Presita el Usona Esperantisto № 2024:3 - “Festo ĉe la plaĝo”
Plu juna en IJK
Kvin jarojn mi serĉis la kernon de Esperantujo — tie, kie la ‘interna ideo’ praktiĝas. Tie, kie la eminentuloj de nia movado troviĝas. Tie, kie esperanta kulturo floras. Kiel multaj en ĉi tiu epoko, mi esperantistiĝis en la Interreto, sed tuj mi sentis tion nur vestiblo en Esperantujon, aŭ kamparo ĉe ĝia rando. Delonge mi volis transiri ponton de la reta komunumo al la urbocentro de Esperantujo. Marŝante tien, mi engaĝis min kun Esperanto-USA por helpi al la verduloj de mia hejmlando, kaj ankaŭ por gajni necesajn spertojn kaj lertojn en la movado.
Tial mi emis komplezi, kiam en Februaro, Brandono Sowers malkovris al mi oportunon partopreni en la ĉi-jara Internacia Junulara Kongreso (IJK) en Litovujo. Mi sciis absolute nenion pri Litovujo, kaj mi konfesas, ke ĝin mi neniam konsideris por mia unua vizito en Eŭropo, sed evidentiĝis, ke la destino elektis min. Ĉiuokaze, mi estis feliĉa pro la oportuno reprezenti mian landon kaj konatiĝi kun aliaj samideanoj.
Tamen mi ne konsciis, ĝuste kiel samideaj ili estus, ĉar mi ankoraŭ ne komprenis la celon de la Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO). Usono apenaŭ havas apartan junularan organizon, kio grave reprezentas laŭ mi maldividemon kaj solidarecon inter niaj junaj kaj maljunaj movadanoj. Tial mi scivolis, ĉu mi trovus ĉe IJK grandan kontraston — akran dividemon aŭ ribelan etoson. Krome, mi aŭdis multajn famojn pri diferencoj inter la movado en Usono kaj en Eŭropo, kiujn mi volis konstati; kaj kiel kondiĉo de mia financa subteno, mi devus volonte deĵori ĉe la kongreso. Mi do pretis rigardi la aferon kiel laborvojaĝon.
Ne necesis multa tempo tie antaŭ ol mi rimarkis, ke mi nek povis, nek volis, plu trakti ĝin kiel simplan laborvojaĝon. La kongresantoj ne venis por konferenci; ili venis por festi, por pasigi agrablan tempon kiel junuloj. Tiam mi ekkonsciis mian plej gravan taskon: lerni kiel junulumi.
La kongresejo estis ĉarma feriejo nomita Energetikas, lokita tuj apud la Balta Maro. Estis multaj kabanoj kun maksimume po tri litoj — sufiĉe por ĉiuj kongresantoj, kvankam kelkaj elektis la plej proksiman hotelon, Banga. Esperantlingvaj afiŝoj troviĝis ĉie, inkluzive varman “BONVENON” ĉe la enirejo.
Estis ankaŭ manĝotendo kaj kelkaj konstruaĵoj, kie dum tago okazis la programeroj, kaj dum nokto estis dediĉitaj spacoj: la diskejo en la Ruĝa Salono, la amuzejo kun trinkejo en la Verda Salono, kaj la ‘gufujo’ en la Flava Salono. Multaj usonanoj jam konas gufujon kiel liberan spacon ĉe esperantaj kongresoj por amuziĝi, sed delonge mi aŭdis famojn, ke mi ankoraŭ ne spertis ‘veran’ gufujon — ke ili mankas en Usono. Unu el miaj taskoj estis studi la gufujon tie por konstati.
Gufujo
Ĝi estis en relative malgranda ĉambro. Ĉiu tablo havis kandelon, sed ne ĉiam brulantan. Homoj sidis ĉe la tabloj kaj babilis, foje trankvile, foje ne. Kelkofte ili prenis el monto de tabulludoj, kiuj amasiĝis en tiu salono. Dolĉaj biskvitoj estis vendataj kun preskaŭ dudek specoj de teo — nepre nenio ebriiga. Mi mallonge intervjuis Vlasta Pištíková, la gufujestron; laŭ ŝi, la lumoj kutime estus malpli brilaj, aŭ estus senluma angulo, sed en tiu konstruaĵo ne eblis ŝalti kelkajn kaj malŝalti aliajn.
