Presita el Usona Esperantisto № 2024:3 - “Festo ĉe la plaĝo”

Heleno, Bonvola Filozofigisto?

Lasta ĝisdatigo: 2024-11-18

Trankvilo antaŭ la ŝtormo

Oni tute ne antaŭvidis, ke tia detrua uragano forte trafus nin, en Apalaĉujo. Neniom ajn da preparoj povis sufiĉi, por eskapi la efikojn kaj post-efikojn. Eĉ lokaj farmbienistoj, kiuj regule sin provizas de legomoj, viando, eĉ akvo — homoj, kiujn oni supozu pretaj laŭeble bone travivi ajnan katastrofon — suferis tian detruon, post kiu okupos jardekon por rekonstrui. Mi iam antaŭe loĝis en Florido, do komprenis, kiel oni sin pretigu antaŭ uragano: oni plenigu bankuvojn, benzinujojn … kaj, en la plej ekstremaj okazoj, almetu glubendon en iksoformo al la fenestroj — kaj malfermetu fenestron en la transa flanko de la domo, por eviti damaĝon pro ŝanĝoj en aeropremo.

Tio estis la procedo en Florido. Mi supozis, ke floridaj preparoj certe ne necesu en okcidenta Norda Karolino, ĉirkaŭata de montaro ekestinta en Pangeo. Sufiĉe fortikaj bariloj. Malkonvene tamen, nia akvostacio emis subakviĝi — jam dum la pasinta vintra feritempo, la akvotuboj nenian guton provizis dum naŭ tagoj — do ni plenigis iujn sitelojn kaj kuvojn. Efektive, pro la vento-prognozo, ni bildigis al ni kelktagan elektropaneon, sed ĉifoje ni vere ne atendis akvopaneon.

Sed neatendite, pluvegadis dum la tagnoktoj antaŭ la alveno de la uragano, Helene. Dum 72 horoj la regiono ricevis 31 colojn, aŭ 80 cm, da akvo. La tero sorbis akvon ĝis profundo de naŭ coloj, aŭ preskaŭ 23 cm, jam antaŭ ol la uragano alvenis. Dume, homoj el apudaj ŝtatoj alvenis, por eskapi la antaŭviditan kurson de la uragano ĉe ili. Sed, Helene faris siavole. Uraganoj malofte sekvas ordonojn, nek de markilaj indikoj sur mapoj, nek de la plej lertaj meteorologoj. Helene sovaĝis jen kaj jen tra ses ŝtatoj, kaj ellasis sian plenan forton al la kantono Buncombe.

Biblia detruo

La riveroj ne povis alpreni ĉiom de la akvo. Akvonivelo de la rivero Swannanoa altiĝis ĝis pli ol 26 futoj (preskaŭ 8 metroj), pli alta ol la inundego de 1791. Tuŝapude de Buncombe, en la urbeto Fletcher, la rivero altiĝis ĝis 30 futoj (9 metroj), pli ol sia alto tuj post la uragano Frances en 2004. Aŭtoj, bienbestoj, domoj, homoj, entreprenejoj, pontoj, kaj vojoj estis subakvigitaj aŭ forlavitaj. Iuj personoj ankoraŭ serĉatas, sed jam 232 mortoj estas konfirmitaj. El 98 mortoj en Norda Karolino, 43 okazis en Buncombe, kvaroble pli ol en ajna alia kantono. En antaŭurbo de Asheville, familio kun domoj unuj apud la aliaj perdis 11 parencojn en terglito de apuda monto sur la domaro. Ankoraŭ ne eblas scii pri la tuta vivperdo, nek pri la financa perdo. En la 28-a de oktobro, la registaro anoncis unu miliardon da dolaroj por helpi travivintojn de Helene kaj de la sekva uragano Milton pri iliaj plej tujaj bezonoj. Oni plu taksadas la detruon, sed financa risktaksisto Moody’s raportis ke kostoj pri Helene povus esti tiom alta kiom 34 miliardoj da dolaroj.

La detruo de servoj dum la unuaj tagoj estis absoluta. La ventoj faligis elektrokablojn kaj arbojn, kiuj blokis multegajn vojojn kaj ŝoseojn. Ne eblis iri, eĉ per vojoj ne forlavitaj, ĝis oni povis forigi tiujn. Pli ol tri milionoj da homoj suferis elektropaneon pro Helene, 95 mil en mia kantono. Multegaj akvotuboj estis elfositaj el la tero per la akvofluego — akvo kura, sed ne pura — kaj rompitaj, eĉ forportitaj, probable ĝis Tenesio, samkiel diversaj aliaj aĵoj kaj anoj de okcidenta Norda Karolino. Ĉe iuj benzinejoj, la subteraj ujoj enlasis akvon kaj ruinigis la benzinon. Ĉiuokaze ne estis elektro por pumpi, nek por ebligi pagadon. Superbazaroj, kiuj ne inundiĝis, ne povis funkcii sen elektro, nek konservi siajn varojn malvarmaj. Restoracioj ne povis leĝe funkcii sen akvo por manlavado de la kuiristoj, des malpli labori sen ingrediencoj aŭ elektro por kuiri. Bankoj fermiĝis, ĉar la interreta konekto komplete paneis. Kiel Zamenhof diris: “Malfeliĉo kaj batoj ĉiam venas kun fratoj” — ne nur interreto mankis … krome, ĉiuj telefonkonektoj paneis; la turoj estis tiom subfositaj de akvo, ke la riparistoj ne povis atingi eĉ tiujn, kiuj staris, por taksi kaj fari riparojn.

