Presita el Usona Esperantisto № 2024:4 - “Ĉiam antaŭen”
Hundo en la parko
Hanna kaj Johano vizitis la urbeton kun siaj gepatroj. Ili promenis en granda parko, kie troviĝas multaj homoj … kaj hundoj.
“Mi scivolas pri ‘nia’ hundo,” diris Hanna. “Ĉu ni iam vidos ĝin denove?”
Kaj ĝuste tiam ili rimarkis junan viron, ĉe kies flanko paŝas granda, bruna hundo.
“Ĉu nia?” flustris Johano.
Ili alproksimiĝis kaj karesis ĝin. La hundo rigardis ilin per dolĉaj okuloj, kiel ĉiu hundo.
Hanna klinis sin por refoje karesi la kapon, kaj la hundo kisis ŝian orelon.
Survoje hejmen, ŝi pripensis la apenaŭ aŭdeblajn vortojn “Mi revidos vin baldaŭ.”