Presita el Usona Esperantisto № 2024:4 - “Ĉiam antaŭen”
Pelarboj
![[figure]](pelarboj.jpg)
Jen krajon-aspekta lampo, kiun mi trovis ĉe IKEA. Ĝia nomo, Pelarboj, signifas en la sveda ne ‘krajonon’, sed ‘piliar-buon’ (pelar + boj) — aŭ bonlingvisme, ‘kolonnaĝbarelon’. Estas ridige tamen imagi arbaron, kiu pelas promenantojn hasti!
![[figure]](gt.png)
Jen amuza fakto: eĉ Google Translate supozas, ke la teksto “pelarboj” estas esperanta! Tamen, ĝi tradukas tiun vorton kvazaŭ ĝi estas ‘pelargonio’.