Presita el Usona Esperantisto № 2024:3 - “Festo ĉe la plaĝo”

Kriminala asocio

Lasta ĝisdatigo: 2024-11-18
[figure]

Dum nia unua mondvojaĝo, post forlasi Aŭstralion, ni alvenis en Usonon, alteriĝantaj en Sanfrancisco. Tiam, ni biciklis suden laŭ la marbordo ĝis Sandiego antaŭ ol reveni al Meksiko tra Tijuana. Kutime ni starigis la tendon en arbaroj aŭ aliaj neantaŭplanitaj lokoj. Sed en Kalifornio, jen je unu flanko la maro, jen aliflanke la montoj, kaj jen nia vojo inter la du. Do, kiam ni ekvidis tendumejon, ni tuj kaptis la okazon.

Iun matenon en nia tendumejo, mi metis mian paketon de biskvitoj sur la malantaŭon de mia biciklo. Tiam, ni vidis birdon veni, malfermi la paketon kaj ŝteli biskviton antaŭ ol forflugi al arbo iom for. Nekredeble! Li tute ne timis tiel proksimiĝi al ni.

Kelkajn minutojn poste, li revenis kaj denove ŝtelis, ĉi-foje de nia kuko! Li forflugis portante ĝin en la beko. Mi pensis, ke mi faru filmeton pri tio. Mi iris preni la fotilon — kaj kompreneble la birdo ne revenis. Mi atendis — nenio! Mi senkuraĝiĝis kaj iris al la biciklo.

[figure]

Tiam mi ekkomprenis, kial ĝi ne revenis. Ne plu estis biskvitoj en la pakaĵo; la birdo ŝtelis ĉiujn antaŭ ol mi rimarkis, kion li faris. Mi prenis iom da kuko de Cirilo, metis ĝin en la pakaĵon sur la biciklo, kaj lasis la reston de la pakaĵo sur la tero apud la tendo por tenti la birdon. Post kelkaj minutoj la birdo revenis, kaj ĉi-foje mi sukcesis foti ĝin plurfoje. Mi estas tiel feliĉa …

Sed, imagu! Dume, Cirilo fotis sciuron, kiu ŝtelis la restaĵon de la kuko metita proksime de la tendo. Sendube ĉi tiu asocio de krimuloj, birdo-sciuro, ŝtelis nian tutan matenmanĝon, sed ni nenion bedaŭris!

Adaptita de origine franclingva anekdoto, eldonita en ilia libro.