Presita el Usona Esperantisto № 2024:3 - “Festo ĉe la plaĝo”

Kvardek du tokiponuloj en Berlino festas per esperanta kanto

Raporto de tokipona korespondanto Ret Samys

Lasta ĝisdatigo: 2024-11-14

La redakcio aparte feliĉas ricevi korespondaĵon, originale verkitan de Ret Samys por la tokipona periodaĵo lipu tenpo. Sonja Lang adaptis por Usona Esperantisto la artikolon en maniero, kiu cele konservis multajn tokiponecajn erojn de la teksto. Ni feliĉas, ke legantoj, kiuj ankoraŭ ne scipovas tokiponon, tiel havos okazon gustumi la lingvon.

[figure]

Ĉu la partoprenintoj en Berlino multis?

Jes, ili estis pli-malpli 42!

En la nova jaro ni volis reinviti la komunumon en Eŭropo. Ĉar la kunveno estis la tria, la grupo denove grandis kaj tiom amuziĝis en la ĉefcentro de Berlino en Germanujo.

Eventa komenco

Kiam la plimulto alvenis, unu eraro gravis: multaj aparatoj de komerca laboro paneis, do multaj homoj ne povis uzi veturilojn en la aero. Tri homoj vojaĝis de foraj landoj. Unu homo alvenis en alia tempo. Alia homo alvenis alimaniere. La lasta homo alvenis nur ĉe la fino. Bedaŭrinde! Sed gravas, ke tiu venis kaj estis kun ni. Mi amis la partoprenantojn.

Sed kion ni faris en tiu granda grupo? Ni multege babilis, amuziĝis kaj sentis nin kiel komunumo. Komence ni volis promeni en la arbaro. Ni interkonatiĝis, ŝercis kaj observis la plantojn. Poste ni volis manĝi grupe. Kiam ni iris al restoracio, mi parolis pri la teamo de la gazeto lipu tenpo kaj pri ĝia metodo. Multaj homoj ekhavis ankaŭ paperan ekzempleron. Ĝi plaĉis al la okulo kaj en la mano.

Varma tempo de promenado

Tiu tago estis longa tempo kune. Preskaŭ la tuto de la grupo ĉeestis. Ni volis lerni pri la urbo, ĝia historio kaj arĥitekturo. Feliĉe dum karaj Tamalu kaj Simiman ĉiĉeronis en la urbocentro, ni aŭskultis ilian prelegon kaj lernis. Unu afero aĉigis la amuzadon: la suno estis forta kaj varmigis la urbon kaj nin. Kaj ni longe promenis. Tio forigis nian energion. Uf!

Ni volis esti for de la suno. Ni iris al amuza parko. Sablo, amuziloj kaj kurantaj infanoj enestis, sed grave estis konvenaj mebloj. Ni povis ripozigi niajn korpojn sur ili. Mi havis koloran bastoneton [kreton], do la grupo ekpovis meti kolorajn desegnaĵojn kaj skribaĵojn sur la tera surfaco. Du infanoj kaj unu plenaĝulo ekdemandis pri la skribaĵoj. Iu legis nian skribadon kaj mesaĝojn al ili. Ho, kia eltrovo!

Varma tempo de ripozado

La varmo persistis kaj egis. Neniu en la grupo volis foriri. Ni restis en la parko en la ombro de la plantoj. Estis sufiĉe da manĝaĵoj kaj trinkaĵoj. Tepo (Teodoro), Kasape kaj mi invitis la grupon apud ni. La grupo estis unu granda rondo, do ĉiuj povis vidi nin tri. Tiel ni povis instrui la tokiponan signolingvon, kiu nomiĝas Lukapono.

Kio estas Lukapono? Kiam multaj homoj komunikas, ili uzas buŝajn sonojn. Sed ne ĉiuj povas bone aŭdi aŭ voĉi. Aliaj komunikmanieroj ja ekzistas. Sen uzi sonon oni povas komuniki per la manoj, korpo kaj movoj. Dum la plimulto de tiu renkontiĝo, ni komunikis per buŝaj sonoj. Sed dum la instrua sesio, la grupo lernis la manieron komuniki silente.

Feliĉege la instruisto Lakuse disponigis instruan metodon kaj ankaŭ rimedojn al ni. Kia bona metodo! Ni sukcesis kontribui multe al la komunuma sciado. Sed ĉu tiu sciado restos? Jes ja! Ekster la instrua sesio, homoj daŭre uzis Lukaponon, faris demandojn kaj kapablis komuniki silente. Laŭ mi tio mojosis.

Por granda distraĵo, ni dividis la grupon. Unu grupo spektis. Alia grupo agis. Dum la agado, ili legis dokumenton, parolis kiel la personoj de tiu dokumento kaj gestis kiel ili. La titolo de tiu beletraĵo estas mijomi telo (Samseksamo ĉe la Maro) pri gejaj piratoj. Ĉar ĝi estis amuze stranga, ni multe ridis pro la enhavo de la teatraĵo.

En alia distraĵo, la grupo kantis kiel unu voĉo. Tepo elektis la kanton Filozofio de la grupo Kajto kaj tradukis ĝin. Li lernis ĝin dum pasinta Esperanta renkontiĝo, kiam oni piediris en la naturo. Amanda Schmidt, nuna direktoro de la centra oficejo de Esperanto-USA, transdonis tiun kanton al li. Mi konservis la kantadon en mia aparato. Ho, sed la varmo lacigis nin ĉiujn, do alia gravaĵo ne okazis.

Eventa fino

Fine la grupo malgrandiĝis. Multaj homoj foriris. Sed aliaj homoj restis kaj estis sufiĉe granda kvanto. Ni serĉis la ujon, kiun oni nomas poki Tona [Döner]. Ĝi estas panpoŝo kaj enhavas viandon, legomojn kaj spican saŭcon kaj estas de ĉi tie. Ni sukcesis vidi du ĉarmajn vendejojn, ekspoziciejon de strangaĵoj kaj grandan konstruaĵon pri spiona agentejo. Kiam Germanujo estis du, estis okcidenta Germanujo kaj orienta Germanujo. En la orienta, kiam la registaro deziris forte regi siajn homojn, ĝi observis ilin kvazaŭ per la okuloj. Laŭ la pensoj de la fia agentejo, malbonuloj ja povas esti ĉie. Do ni lernis ĝian historion, ĝian spionan teĥnologion, ĝiajn sekretojn kaj sekretajn manierojn. Tio estis la lasta afero por mi persone. Kiam mi revenis de la kongresejo, mi sentis min ema al nova kunveno. Mi deziras esti en la komunumo ankaŭ en alia okazo!

Kie lerni Tokiponon en Esperanto?

Tokipono: la lingvo de bono (libro)
lipu sona pona (kurso)
lipu Linku (vortaro)

mi toki sewi tawa lawa pi lipu tenpo tan pali pona — la redakcio gratulas la teamon de la tokipona revuo lipu tenpo pro ilia elstara laboro. Krome, ni dankas la aŭtoron, Ret Samys, kaj la adaptinton, Sonja Lang, pro la oportuno dividi kun esperantistoj verkon el tiu revuo. Temas pri legindaĵo por ĉiuj, kiuj interesiĝas, eĉ nur ete, pri Tokipono.

Ĉi tiu artikolo estas publikigita laŭ la permesilo CC-BY-SA 4.0 en akordo kun la originalo, donita al lipu tenpo laŭ tiu sama permesilo.