Ankaŭ Birke Dockhorn komplezis dividi kun mi siajn spertojn pri gufujoj. Ŝi klarigis al mi, ke ne ĉiu gufujo estas sama — tio dependas de la loko kaj de la gufujestro. Kelkaj postulas pli trankvilan etoson, kelkaj ne; kelkaj toleras tabulludojn, kelkaj ne. Kelkaj fajfas pri kandeloj, kelkaj dependas de ilia lumo. Per nia interparolo mi konstatis tri aferojn:
- gufujo bezonas estron, varman teon kaj neniun alkoholon;
- gufujoj ekaperis kiel alternativo — nepre la plej milda — al la aliaj spacoj, ĉu drinkejo ĉu diskejo ĉu alia;
- kongresejo ankoraŭ meritas ĉiujn ĉi spacojn.
En Usono estas kutime nur unu spaco, kiu devas esti kaj gufujo, kaj drinkejo, kaj alio ajn, sed ne eblas servi ĉiujn celojn samloke. Birke tamen konsentis, ke eble usonaj kongresoj estas ne sufiĉe grandaj por apartaj ĉambroj. Tiuokaze mi eĥas la proponon nomi nian usonecan noktejon “aglujo”.
La aliaj gufoj interesiĝis pri niaj aglujoj. En la ĉi-jara Landa Kongreso, ĝi estis ege laŭta, ebria, senestra, kaj plena je malpli decaj tabulludoj, ekzemple Kartoj kontraŭ Esperantujo. Ili diris, ke tia spaco ja ekzistu por tiuj, kiuj volas ĝin, sed ke ĝi nepre ne estu nomata “gufujo”. Sed pli surprize al mi, multaj ili asertis, ke gufujoj apartenas al la junulara kulturo, ne al la pli vasta ‘esperanta’ kulturo. Laŭ ili, kaj IJK kaj la Junulara E-Semajno (JES), interalie, havas ĉi tiajn gufujojn; E-USA evidente ne, kaj eĉ la montreala Universala Kongreso nomis “gufujo” publikan drinkejon apud la kongresejo mem.
Trinkejo
Publikan drinkejon mi imagis ĉiam, kiam oni parolis pri trinkejo ĉe kongreso. Tiel estis mia sperto. Mi ne supozis, ke kutime ankaŭ tiu loko apartenas al la kongreso mem, kaj bezonas servistojn. Kelkajn noktojn do, tio estis alia tasko mia, kaj unu tre plaĉa. Amuza cirkonstanco, por vidi eŭron unuafoje! Mi riproĉis min, ke mi ne familiariĝis pri la valuto antaŭ mia deĵoro; dankinde miaj unuaj klientoj estis paciencaj dum mi kalkulis la restmonon. Kompare al usona mono, eĉ la moneroj klare esprimas sian valoron per grandaj ciferoj, kaj la biletoj havas apartajn kolorojn — ne necesis multa tempo por lertiĝi!
La Verda Salono estis la plej granda, do tie okazis grupaj tabulludoj kaj ankaŭ karaokeo kelkfoje. La dancado de la aŭskultantoj tiel skuis la vendotablon, ke la ladskatoloj trafis la plankon, kiam mi ne tenis ilin. Bonŝance, neniu venis mendi trinkaĵon dum la kantoj plej ekscitaj!
Koverta Poŝto
En tiu sama salono troviĝis unu el miaj plej ŝatataj eroj de la kongreso: la Koverta Poŝto. Oni rajtis preni kaj garni propran koverton per la nomo kaj aliaj detaloj laŭ sia volo. Landoj, lingvoj, ŝatokupoj — ĉiuj manifestitaj per desegnaĵoj, kaligrafio, eĉ stampoj. Al la muro oni fiksis sian koverton, en kiun aliaj rajtis meti por tiu persono leterojn kaj etajn aferojn. Foje mi eĉ ricevis kondomon — kvazaŭ mi havus la okazon uzi ĝin!
La Poŝto tuj kaptis mian intereson. Efektive neniun kongresanton mi renkontis antaŭe, do mi ŝatis la oportunon tiel konatiĝi. Mi faris demandojn el la detaloj sur ies kovertoj, kaj rilatis al tiuj temoj kiel eble. Pli poste en la semajno, mi skribis al iuj por laŭdi iliajn prezentojn aŭ spektaklojn. En unu okazo, mi vidis pokemonon sur koverto, do mi menciis mian plej ŝatatan, kaj ricevis kiel respondon belan desegnaĵon de ĝi! En alia okazo, iu petis mian helpon traduki mesaĝon tokiponan; el tiaj korespondoj rezultis improvizita tokipono-kurso poste en la semajno.