Sed riparistoj alvenadis — kaj abundaj kaj diversaj — interalie elektrokablistoj de pluraj diversaj ŝtatoj, kaj el diversaj provincoj de Kanado. Ni en Apalaĉujo neniam antaŭe konsideris Kanadon kiel nian najbaron. Sed jen homoj kun la plej necesaj spertoj kaj lertoj, el tiel foraj lokoj, kiuj sin dediĉis al la multaj gravaj taskoj bezonataj. Dum la unuaj tagoj, kablistoj sekurigis tiujn, kiuj atakis per ĉensegiloj la falintajn arbojn, kiuj blokis vojojn. Urĝe, tagnokte, oni serĉis travivintojn. Post kelkaj tagoj — nur netravivintojn. Tiu tasko rapide iĝis plej urĝa inter ĉiuj, pro rabobestoj — aparte rabobirdoj.

Ĉiaspecaj helpantoj alvenis diversmaniere, iuj kadre de privataj helpogrupoj. Flegistoj kaj fajrobrigadistoj, soldatoj kaj rezervistoj, profesiuloj kaj spertuloj pri ĉia fako bezonata — kaj kompreneble, la administrantoj de la Landa Kriz-Administra Agentejo, akk FEMA. Oni emas pensi pri iaj superherooj, kiam oni imagas la helpantojn de FEMA, sed efektive, ili estas administrantoj, kaj ne tiuj, kiuj, ekipitaj per botoj kaj gantoj, entreprenas la fizikan savadon de la viktimoj, nek la sekurigadon de la regiono. La FEMA-dungitoj estas tiuj, kiuj organizas la diversajn helposervojn. Ni plu profitas de la stokejoj, kie oni disdonadas trinkakvon kaj soldatmanĝaĵoj (MRE) ekde tiam, kiam la vojoj trapaseblis por la ricevontoj. La stoko mem alvenas per helikoptero al la diversaj disdonejoj multfoje tage. La sono de helikopteroj estis preskaŭ konstanta afero dum la unuaj semajnoj — de malgrandaj, private posedataj, ĝis la grandegaj militaj helikopteroj, kiel la durotora Chinook. Ni lernis la sonon de ili ĉiuj, dum ni iradis plurfoje tage preni akvon el rojo en mia najbarejo por tralavi la necesejajn pelvojn. Homoj sen tia akvofonto devis iĝi pli kreemaj.

Tamen, Zamĉjo provizis nin per proverboj kontraŭ ĉia ajn situacio. Laŭbezone, mi alprenis “Mortinta serĉu ĉielon, vivanta ian celon”, kaj “De plendo kaj ploro ne forigas doloro” — sed pli ol iu alia, “Kiu havas bonan najbaron, havas bonan tagon”. Tiu lasta pli veris, en la tagoj tuj post Helene, ol iam ajn antaŭe en mia vivo. Tiam, kiam la interreto paneis, ni levis la nazojn de la telefonoj, fine ĉirkaŭrigardis, kaj ververe vidis unu la alian. En ĉiuj najbarejoj, homoj demandis unuj la aliajn kun plenkora sincero, “Kio mankas al vi?” kaj, “Kiel vi fartas?” Por usonanoj, tiu dua demando ĝenerale servas kiel saluto, sed eksternorme ne dum tiu ĉi malfacilego — oni vere prizorgis unuj la aliajn. Ĉiuj aktive elserĉis manierojn, per kiuj ili povis helpi, ĉiu laŭ sia kapablo. Ekestis interna sinpelo fari tiel — dum kapitalismo nenion povis, homoj, kiuj nenion antaŭe aŭdis pri la donac-ekonomio, iel tuj nature funkciigis multajn elementojn de siaj vivoj per ĝi.

