 1991 batalantoj kapitulacis, la unuan fojon en historio, al senpilota aviadilo regata de ŝipo. Marty rimarkigis la absurdecon de tiu situacio: kiam oni rezignas al spavo de ŝipo tre for, kiu akceptos la rezignantojn? (Wisconsin vokis la usonan terarmeon por helpo, kaj estis embaraso, kiam la kvanto de kapitulacantoj estis dekoble pli ol unue rimarkite.)

Marty turnis nin al aparta flanko de la ĉambro kun antikvaj komputiloj. “Tiuj komputiloj regas la misilojn. Kaj, se vi estas atentema, vi rimarkos etikedon sur ili, kiu diras ‘NUKLEA’. Nu, se vi demandas ĝin, la usona mararmeo nek konfirmas nek neas la ekziston de nukleaj armiloj sur siaj ŝipoj. Tamen, se estus nukleaj misiloj sur la ŝipo…” Ni ridis. “Por lanĉi ilin necesus du apartaj ŝipanoj, ambaŭ havantaj unikan ŝlosilon, kiuj devus veni kaj enmeti siajn ŝlosilojn tie samtempe. Tria persono havas pasvorton por entajpi. Parenteze, pri tiuj ŝlosiloj, mi havas unu ĝuste en miaj manoj.” Li levis kaj montris al ni, ankoraŭ ridantaj. “Vi eble imagis ion enigman aŭ kompleksan, sed ne — ĝi estas pli simpla ol domŝlosilo. Ĝi ne plu utilas — la sistemo ne plu funkcias — sed ĉi tio estas vera ekzemplero de tiu tempo.”

Mi devas supozi, ke li havis la rajton kaj aprobon prezenti la aferon tiel; aliokaze li ne havus la ŝlosilon, kaj la mararmeo forprenus tiujn komputilojn, aŭ almenaŭ la etikedojn, kiuj tekstas ‘NUKLEA’. Estis pli konsterne imagi, kiujn aparatojn ĝi ja forprenis, se ne aludojn al nukleaj armiloj.

[figure]

Finfine ni atingis la komandejon. Kiel kutime en ŝipoj, ĝi konsistas el fenestroj, diversaj instrumentoj kaj komunikiloj por navigacii. Ankaŭ tie estas la citadelo — cilindra ĉambro ĉirkaŭata de nekredeble dika metalo, je pli ol unu futo. Tien iris la ŝipestroj dum batalo aŭ danĝero — ĝi havas ĉiujn necesajn aparatojn por ankoraŭ regi la ŝipon. En bona vetero (nek pluvo nek kuglo), ili povis regi la ŝipon de la ferdeko unu etaĝon supre, en la suno. Tie oni bone vidas la pruajn turetojn; laŭ Marty, la naŭ kanonoj de Wisconsin bezonis po ses sakojn da pulvo por ĉiu pafo — usonanoj mezuras ĉiel ajn krom per kilogramoj — kaj povis esti reŝargitaj de lerta maristaro plej rapide en 30 sekundoj, pli ofte en 60.

[figure]

La lasta parto prezentita de nia ĉiĉerono estis la pli modernaj armiloj post renovigo — la lanĉiloj por misiloj Tomahawk, en kiuj li denove atentigis nin pri subtila teksto — ‘NUKLEA’. Unu lanĉilaro estas levita, rigardanta la ĉielon, kaj alia havas malfermitan panelon por montri la cirkvitojn kaj dratojn. Ni dankis lin pro la prezento, kaj rapidis al la pobo antaŭ ol adiaŭi la ŝipon. Survoje ni vidis ion tre neatenditan. En humila angulo de hazarda ekstera koridoro kuŝas ŝildo kun la mirinda teksto:

Ĉi tiu ŝildo markas la lokon, kie, la 15-an de Marto, 1952, dum operaco en la areo de Songĝin [Kimĉekurbo], Koreujo, fremda marborda baterio rekte trafis, vundante tri ŝipanojn[.]

Laŭ Vikipedio, tio estis la unua trafo al Wisconsin, kaj la tri ŝipanoj plu vivis. Iu ajn difekto estis delonge riparita, tiel ke oni ne rimarkus trafon sen tiu ŝildo.


Militŝipoj interesas min. Marbatalaj ludoj estas inter miaj plej ŝatataj — Battleship, World of Warships kaj Sea of Thieves, interalie. Pro tio, al miaj amikoj mi estas konata kiel “la boatulo” — tial ili proponis iri kun mi al USS Wisconsin. Mi ĝojis pri la oportuno kaj gajis dum la tuta vizito.

Tamen, tiaj ŝipoj kaŭzas en mi ankaŭ konfliktan senton. Ĉu mi povas aprezi maŝinon destinitan por milito? Estas ironio, ke ni tiel ridis pri la vualaĉo de nukleaj armiloj, vere terura afero. Starante sur militŝipo, oni devas konscii, ke ĝi estigis viktimojn.

Estas tamen alia flanko. La plej fama faro de la tuta klaso Iowa estas fakte ne batalo, sed fermo de milito — la kapitulaco de la Japana Imperio, subskribita sur USS Missouri, kiu ricevis tiun honoron laŭ ordono de la tiama prezidento Harry S. Truman — la sola el Misurio, mia hejmŝtato. Tial mi sentas apartan estimon por la klaso.

Post domaĝo venas saĝo, Zamenhof skribis. Mi bedaŭras, ke milito estis la fono de ĉi tia ŝipo, sed militon forlasis ĝi; restas la konstruo, kaj la historio. Same mi bedaŭras, ke ne restas la japanaj batalŝipoj kiel Jamato, Musaŝi kaj aliaj, ĉar mi nepre volus viziti ankaŭ ilin. Eble ni laŭdu la fakton, ke la solaj batalŝipoj restantaj en la mondo estas muzeaj — nur memoraĵoj el pli sanga, pli imperiisma epoko.