Presita el Usona Esperantisto № 2024:3
Esperanto kaj la franca
Lerni novan lingvon, eĉ ‘simplan’ lingvon kiel Esperanto, estas malfacile.
En la komenco, estas facile progresi rapide. Sed ju pli oni lernas, des pli la progreso ŝajnas malrapidiĝi. Fine vi atingas etapon, ĉe kia punkto vi ne sentas, ke vi entute progresas.
Atinginte tian etapon, foje mi trovas utile fari paŝon malantaŭen kaj koncentri mian atenton aliloke dum iom da tempo; alie mi riskas perdi motiviĝon entute. Mi sciis, ke mi vizitos Francujon ĉi-somere, do mi decidis lerni iom de la franca.
Esperanto kaj la franca havas interesan kaj tumultan historion. En 1905, Francujo gastigis la unuan Universalan Kongreson. Ĝi poste gastigis en 1914, 1932, 1950, 1957, 1998, kaj 2015. Entute, Francujo gastigis pli da Universalaj Kongresoj ol iu ajn alia lando.
En 1921, Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT) estis fondita, kaj hodiaŭ ĝia sidejo estas en Parizo, Francujo. SAT estas eble plej konata kiel eldonanto de la Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto (PIV).
Kvankam Esperanto delonge estas populara en Francujo, foje Francujo estis dorno en la flanko de Esperanto.
Ekzemple, post la unua mondmilito, la Ligo de Nacioj – la antaŭulo de la Unuiĝintaj Nacioj – estis fondita en espero malhelpi estontan konflikton. Baldaŭ poste, la irana delegito al la Ligo de Nacioj proponis, ke Esperanto estu adoptita kiel lingvo de internaciaj rilatoj.
Tamen, ĉi tiun proponon vetois la franca delegito, Gabriel Hanotaux, kiu timis, ke la franca lingvo perdos sian prestiĝon en diplomatio.
En 1922, la franca registaro faris paŝon plu kaj malpermesis la instruadon de Esperanto en ĉiuj francaj universitatoj, ĉar ĝi supozeble estis ilo por disvastigi komunisman propagandon.
Malgraŭ tio, hodiaŭ Francujo havas pli da membroj en la Universala Esperanto-Asocio ol iu ajn alia lando, kio estas tre impona pro ĝia loĝantaro. Francujo, lando de 68 milionoj da homoj, havas 395 membrojn. Kompare, Germanujo, kiu havas 84 milionoj da homoj, havas 387 membrojn, kaj Usono, kiu havas 333 milionojn da homoj, havas 243 membrojn.
Kiam mi komencis studi la francan, surprizis min rekoni tiom da vortoj. Zamenhof scipovis la francan, kaj interalie pro tio, Esperanto havas multajn vortojn de franca origino. Studi la francan helpis min kompreni, kiel iuj vortoj eniris Esperanton. Ekzemple, la vorto kelka en Esperanto estas derivita de la vorto quelque en la franca. La du vortoj estas skribitaj tute malsame, sed ili sonas same, kiam ili estas prononcitaj.
Franca literumo estas fifame malfacila, sed esperanta literumo estas tre simpla. Simile francaj verboj estas tre malfacilaj, dum verboj estas multe pli facilaj en Esperanto. Dum mia scio pri la franca kreskis, tiel ankaŭ mia aprezo de Esperanto.
Post mia vojaĝo, mi povis reveni al miaj Esperanto-studoj refreŝigita, kaj kun entuziasmo repreni la aferon de kie mi ĉesis.
Se interesas vin ripozi mallonge de Esperanto, mi afiŝis la fulmkartaron, kiun mi muntis por studi la francan rete. Vi povas elŝuti ĝin ĉe Anki.
Post kiam vi frustriĝos pri la franca, vi povos ekuzi mian esperantan fulmkartaron. Vi povas elŝuti ĝin ĉe Anki, kaj legi pri ĝi en pasintjara numero de Usona Esperantisto.
Se vi estas kiel mi, preni mallongan paŭzon por studi la francan donos al vi pli grandan aprezon por la brileco de Esperanto.