Presita el Usona Esperantisto № 2024:3 - “Festo ĉe la plaĝo”
Redakciaj rimarkoj, UE 2024:3
La redakcio pardonpetas pro la malfrueco de numero 2024:3 de Usona Esperantisto, kiun ni atendis dissendi komence de Oktobro. Ni dankas ĉiujn legantojn pro viaj pacienco kaj daŭra subteno je nia laboro, kaj la laboro de ĉiuj aŭtoroj. Estas plej grave laŭ ni, ke ni malgraŭ ĉia malfacilaĵo prezentu iliajn verkojn en kiel eble la plej alta kvalito. Ni kredas, ke ĉi tiu numero meritas la atendon, kaj ni esperas, ke vi samopinias.
Ni atentas, ke laŭ la statuto de Esperanto-USA, la bulteno devas aperi minimume kvar fojojn jare. La redakcio atendas neniun malfruigon al № 2024:4 — jam estas en vico pluraj altkvalitaj artikoloj, kiujn ni konservas por ĝi. Kvankam ni ĉesis indiki specifajn monatojn sur ĉiu numero, ni penas sekvi pli-malpli regulan kadencon. Krome, ni rimarkis, ke la kutima dusemajna periodo, inter la limdato por artikoloj kaj la prespreta dato, ne plu taŭgas por nia bulteno, nun trimonata anstataŭ dumonata. En 2025 ni ĝustigos la limdatojn.
En ĉi tiu numero ni lumigas interalie la efikojn kaj postlasaĵojn de uragano Helene, la plej mortiga en Usono post Maria en 2017 kaj Katrina en 2005. Ĝi grandparte kulpas pri la prokrasto de la bulteno, ĉar nia redaktoro Alena loĝas en la regiono plej trafita, kies oficialuloj nomis la detruon “biblia”. Ankoraŭ mankas por diversaj homoj tie trinkebla akvo, manĝaĵoj kaj elektro. Dum tempo sen interreto, ri verkis artikolon pri la kortuŝa sperto.
Kiel eble, la redakcio konstatis, ke ĵusaj kaj aktualaj membroj de E-USA travivis la uraganon. Restas kelkaj tamen, pri kiuj ni ne povis konstati. Bonvolu skribi al bulteno@esperanto-usa.org aŭ al eusa@esperanto-usa.org, se vi estas aŭ konas unu el la jenaj homoj, aŭ se vi volas aldoni nomon al la listo:
- Donner Lohnes
- Roĉjo Ritchey
- Josh Rice
- Debra Brewer