Iam, mi decidis skribi al plej da homoj kiel eble. Mi ne volis, ke la poŝtoservo estu flanklasita, nek ke oni sentu sin ignorita aŭ nevidebla sen ajna kontakto, do en mia menso, mi prenis tion kiel alian taskon por helpi al la kongreso. Post iu punkto mi ĉesis nombri miajn skribojn, sed mi ricevis enfine 34 leterojn, plimulte kiel respondojn. Bedaŭrinde mi trafis eĉ ne trionon de la pli ol cent kovertantoj, ĉar mi ne volis maltrafi la kongreson mem; sed la korespondoj, kiujn mi ja povis fari, estas tre karaj al mi.
Aliaj rimarkis al mi, ke la Koverta Poŝto estas kongresa tradicio, kiu tamen malaperis dum iom da tempo, renovigita antaŭ nelonge. Mi forte esperas, ke ĝi fariĝos konstanto!
Programo
Alia devigo al ni, gajnintoj de financa subteno, estis prepari programeron. Mi simple prezentis prelegon pri mia fako — datumsekurigado — ĉar laŭ mi, la monda junularo devas scii, kiel eviti ciberminacojn kaj retajn trompojn. Malsaĝe, mi pasigis preskaŭ plenan tagon dum la kongreso finlaborante mian prezentaĵon, ĉar mi timis esti malpreta; sume mi prilaboris ĝin pli ol 20 horojn, kaj ne povis montri la lastan trionon de ĝi pro elĉerpo de la 90-minuta periodo. Nun mi scias pli bone por la venonta fojo!
La kongresa programo estis tre bunta kaj riĉa. Ĉefe interesis min la aferoj proponitaj de la aliaj gajnintoj, kiuj venis ĉiuj de apartaj kontinentoj. Santiago Esmeral el Argentino instruis dancokurson — eĉ la bazaj movoj estas malpli facilaj ol ili ŝajnas! Espoir Kasati rakontis la historion de la pigmeoj — unu afrika indiĝenaro — kaj ilian rilaton kun sia lando, DR Kongo, ĝis la nuntempo. Plej ekscitis min tamen la babilrondo kun ĉinaj esperantistoj, prezentita de Ŝujano Hou; ses kongresantoj ĉeestis, sed estis pli ol 20 virtualaj partoprenantoj en Ĉinujo! Mi miris, kiel kompareblaj estis iliaj spertoj al tiuj de mi kaj aliaj usonanoj; unu komencis lerni Esperanton en 2020 pro enuo de la pandemio, same kiel mi, kaj iliaj kunsidoj ŝajnas multe pli similaj al la niaj ol al la eŭropaj. Post tiu babilrondo mi ricevis la impreson, ke kaj Ĉinujo kaj Usono suferas la saman mankon de konekto al la internacia movado.
Aparte imponis min la prelego de Ivo Miesen pri la Volontula Projekto Pakrac, kiun li partoprenis en 1994. La temo de la kongreso estis ‘packonstruado’, kion miaaĝaj kongresantoj ofte forgesis aŭ defiis per pesimisma humuro; sed lia rakonto montris, kiel paco povas esti konstruita eĉ en tiel malesperaj cirkonstancoj, kiel en la Jugoslavaj Militoj. Tiam, internaciaj volontuloj venis por flegi, eduki kaj rekonstrui en Pakrac, urbo ruinigita de ambiciaj militistoj, kiuj celis dividon inter siaj popoloj. Ĉeestanto demandis al Ivo, ĉu milito tie estis instigita aŭ aranĝita de ekstera forto, “ekzemple, Usono” … Eĉ usonanoj povas esti tiel kritikemaj pri la monda influo de sia registaro; sed rekte aŭdi, kiel la mondo parolas pri ĝi, estas sobrige. (Ivo opiniis, ke la milito estis tro ĥaosa por esti aranĝita de ekstera forto.)
Ankaŭ en la libroaŭkcio mia nacieco iom embarasis min. Mi vizitis hazarde dum la mezo, kiam aperis ekzemplero de Sekretaj sonetoj — libro, per kiu mi nepre lertigu min, se mi iam ajn utiligus tiun kondomon el mia koverta poŝtujo. Post du aŭ tri ofertoj, mi gajnis kontraŭ dek eŭroj. Virino apud mi ŝercis, “Ili ne lasu usonanojn partopreni en aŭkcio — ili simple aĉetos ĉion, kion ili volas!”
