Presita el Usona Esperantisto № 2024:3 - “Festo ĉe la plaĝo”

Financa raporto

Tria kvarono de 2024

Lasta ĝisdatigo: 2024-10-19

Saluton — mi ĝojas prepari kaj konigi al vi la aktualan staton de la financaj aferoj de Esperanto-USA. En la pasinteco, la Centra Oficejo publikigis listojn de elspezoj de la organizo, sed neniu havigis al la membroj la rakonton malantaŭ la nombroj. Mi volas konigi tion, pri kio ni laboras dum la kvaronjaro kaj doni al vi ĉiuj informon pri tio, kiel viaj mondonacoj realigas la mision de Esperanto-USA.

“Kiel li povas doni al ni klaran raporton sen nombroj aŭ bildoj?” eble vi demandas vin mem. Bona demando! Jes, mi estonte fakte publikigos en ĉi tiuj artikoloj kelkajn tabelojn aŭ bildojn. Ne plu, tamen, publikigos ni simplajn listojn de elspezoj, kiuj sen klarigoj malmulte utilos al la membraro. La statuto de la organizo eĉ diras, ke la estraro kaj Centra Oficejo ne diskonigu tian “privilegiitan informon”.

Espereble vi aprezos ĉi tiajn pli infomoplenajn artikolojn, sed kiel ĉiam, ne hezitu sendi al mi retpoŝtmesâgon ĉe kasisto@esperanto-usa.org se vi havas demandojn aŭ komentojn.

Ekde la lasta bulteno…

Multego jam okazis ekde Junio! Ni kontraktis kun profesia kontisto kaj ŝi laborplene transdonis niajn financajn rikordojn de QuickBooks Desktop al QuickBooks Online, moderna kaj ofte uzata interreta programo. Ŝi lastatempe finis certigi la informojn de 2023, sed ŝi ankoraŭ certigas la informojn el la unua duono de 2024, kaj enigas la informojn el Julio kaj Aŭgusto.* Ni ne volis publikigi tabeleton de necertigitaj nombroj en ĉi tiu unua raporto, sed estonte mi dividos tabeletojn, kiuj montros la staton de la aktualaj elspezoj kontraŭ la planita buĝeto.

Ĉi tiuj raportoj montros ankaŭ la enspezojn en niajn fondusojn, kvankam ni ankoraŭ klopodas klasifiki ĉiujn ilin laŭ iliaj destinitaj uzoj. Ekzemple, pluraj fondusoj estas dediĉitaj al edukaj celoj laŭ la instrukcioj de siaj fondintoj. Tiuj fondusoj devus esti enspezfontoj por la edukado-programo de Esperanto-USA, kies celoj inkluzivas subtenadon de la funkciado de NASK, provizadon de financa helpo por ke membroj ĉeestu NASK-on, kaj kreadon de novaj edukaj rimedoj. Kontraŭe tamen al pasintaj diskutoj ene de la organizo, subteni la funkciadon de Esperanto-USA ne plenumas per si mem edukan celon. Nur fondusoj specifitaj por ĝenerala funkciado de la organizo, aŭ havantaj neniujn ajn instrukciojn, povas esti uzataj por subteni la ĉiutagajn funkciojn de Esperanto-USA.

La estraro pridiskutas kelkajn rimedojn por komuniki pli da financa informo ekster la bulteno, verŝajne per retpaĝo en nia nova retejo. Atendu anoncon tiam, kiam ni trovos la plej bonan lokon aŭ rimedon por fari tion! Dankon!

*Redakcia noto: Ĉi tiu artikolo estas aktuala je Septembro.