Presita el Usona Esperantisto № 2024:2 - “Malantaŭ la kulisoj”

Laste aperigitaj de Vinilkosmo kaj laste premiitaj

Lasta ĝisdatigo: 2024-06-25
[figure]

Armel Amiot - Dezertoj

Dezertoj, la dua bit-albumo (kaj tria esperantlingva albumeto) de Armel Amiot, de Normandujo en Francujo, publikiĝis la 24-an de Majo 2024. Post du-jara paŭzo, la artisto esploras solecon kaj forlason per mitoj pri la dezerto. La albumo enhavas ses titolojn kun originalaj muziko kaj teksto, ĉiuj kantoj parigitaj kiel averso kaj reverso. Oficialaj muzikvideoj de Nek viro, nek virino kaj Amikeco haveblas ĉe Jutubo.

“Nek viro, nek virino” - Armel Amiot (Oficiala muzikvideo)

“Amikeco” - Armel Amiot (Oficiala muzikvideo)

La kantotekstoj legeblas per subtitoloj sur la muzikvideo en Esperanto, la angla aŭ la franca. Elektu lingvon per la agordilo.

Mastrigado de nova unuopaĵo de La Mondanoj — Rapidu, Vagonaro

[figure]

Sep monatojn post la apero de ilia unua unuopaĵo La Junularo de Hodiaŭ, La Mondanoj, rok-bando kun homarana mesaĝo formita en Berlino en 1983, finpreparas novan eldonon…

Post longa miksado en Berlino, nun la projekto atingis la mastrigan etapon en la Studio de la Trappe fare de Triboulet por la nova unuopaĵo Rapidu, Vagonaro.

Ili origine verkis la kanton en 1984 dum vojaĝo tra Hungarujo per la Pasporta Servo.

La Mondanoj ofte ludis Rapidu, Vagonaro en siaj koncertoj. Post la reviviĝo de la bando, la kanto estis registrita profesie por la unua fojo, kun preskaŭ la originalaj kantoteksto kaj aranĝo. La dutitola unuopaĵo entenos kaj la kantitan version, kaj la instrumentan, por tiuj, kiuj emas kanti laŭ la instrumenta fono… La unuopaĵo Rapidu, Vagonaro oficiale aperos la 19-an de Julio 2024.

Atendante la finpreparojn de la bita eldono, jen videeto filmita de Triboulet en la studio dum la mastrigado.

Martin Wiese - Ruinoj

[figure]

Antaŭĝuu ses novajn kanzonojn en nova bit-albumeto Ruinoj de Martin Wiese, aperigita la 25-an de Junio. Ĉiuj originalaj akustikaj pecoj registriĝis kaj miksiĝis en la hejma registrejo de Martin en Svedujo kun mastrigado de Triboulet ĉe Studio de la Trappe en Francujo. Jen ŝtelrigardo pri la novaj kanzonoj, melankoliaj melodioj kun profundaj emocioj kaj lerte verkitaj tekstoj kiuj respegulas la etoson de la muziko, spekteblaj en Jutubo.

Resuma prezento de la nova albumeto de Martin kaj la talpoj

Laste premiitaj

Gajnis en la 43-a Kantoparado de Verda Stacio…

Resuma filmo de la 43-a Kantoparado spekteblas en Jutubo.

[figure]
Fotis Giacomo Bellavista

La Kantoparado okazas regule, do ne maltrafu estontan okazon voĉdoni por elstaraj esperantlingvaj kantoj. Raportiĝis en Eventa Servo iuj falsaj voĉdonoj de ne-esperantistoj ne sekvantaj la regulojn. Evidente, iuj voĉdonoj tiaj forĵetiĝis, tamen, via voĉdono ja gravas! Kiel indiko de la povo de voĉdonado, memoru ke Kjara estis taksata plej malsupre de la juĝista panelo por la Eŭrovizia Konkurso pri minoritataj lingvoj, sed tamen gajnis la konkurson kun preskaŭ nekredebla abundo da retaj voĉdonoj, spite al la multe pli grandaj parolantaroj de aliaj konkursantaj lingvoj en la konkurso. Vi povos sekvi novaĵojn pri Kantoparado ĉe Eventa Servo.

Eŭrovizio por la minoritataj lingvoj 2022 - Venkis la Esperanto-kanto “Mozaiko” de KJARA

Kanto Lingvo Poentoj- ĵurio Poentoj- popolo Poentoj- sume
Mozaiko esperanta (epo) 41 376 417
Midas galega (glg) 88 16 104
Pols Estel . Lar kataluna (cat) 65 17 82
Una Segunda Piel judhispana (lad) 69 3 72
Bajimusas nord-samea (sme) 60 11 71
Illargi Berriak eŭskara (eus) 56 14 70
Baskhort Tele bakŝira (bak) 51 18 69
O Generale korsika (cos) 52 15 67
Doenit Als Vir Liefden afrikansa (afr) 53 10 63
Vallende Sterren platdiĉa (nds) 52 6 58
Schwientek G soraba (wen) 52 4 56
Älskling finnsveda (sv-FI) 46 5 51

La sekcion Laste premiitaj aŭtoris Alena Adler; ĉiuj aliaj estis adaptitaj de la retejo de Vinilkosmo kun permeso. Jen ligiloj por vidi pli:

La muzika platformo Vinilkosmo
ABONKLUBO de VK
Blogo de VK
VK ĉe justa elsendfluejo
VK ĉe Vikipedio