Presita el Usona Esperantisto № 2024:3 - “Festo ĉe la plaĝo”

Pri la Universala Kongreso en Tanzanio

Lasta ĝisdatigo: 2024-11-18

Hakuna Matata - Neniu Problemo. Jen la devizo sur ĉemizo, kiun mi ricevis, fine de la Universala Kongreso en Aruŝo. Tiu frazo, popularigita per The Lion King (“La leona reĝo”), efektive estas ofta diraĵo en la landoj, kie oni parolas la svahilan. Kaj oni diras al mi, ke kiam mi estis infano en Kenjo, ankaŭ mi diris tion, jarojn antaŭ la kanto de Timon kaj Pumba.

Kiam mi unuafoje aŭdis, ke UEA planis organizi Universalan Kongreson (UK) en Tanzanio, mia intereso tuj kaptiĝis. Tio estus la unua UK okazonta en Afriko, jam en si mem interesa; ĝi ankaŭ por mi estus iusence reveno al personaj radikoj, pro tio ke mi loĝis kiel infano en la najbara (kaj kulture tre simila) lando Kenjo, kvankam mi neniam havis okazon reveni al Afriko kiel plenkreskulo, malgraŭ miaj intereso kaj volo. Mi sciis, ke mi tre ŝatus iri, partopreni tiun historian kongreson, kaj plenumi ankaŭ tiun personan deziron.

Krom tio, mi ankaŭ ja volis, ke niaj lando kaj asocio estu bone reprezentataj ĉe la Universala Kongreso, kaj ŝajnis, ke ne multaj iros de Usono, do mi des pli prioritatigis la partoprenon. (Tamen, mi ĝoje konstatis, ke Usono estis unu el la landoj kun la plej altaj kvantoj da aliĝintoj, kaj efektive nemalmulte da partoprenantoj — pli ol dek, laŭ mia memoro.)

Mi jam partoprenis kelkajn UK-ojn: tiun de Montrealo en 2022, de Kopenhago en 2011, kaj de Kubo en 2010. Eble, se la ĉi-jara okazus en alia loko, mi ne tiom prioritatigus ĝin; sed mi sciis, ke estos historia okazaĵo, kaj ke estas neantaŭvideble, kiam denove okazos granda Esperanto-kongreso en Afriko. Mi ankaŭ sciis, ke tio parte dependus de tio, kiom da homoj partoprenus, kaj ke mia eventuala partopreno influus tiujn sekvojn.

Sed restis demando al mi: la Universala Kongreso okazos en Afriko, jes, sed kiom forta estas la afrika movado? Kiom da afrikaj samideanoj partoprenos, kaj kian lingvonivelon ili havos? Mi iomete timis, ke mi iros al kongreso en Afriko kiun partoprenos ĉefe eŭropanoj, kun kelkaj samideanoj el Orienta Azio kaj Ameriko.

Feliĉe, ne tia estis la situacio. Tio evidentiĝis al mi tre rapide, dum la Movada Foiro, kiam mi deĵoris ĉe la tablo de Esperanto-USA, kaj montris nian bultenon, nian filmfestivalon, kaj parolis kun samideanoj pri nia asocio. La plejmulto de la homoj, kiujn mi vidis kaj renkontis, estis afrikanoj, ĉefe el Tanzanio kaj du najbaraj landoj, Burundo kaj Demokrata Respubliko de Kongo. La lingvonivelo estis tre varia — tio signifas, ke estis iuj, kiuj evidente estis komencantoj aŭ progresantoj, kaj aliaj, kiuj flue parolis kaj pretis konversacii. Nu, ĝuste kiel mi atendus ĉe multaj aliaj landaj movadoj, inkluzive de la nia en Usono. Sed la simpla kvanto de homoj, kiuj partoprenis el tiuj landoj, kaj kiuj evidente ne hieraŭ eklernis Esperanton, montras, ke estas seriozaj laborantoj por la afero en tiuj landoj.