Oni povus supozi la sperton kiel inter la plej malhelaj periodoj en mia vivo. Foje, mi lasis min pensi pri la plej malbelaj faroj de la homaro, kaj sekve iom senesperiĝi pri la homa naturo. Konfesende, mi multe pli certis pri la beleco de homaranismo kaj la interna ideo de Esperanto ol pri ilia realisma utilo. Mi foje sufiĉe pesimismis pri ĉio ĉi, por demandi min, ĉu Esperanto ne jam sufiĉas en si mem, sen aldoni filozofion. Tamen — dum la unuaj semajnoj post Helene, mi povis ekvidi la eblon de pli bela homa naturo.

Homaranismo en izoleco

Unu ekzemplo de tiu eblo, kiun mi ekvidis, temis pri mia maljuna najbarino, iom lamiranta, kiu foje dum la jaroj indikis jen sian konsterniĝon, jen sian fidomankon pri najbaroj de aliaj rasoj. Iun tagon, eble semajnon post la uragano, ŝi iris al la rojo, sitelo-enmane. Viro, kiu loĝis aliflanke de la rojo, alproksimiĝis, dirante, “Ne, ne!” Li ne multe parolis la anglan, kaj ŝi klarigis al mi poste, ke en tiu momento ŝi supozis, ke li ne volis, ke ŝi prenu la akvon, kiun ŝi bezonis. Sed tiam li aldonis, “Mi! Mi!” gestante al si mem, kaj al la sitelo. Ŝi fine ekkomprenis — li ne volis, ke ŝi devu mem levi la pezan akvositelon. Li insistis porti la sitelon al ŝia porĉo. Ili interŝanĝis malmultajn vortojn, anstataŭe helpgestojn. Ŝi dankegis. Ili interŝanĝis nomojn. Li volis scii, ĉu li rajtas brakumi. Malmultajn brakumojn ŝi ricevas, ŝi sciigis al mi, vivanta tute sole — ŝi jesis. La sekvan matenon, ŝi venis el sia pordo, kaj vidis, ke iuj aliaj siteloj sur la porĉo, kiuj staris malplenaj la antaŭan vesperon, enhavis akvon. “Devis esti tiu Almonzo!” ŝi diris al mi kun kapskueto kaj rideto.

Alia najbaro spertis ion mirige similan. Ŝi unutage haltis de stirado por vidi tion, kio haveblis, kie grupo montris ŝildojn al aŭtistoj pri “Senpagaj Manĝaĵoj”. La grupo staris apud la vojo antaŭ preĝejo, disdonantaj manĝaĵojn. “Efektive,” ŝi rakontis poste, “mi unuavice ne haltis, kiam mi vidis tiujn minoritatulojn.” Tamen, alveninte hejmen, ŝi repensis, ĉu estus saĝe ignori la oportunon ricevi ion. Eble plia sento de bezono dum kriza periodo influis ŝian decidon. Eble sentiĝo trafis ŝin, ke kaj ŝi kaj ili estis homoj kune spertantaj la saman defion. Aŭ eble estis pro la manko de la pli kaj pli oftiĝanta “Du-Minuta Malamo” de Orwell, kiu komplete paneis kun la interreto kaj telefonkonekto … Ŝi denove eniris sian aŭton por reiri al la loko. Tie, ŝi ricevis de ili ne nur la atenditajn manĝaĵojn, sed ankaŭ brakumojn, kaj vortojn de subteno, kiujn ŝi bezonis eĉ pli. Ŝi konfesis al mi tiun posttagmezon, ke antaŭe, ŝi estis inter tiuj, kiuj volis konstrui ekskludan muron. Ŝi supozis, ŝi diris, ke “tiaj homoj” nur senigas “nin” de tio, kion ni bezonas. “Kia mi supozis min?” ŝi ekploris, demandante, “Kiel mi ne sciis?” — pri homaranismo, esperantisto komprenus. Sed ne estis la momento por rakonti filozofiaĵojn. Mi nur povis brakumi ŝin kaj diri, “Vi jam sciis, en via koro. Aliokaze, unusola tia sperto ne povus ŝanĝi vian opinion tiom. Vi nur bezonis esti inter homoj, sen la konstanta bruo de la televidilo. Tiam vi tuj komprenis, tute nature.”

Utopio malgraŭ ĉio

Malgraŭ grandskala detruo kaj nekredebla malfacilo tuj post Helene, dum la foresto de telefonkonekto kaj interreto, nia sperto strange estis iamaniere ideala — kvazaŭ ia utopio ekzistis ĉi tie. Temis pri portempa homa korkonekto, tiagrada, ke homaranisto supozu, ke homaranismo enŝutiĝis en ĉies kapojn, nur per la ventegoj de Helene. Sed kiam ripariĝis tiuj komunikservoj, kiuj ebligas al ni interkonektiĝi kun homoj pli foraj, la situacio denove renversiĝis. Dum tiu kompleta komunikpaneo, mi — dubanto pri ĉia filozofia flanko de mia esperantisteco — komencis homaranistiĝi, per propraokulaj pravigoj. Klare videblis, kiaj ni estis, kiam mankis ekstera influo de la ekosistemo — eĉ eĥosistemo — de ĉies preferata novaĵprovizantaro. Senigitaj de tio, neniuj demandis, “Por kiu vi voĉdonos en la novembra balotado?” Neniu interesiĝis. Nia okupo estis najbareco — efektive, mi devis konfesi, homaranismo.