Malgraŭ tio, mi celis bone reprezenti Esperanto-USA, por kio mi havis oportunon dum la Movada Foiro, kiu kombiniĝis kun la Trinkomanĝa Nokto. Mi venis kun dudek ekzempleroj de Usona Esperantisto № 2024:2 kaj kelkdek glumarkoj faritaj de mia patrino, kaj ĉion fordonis. Bedaŭrinde do mankis al mi tempo por trinki aŭ manĝi de ĉiu lando, sed mi plej ĝuis la nederlandajn siropvaflojn (stroopwafels) kaj la ĉinan laĉion (latiao/辣条), kiun Ŝujano priskribis kiel spican manĝeton, faritan ĉefe el tritika faruno aŭ amelo. En la manĝotendo ni vidis la britan standardon en ĉies manoj, ĉar estis malsufiĉe da tasoj, sed la britoj kunportis siajn proprajn; ni bone ridis pro tio, ke Britujo “koloniis” nian parton de Esperantujo.
Ekskursoj
Tiel proksime al la Balta Maro, la plimulto de la ekskursoj temis pri akvo, kaj mi ne scipovas naĝi. Sed unu tuj kaptis mian atenton — la Muzeo pri la Malvarma Milito. El ĉiuj miaj aventuroj ĉi-jare, la viziton al tiu muzeo plej enviis miaj parencoj; usonanoj ankoraŭ havas kuriozan intereson, kvazaŭ nostalgion, pri la Sovet-Unio kaj ĝia etoso.
La vorto ‘muzeo’ pensigis min pri halo de konservitaĵoj. Mi tute ne antaŭvidis, ke ĝi fakte estas forlasita nuklea misilbazo, komplementita de armiloj, propagandaĵoj kaj vaksfiguroj de sovetaj oficiroj, kiuj kompletigis por ni la scenojn siatempajn. Unu demandis min, ĉu la propagandafiŝoj pensigas min, ke Usono estas la ‘malbonuloj’; mi nur povis ridi. Surprize, la ĉiĉeronino prezentis ĉion en la angla, kiun ne scipovis kelkaj ni, inkluzive mia samkabanano, do mi havis la oportunon interpreti por li. Estis juste, ĉar li devis toleri mian ronkadon tutsemajne!
Poste, ni apartiĝis en du grupojn — unu por boatado en lago, kaj unu por esplori la urbeton Plateliai. Mi iris kun la dua por eviti akvon, kvankam mi ne tute sukcesis, ĉar komencis pluvi. Kun la kongresorganizanto Severija Banaitytė kiel interpretanto, ni vizitis ĉefbienon de la urbo, kapelon, kaj muzeon de karnavalmaskoj. Tie, virino instruis al ni tri karnavalajn dancojn, inkluzive unu, kiu finiĝas per ventro-karambolo kun dancpartnero. Kiel la plej peza en la grupo, mi timis forsendi aliulon. Estis ankaŭ balancilo en la ĉambro, fiksita al la plafono, kaj ĉiuj petis vidi min sidi sur ĝi — mi rifuzis, ĉar mi ne volis rakonti en ĉi tiu artikolo, kiel mi difektis parton de muzeo pro tropezo!
Estis privilegio kaj honoro pasigi mian unuan vojaĝon ekster Nord-Ameriko kun esperantistoj. Mi jam supozis, ke tio estus nur la unua el multaj, sed mi ne atendis, kia rava sperto estus mia unua IJK. Jes — mia unua, ĉar mi nepre iros al pli. Ĝi ŝanĝis la kalkulon en mia menso; mi esperis konservi sufiĉan monon simple por unu esperanta evento ĉiujare, eĉ enlande, sed nun, IJK estas prioritato.
Laŭ TEJO, mi estos ‘junulo’ naŭ jarojn plu, kvankam oni ne devas aĝi malpli ol 35 jarojn por partopreni IJK. Vere plaĉis al mi la pli aĝaj kongresantoj; ili pruvis bone, ke juneco estas en la menso. Kaj tio estas mia plej grava konstato post ĉio; mi pasigis miajn jarojn kiel esperantisto ĝis nun sen juneco en mia kapo. Mi estas emocie singarda kaj hontema. La litova IJK lasis al mi gustumi inter samideanoj tion, kio delonge mankis al mi. Mi dancis unuafoje en diskejo; mi “ne scipovas danci”, sed paŝon post paŝo, mi akceptis ies kuraĝigon. Mi rakontis antaŭ granda spektantaro dum komedio-nokto. Mi preskaŭ kantis dum karaokeo! Kaj mi scias, ke restas tempo al mi por junulumi plu.
Denove mi dankas kaj TEJO kaj E-USA pro tio, ke ili finance ebligis al mi ĉi tiun mirindan okazon. Mi plenkore gratulas kaj dankas la organizantojn de IJK 2024 pro ilia esenca laboro. Laŭfame, IJK en Litovujo komenciĝis kiel memeo, sed nun Litovujo, kaj miaj novaj amikoj de tie, okupos ĉiam specialan parton de mia koro.