Presita el Usona Esperantisto № 2024:3 - “Festo ĉe la plaĝo”
Postkongresozaj notoj el la Landa Kongreso
Post surprize longa promeno, ni atingis la mezon de la plaĝo. Ni ankoraŭ povis aŭdi la esperantan version de iama furorkanto, kiun ludigis la diskĵokeo ĉe la restoracio, kie ni ĵus vespermanĝis. La aero estis malvarmeta, kaj mi volis havi ion pli varman ol la T-ĉemizo, kiun mi portis. Krom tio mi estis tre kontenta. Ni pluiris al la bordo, kaj iom vadis en la Pacifika Oceano. Dum la suno subiris kaj mi babilis kun miaj kunuloj, mi rimarkis, ke la ondetoj ĉe niaj piedoj plenis je nekalkuleble multaj flosantaj sableroj, kiuj kune aspektis kiel fumo sub la akvo. Mi tiel ĝojis esti tie, kaj tuj sciis, ke mi longe memoros tiun momenton kun granda dankemo.
Sed kial mi estis tie? Mi facile povus maltrafi tiun belegan sperton, sed feliĉe mi decidis partopreni la ĉi-jaran usonan landan kongreson ĉe California State University, Dominguez Hills en Carson, Kalifornio. Mi ekiris al la kongreso vendredon, la 12-an de Julio. Mi tre agrable pasigis longan parton de la flugo al Kalifornio legante en PMEG pri la uzo de si en kompleksaj frazoj. Foriginte kelkajn dubojn pri la ĝusta maniero uzi tiun problemdonan pronomon (kaj kun kelkaj novaj demandoj pridiskuteblaj kun aliaj harfendemuloj), mi elaviadiliĝis kaj buse, trajne, kaj alibuse veturis al la kongresejo.
Per la Telegramo-grupo por kongresanoj, mi sciis, ke mi unue iru al la universitata biblioteko. Kiam mi vidis la verdajn balonojn kaj sagojn, mi sciis, ke mi iras en la ĝusta direkto. En la biblioteko mi sufiĉe facile trovis la akceptejon, ricevis mian nomŝildon, kaj komencis babiladi kun la aliaj partoprenantoj. Kelkajn el ili mi unue renkontis antaŭ multaj jaroj, sed jam delonge ne vidis. Kun unu mi ŝercis pri la grizaj haroj, kiujn ni ambaŭ iel senintence akiris inter tiam kaj nun. Aliajn mi ekkonis lastatempe per retaj eventoj kaj videobabilado, kaj estis plezuro babili kun ili la unuan fojon en la malvirtuala mondo. Tamen la plimulton de la ĉeestantoj mi tute ne konis antaŭ la kongreso. Mi estas introvertulo, sed mi volis plene kapti la okazon uzi la lingvon ekster Zoom-ĉambro, do mi penis dum kelkaj tagoj forgesi miajn ordinarajn tendencojn kaj konatiĝi kiel eble plej multe kun la aliaj kongresanoj. Feliĉe, mi trovis ilin tre amikemaj, kaj mi ege ĝuis niajn konversaciojn. Iuj temis pri la du komunaj interesoj, kiujn havas pli-malpli ĉiu esperantisto: Esperanto mem, kaj la kulturo, kiu floras pere de la lingvo. Ni parolis pri tio, kial kaj kiel ni lernis Esperanton, kion ni faras per ĝi, kiujn Esperanto-librojn ni plej ŝatas, ktp. Ŝercoj kaj aludoj tute ne kompreneblaj ekster Esperantujo abundis, kaj mi ĝuis la kontraston kun mia normala, malverda vivo. Sed viglajn diskutojn vekis ankaŭ multaj temoj, kiuj ne rekte rilatis al Esperanto: sukcesoj kaj malsukcesoj en la lernado de aliaj lingvoj, laboro, hobioj, revoj, religio, kaj aktualaĵoj estis nur kelkaj el ili.
