Presita el Usona Esperantisto № 2024:2 - “Malantaŭ la kulisoj”

Solvo - Skota skadrono el № 2024:1

Lasta ĝisdatigo: 2024-06-12
[figure]

Jen la ĝusta solvo de la krucvortenigmo en № 2024:1, Skota skadrono. Ĉi-foje la redakcio ricevis nur unu kompletan kaj ĝustan solvon, de Rafa Nogueras – dankon kaj laŭrojn al li!

Ni demandis, ĉu plaĉas la pli granda formato (21×21). La respondoj al ni indikis, ke ĝi estas troa, do Usona Esperantisto revenos al malpli grandaj enigmoj – “kvalito super kvanto!”

La redakcio akceptas solvojn al bulteno@esperanto-usa.org, ĉu kiel fotografiaĵon aŭ kiel ekrankopiaĵon. Alternative, kiam enigmo haveblas ĉe alia retejo, la redakcio povas preni la retajn solvojn de tie.