Presita el Usona Esperantisto № 2024:3
Hundo el la neĝo
Hanna kaj Johano, kiuj renkontis strangan hundon en la arbaro, sidis malgajaj en la salono.
La hundo pravis, ke neniu kredos la rakonton.
Estis vespere, kaj Panjo kaj Paĉjo iris en la urbeton por aĉeti kelkajn aferojn. Ankoraŭ lumis krepuske ekstere.
Ili rigardis la blankan neĝon, kaj sen averto la vizaĝo de la bruna hundo aperis en la fenestro.
Ili kuris al la pordo, kaj enlasis ĝin.
Panjo kaj Paĉjo trovis la du dormantaj sur la sofo, kaj inter ili malplenan, rondan spacon, iom malsekan, kvazaŭ pro degelinta neĝo.