Presita el Usona Esperantisto № 2024:2 - “Malantaŭ la kulisoj”

Redakciaj rimarkoj, UE 2024:2

Lasta ĝisdatigo: 2024-06-14

La redakcio volas danki ĉiujn legantojn pro la afablaj komentoj kaj rimarkoj koncerne nian unuan numeron! Ni ĝojas vidi ĉies pasion pri la kvalito de Usona Esperantisto, kaj ni esperas nutri tion plu.

La 20-an de Aprilo, ni havis oportunon paroli ĉe ViA pri nia sperto rilate al la unua numero, kaj pri niaj atendoj estontece; ĉe la Jutub-kanalo de E-USA estas registraĵo de la parolo. Ni tamen volas jen lumigi la ĉefajn aferojn por la tuta legantaro, inkluzive kelkajn novajn.

Pri limdatoj

Antaŭe, la redakcio havis du limdatojn: unu por submeti al la venonta numero, kaj unu por prespretigi la numeron, post kiam ŝanĝoj ne eblas. Ni aldonos trian limdaton, post kiam evento devos okazi, por ne esti eksvalida se reklamita en la bulteno. Ni volas elimini situaciojn, en kiuj evento jam okazis antaŭ la ricevo de la papera bulteno; tiajn eventojn ni proponos publikigi nur al la reta versio.

Limdatojn ni ankoraŭ ne antaŭfiksas ĝis post kelkaj numeroj pli, ĉar ni devas alkutimiĝi al la procedo, inkluzive flanke de nia presejo. Poste ni intencas iam starigi kalendaron ĉe la retejo. Ĉiuokaze ni plu rimarkigos pri la venontaj limdatoj ene de ĉiu numero, en la kolofono.

Pri numeroj

Por fleksebleco, ni ne plu nome rilatos numerojn al specifaj monatoj, kaj konsekvence la nombroj mem sekvos simplan vican ordon. Ekzemple, kio estis 20xx:1, 20xx:2-3 (duoble granda), 20xx:4, tio estos 20xx:1, 20xx:2 (duoble granda), 20xx:3.

Malgraŭ tio, ni promesis, ke ni strebos plu sekvi pli-malpli dumonatan kadencon. Tamen, post buĝeta esploro de la estraro interkonsile kun ni, Usona Esperantisto revenas al kvar numeroj jare, t.e. po unu trimonate. Vi povas legi pli pri la decido en la prezidanta raporto kaj en la estrara protokolo de Majo.

Ni konscias, ke membroj jam deziris pli oftajn aktualigojn, ne malpli. Por trakti tion ni esperas afiŝi al la retejo kiel eble pli ofte, kvankam ni ankoraŭ serĉas ritmon. Krome, ni komencas kunordigi afiŝojn kun la Komitato pri Komunikado por dividi niajn retajn artikolojn al sociaj platformoj, kaj por adapti gravajn informojn el aliaj fontoj en la bultenon pli regule.

Pri la paperformo

Ni tre fieras pri tio, kion ni povis sendi al ĉiuj membroj kiel nian unuan numeron! Tio estis nur la komenco. Per viaj kritikoj ni povos plibonigi venontajn numerojn; jen kelkaj rimedoj, kiujn ni jam komencas efektivigi:

  • La marĝenoj estu pli larĝaj.
  • Ni esploras aliajn elektojn pri papero rilate al pezo, rigideco kaj kosto.
  • Aŭtoraj biografietoj aperos kune je la fino de ĉiu numero, anstataŭ malkohere sub koncernaj verkoj.
  • QR-kodoj ĉiam havu ligilon subskribitan. Kiam eble, tiuj kodoj kaj mallongigitaj ligiloj estos kreitaj per mallonge.net.
  • Ni klopodos alĝustigi bildojn kaj logotipojn por videbleco sen kolora inko.
  • Tekstoj estu fasonitaj pli kohere, kun malpli da ŝanĝoj al grandeco kaj interspaco.

Pri artefarita intelekto

En № 2024:1, ni petis opiniojn pri uzoj de artefarita intelekto en la bulteno. Ĝis nun ni malmultajn opiniojn ricevis, kaj kun la daŭra aperado de novaj, pli kapablaj modeloj (ekzemple GPT-4o), la redakcio plu diskutas inter si. Ni ne pretas anonci iujn ajn postulojn, sed ni plene intencas iam publikigi gvidliniojn por lasi al aŭtoroj kaj al legantoj neniun dubon pri tio, kio povas troviĝi en la bulteno.

Dumtempe, ni volas rimarkigi pri aktualaj normoj:

  • Por la kovriloj ni favoras homajn verkojn de la membraro.
  • Bildoj faritaj per AI povas akompani verkojn, preferinde fikciajn, kiuj aliokaze ne havus.

Se vi havas opinion ĉi-teme, ni ankoraŭ petas; sendu al bulteno@esperanto-usa.org, kaj rimarkigu al ni, ĉu vi volas aŭ permesas publikigi viajn pensojn en la bulteno por la leterkesto!