Tamen, mi devas mencii, ke la ekonomia nivelo kaj kulturaj atendoj de la afrikaj samideanoj, kaj tiuj de Eŭropo, Ameriko, kaj Orienta Azio estis tre malsamaj, kaj tio havis plurajn sekvojn. (Indas memori, ke Burundo, ekzemple, estas konsiderata la dua plej malriĉa lando en la mondo.) Pri iuj flankoj, oni bone organizis, aŭ almenaŭ provis. Ekzemple, por multaj afrikaj samideanoj, estus tre malfacile partopreni la kongreson kun eĉ minimumaj elspez-atendoj. Pagi dek dolarojn por la tagmanĝo estas en ordo, se vi venas de lando, kie eĉ malbone pagata laboristo enspezu tion hore; sed se vi venas de lando, kie averaĝe pagata laboristo enspezas 80 $ monate, estas alia afero. Laŭ mia kompreno, UEA helpis al la lokaj movadoj subvencii la partoprenantojn, ekzemple per taga poŝmono kaj pagitaj hoteloj. Sed eĉ tiam, estis multaj momentoj, kiam malmultis intermiksado inter la ‘lokaj’ kaj la ‘fremdaj’ esperantistoj. Tio reliefigis al mi, ke eĉ se ni esperas, ke nia lingvo egaligas ĉiujn, kaj ke ni estas simple ‘homoj kun homoj’, tamen estas materiaj limoj al la unuiga povo de nia lingvo, kiujn ni ankaŭ devas alfronti, se ni ne volas ignori ilin. (Kurioze, kiam mi pensas pri la UK kaj IJK en Kubo en 2010, mi ne memoras, ke tiu fenomeno estis same forta. Povas esti, ke mi malbone memoras, aŭ ne bone perceptis tiam; aŭ povas esti, ke pro la subteno de la registaro por la movado, aferoj estis iom aliaj.)

Mi ja multe amuziĝis dum la kongreso kaj la diversaj ekskursoj. Mi helpis pri antuaŭkongresa tritaga ekskurso al tri naciaj parkoj, interpretante inter la gvidisto kaj la aliaj esperantistoj. Dume, mi lernis multajn vortojn por bestoj, kiujn mi ne konis antaŭe, kiel ‘verukapro’. Mi interpretis ankaŭ dum unutaga ekskurso de marŝado en Monto Kilimanĝaro, kio estis unu el miaj revoj pri la vojaĝo, kaj ja estis tre agrabla sperto. (Por marŝi ĝis la pinto, oni bezonas 7-10 tagojn, kaj milojn da dolaroj, kiujn mi bedaŭrinde nek-nek disponis ĉi-foje.)

Krom la amuzado, mi ankaŭ prioritatigis la laborajn flankojn de la kongreso. Miaj celoj estis: bone reprezenti nian asocion ene de la internacia movado; kompreni, kiaj estas la nunaj dinamikoj kaj prioritatoj tie; kiel ni povos kontribui; kaj kiel ni povos antaŭenigi niajn prioritatojn. Efektive, la usona movado estis iom izoliĝema dum la lastaj jaroj — sed kelkaj korektoj jam ruliĝas. Ekzemple, ni rajtas havi reprezentanton en la ‘komitato’ de UEA (ĝia plej alta decidpova organo), kiel ĉiu alia landa asocio. Efektive, laŭ nia statuto, estas la prezidanto, kiu devas reprezenti nian asocion, sed tio ne vere okazis dum iom da tempo, kaj ni ne havis propran voĉon en la internacia movado. Oni renovigos la komitaton por tri-jara deĵoro venontjare en Brno, do mi rajtis nur iri al la komitatkunsido kiel ‘observanto’, tamen mi ja partoprenis plurajn ‘forumajn’ kunvenojn, kie eblis paroli libere, kaj mi intervenis dum la ĉefa kunsido pri unu temo kiu gravas por ni — la oficejo ĉe la Unuiĝintaj Nacioj en Novjorko — per kuraĝigo al la komitato subteni ĝin per la buĝeto. Tio estis bona preparo, por iom ‘koni la terenon’ kaj povi plene partopreni dum la venonta UK.

Ekster la komitataĵoj, ankaŭ tre interesa estis la kunveno de la ‘Amerika Komisiono’, kiun partoprenis ĉefe reprezentantoj de Kanado, Usono kaj Brazilo. Tiu regiona kunlaboro estas strategie grava por ni, kaj la kolegoj de Kanado kaj Brazilo montris seriozecon. Oni parolis pri diversaj planoj subteni agadon en aliaj landoj kun malpli fortaj movadoj. Unu interesa ideo, kiun oni diskutis dum tiu kunveno, estis ke Usono povus gastigi la venontan ‘Tut-Amerikan Kongreson de Esperanto’, verŝajne en 2026. La komisiono poste sendis al ni oficialan inviton pri tio — afero, kiun la estraro konsideros dum la venontaj monatoj. (Se via loka grupo interesiĝas pri organizado de tia kongreso, bonvole kontaktu nin!)

Entute, estis kongreso plena je sukcesoj kaj defioj, laboro kaj amuzo. Mi opinias, ke estis grave okazigi kongreson en Afriko, malgraŭ ĉiuj malgraŭoj. Mi ĝojas, ke mi persone sukcesis ĝin partopreni. Kaj mi kredas, ke ni bone reprezentis nin, kaj montris al la internacia movado, ke ni pretas ĝin plene partopreni.