Dum la plejparto de la kongreso, ni estis en unu grandega, longa ĉambro en la biblioteko. Murgrandaj fenestroj enlasis multe da sunlumo, kaj mi trovis la ejon tre taŭga kaj komforta. En unu malgranda apuda ĉambro troviĝis la libroservo, kaj en alia la universitataj arĥivistoj prezentis kolekton de esperantaĵoj. Promendistance de la biblioteko estis universitata apartamento, kiu servis kiel nia gufujo, kie malfruvespere kongresanoj kolektiĝis por babilado kaj tabloludoj.
Vendredon posttagmeze komenciĝis “mini-NASK”, Esperanto-kurso por kongresanoj. La nomo devenas de la Nord-Amerika Somera Kursaro (NASK), kiu okazis ĉi-jare en Raleigh, Norda Karolino. Mi ne partoprenis, sed laŭ tio, kion mi aŭdis, ĝi estis tre sukcesa. En la vespero okazis du interkonaj ludoj ekstere. Estis multe da kurado kaj ridado kaj, je la fino de la dua ludo, ĉiu montris al la grupo ian talenton. Estiĝis amuza kaj amika etoso, kiu karakterizis la kongreson.
Sabaton kaj dimanĉon dum la tago okazis la kongresaj programeroj, inkluzive de pluraj kunvenoj kaj diskutoj pri diversaj flankoj de la agado de Esperanto-USA. Ofte estis almenaŭ du programeroj okazantaj samtempe, do ne eblis partopreni ĉion. Mi tamen tre ĝuis ĉion, kion mi elektis: inter aliaj tre interesaj spertoj mi partoprenis lecionon pri origamio, lernis kiel krei krucvortenigmojn, kaj aŭskultis mirindan rakonton pri vojaĝado per Pasporta Servo. David Jordan, la ĉefparolanto, pensige prelegis pri la vortoj revo kaj fantazio, kaj poste verve laŭtlegis unu el siaj spritaj rakontoj pri imagita historio de Esperantujo.
Sabaton vespere ni iris per buso al Seal Beach por festo ĉe la plaĝo. Tie ni ĝuis bongustan vespermanĝon, dancigan muzikon, kaj belegan pejzaĝon. Plurfoje mi aŭdis, ke la etoso tie similis al la etoso ĉe junularaj renkontiĝoj en Eŭropo. Post la vespermanĝo, kiam mi promenis kun malgranda grupo kaj vadis en la oceano, mi sentis min profunde feliĉa, ke mi decidis veni al la kongreso.
Dimanĉon vespere okazis la solena fermo de la kongreso, interesa prelego pri Esperanto en Holivudo, kaj la arta vespero, dum kiu la kongresanoj regalis unu la aliajn per muzikado, dancado, kaj aliaj spektakloj. La sekvan matenon, mi reiris al la flughaveno. Mi estis sola, sed dezirante iom prokrasti la finon de mia kongresa sperto, mi trovis aliajn kongresanojn helpe de la Telegramo-grupo. Mi atendis mian flugon kun ili. Finfine mi devis ilin adiaŭi, kaj alfronti la malpli solenan sed pli definitivan fermon de la kongreso.
Fine de la kongreso, mi plurfoje aŭdis la vorton postkongresozo. Ĝi estas nomo por la malgaja sento de soleco, kiun multaj spertas post kongresoj, kiam novaj kaj malnovaj amikoj estas malproksimaj, kaj oni estas foririnta de Esperantujo. Kvankam estis bone reveni hejmen kaj brakumi denove miajn karajn infanojn kaj edzinon, postkongresozo ja iugrade trafis min; mankis al mi la aliaj kongresanoj kaj la belaj tagoj, kiujn ni kune ĝuis. Nu, se tiu kromefiko estas la postsekvo de partopreninda kongreso, mi povas akcepti ĝin. Mi elkore gratulas kaj dankas la organizintojn de la ĉi-jara Landa Kongreso, kaj esperas, ke la partoprenontoj de la sekva kongreso spertos simile sukcesan aranĝon.