Sed kiam komunikado kun la ekstera mondo denove eblis, la amaskomunikilaro, kiun mi uzadas por konektiĝi kun samideanoj el la tuta mondo, eĉ por kor-al-kore konektiĝi — vekiĝis por detrui tiun utopion, kiu tiel nature stariĝis antaŭe. Unuavice, estis sufiĉe ŝoke, subite povi vidi, precize kiom da detruo alportis la ŝtormo. Sed malfeliĉo malofte alvenas sole; ni estis denove sub la influo de niaj preferataj raportistoj tuj antaŭ la balotado, kiuj prezentis malhelpe variajn raportojn pri nia situacio. Certaj tiom konsternis iujn lokanojn, ke tiuj eĉ evitis la helpon de FEMA, kiun ili bezonis, rajtis, kaj se ne kontraŭinfluitaj, povus akiri.

Pasos longa tempo, ĝis aferoj renormaliĝos en mia regiono. Unu hako kverkon ne faligas. Elektro-servo pli kaj pli stabiliziĝas, sed plu okazas interretaj paneoj, eĉ 24-horaj. Lastatempe, la plej proksima portempa publika lavejo, starigita por ĉiuj ni senakvuloj, plusendiĝis al alia kantono, dum nova — kun pli da servoj, eĉ flegista konsultejo — stariĝis por ni. Plu mankas viando en la superbazaro. Ni informiĝis, ke neniom estos ĝis fino de bolig-ordono pri la akvo, koncerne de publika sano. Butero iĝis or-valora ŝmiraĵo. Sed instruas mizero manĝi panon sen butero. Dum mi skribas, centoj da domoj plu malhavas elektron. Feliĉe, ke la interreto revenis, ĉar ekde tiam mi povas indiki al amikoj pri mia bonfarto, tujelsendi, kaj plej preme, urĝe redakti por Usona Esperantisto. Malfeliĉe, povas esti, ke la homaranisma utopio, okazinta dum la komunikpaneo, estis nur portempa se bela miraklo.

Eble la homaro ne kapablos efektivigi homaranismon, dum ni ĉiuj dividiĝas per pli kaj pli partizana politiko. La postlasaĵoj de Helene influis nin jen bone jen malbone, kaj mi esperas, ke la bonaj efikoj restos al miaj najbaroj, same kiel ili restos al mi. Mi ne plu povos pensi pri homaranismo kiel nenio pli ol dezirinda sed nepraktikebla ideo. Mi memoros la pruvojn, kiujn mi spertis tuj post Helene, ke homaranismo efektive estas parto de niaj naturoj, kiam malhelpoj ne ĝenas. Sed plej grave mi memoru, kiel homoj ĉi tie efektivigis homaranismon. La povo disvastigi ĝin tiom forte, kiom la uragano Helene, restas en la manoj de ĉiu individuo. La plej efika ago, por solvi malamon, estas tutsimpla — helpi. Kaj por trovi la okazon, oni nur levu la nazon de la telefono kaj rigardi ĉirkaŭe. La plej ĉiutagaj helpoj detruis la antaŭjuĝojn, kiujn miaj najbaroj tenadis jam dum jaroj, eĉ jardekoj. Homaranismo ne temas pri nur iuj filozofiaj konsiloj, kiujn Zamenhof verkis antaŭ pli ol jarcento — sed pri io praktikebla per naturaj ĉiutagaj helpagoj. Nia alkroĉiteco al konstanta interreta distrado ne estas nia plej natura stato. Sen ĝi, homoj komencis funkcii laŭ la principoj de homaranismo eĉ ne konante ĝin, same kiel homoj nutris la donac-ekonomion, neniam antaŭe uzinte ĝin. Multfoje, dum tiu katastrofa periodo, kiam mi eniris la urbon, mi aŭdis homojn en la strato proklami sin anoj de unu sama homaro unuj al la aliaj, kaj bedaŭri la ŝajnan mankon de tiu bela ideo antaŭe. Mi konvinkiĝas, ke homaranismo ne estas nur por esperantistoj, sed por ĉiuj, kiuj vidas, ke ĝi plibonigas sian vivon. Helene donis al ni, en la mezo de ĝia detruo, la okazon vidi, kiom ni ĉiuj povas profiti de homaranismo. Helene donis al mi la kapablon, post jardekoj en la movado, finfine konfesi homaranismon. Kaj pro tio, mi povas danki ĝin.