Presita el Usona Esperantisto № 2024:2 - “Malantaŭ la kulisoj”

Prezidanta raporto por UE 2024:2

Lasta ĝisdatigo: 2024-06-15

Karaj membroj kaj legantoj,

Mi ĝojas raporti pri la konkreta progreso de Esperanto-USA dum la pasintaj monatoj. Estas pluraj gravaj atingoj, pri kiuj ni povas fieri.

Unue, kiel multaj el vi verŝajne jam rimarkis, ni lanĉis freŝe fasonitan retejon ĉe https://esperanto-usa.org, kun nova aspekto. Ĝi estas konstruita per WordPress, moderna sistemo, kiu ne postulas profundajn informadikajn sciojn, kaj do estos multe pli daŭripove mastrumebla estontece. Ni celis rekrei ĉiun gravan funkcion de la malnova retejo sen troa balasto. Rekomencinte per io simpla, estas multe pli facile aldoni novajn trajtojn, kiel ekzemple la afiŝon de la protokoloj de la estrarkunsidoj rekte sur la retejo. Ni esperas, ke ĝi plaĉos al vi, kaj ke vi trovos ĉion, kion vi serĉas.

Dum mi tajpas, la kongreso en Losanĝeleso (12-14 Julio) estas baldaŭ okazonta; eble kiam vi havos en viaj manoj la paperan ekzempleron de la bulteno, vi estos haste pakanta kaj kontrolanta, ke restas spaco en via valizo por novaj libroj. Jam aliĝis pli ol 75 homoj. Estas tre eble, ke ni atingos 100 partoprenantojn, kio estus unu el la plej grandaj kongresoj en Usono dum jardekoj.¹ Mi esperas vidi kiel eble plej multajn el vi tie. Kaj ni jam komencas plani por la venonta jaro: la Esperanto-klubo de Toronto, Kanado invitis nin okazigi nian Kongreson tie en 2025 kadre de “Dulanda Kongreso”, invito, kiun ni akceptis. Estas jam evidente ke la teamo estas tre kapabla kaj energia, kaj ke oni povos atendi tre interesan kongreson en 2025.

La losanĝelesa Kongreso markos novan ĉapitron por nia organizo. Post preskaŭ dujardeka deĵoro, Bill Harris, la Direktoro de nia Centra Oficejo, emeritiĝos. Amanda Schmidt, kiun ni dungis en Januaro por prepari por tiu transiro, plene okupos la oficon depost la Kongreso. Estis amaso de aferoj farendaj por prepari por tio, multe pli ol iu ajn imagis anticipe. Tamen, Bill kaj Amanda diligente kunlaboris dum la pasintaj ses monatoj, kaj preskaŭ ĉio traktenda estas jam farita, aŭ baldaŭ estos. Ĉi-monate, Amanda kaj Bill laboras kun profesiuloj por prepari konverton de nia historio en QuickBooks Desktop al pli moderna, rete alirebla versio, QuickBooks Online. Tio profunde faciligos multajn taskojn rilate al librotenado kaj raportado pri niaj financoj.

Simile, ni sukcese migrigis la datumojn de la membro-datumbazo, kiu estis en la komputilo de Bill, al Salesforce, moderna, rete alirebla datumbazo, kiun ni ricevas senpage kiel neprofitcela organizo. Per Salesforce, estas tre facile krei diversajn raportojn pri niaj membroj, inkluzive pri tendencoj en la kvanto da membroj, kiuj pagas la jarkotizon. Tio ebligis fari komparon pri la kvanto da jarkotizoj ricevitaj por la sama periodo dum la lastaj jaroj. Estas okulfrape evidente, ke por la jaroj 2017-2023, estis ĝenerala tendenco al malkresko - sed por la jaro 2024, ni spertas kreskon de 36% kompare al 2023, kaj jam revenis al la nivelo de 2019, renversinte kvar jarojn da falo. El la diferenco de 63 jarkotizoj kompare al 2023, 20 estas de la kongres-aliĝilo kaj 9 estas de la QR-kodo, kiu aperis sur la kovrilo de la pasinta bulteno.

Komparo inter kvantoj da jarkotizoj ricevitaj inter Januaro-Majo, 2017-2024

Jaro Jarkotizoj pagitaj ĝis fino de Majo
2017 250
2018 249
2019 238
2020 206
2021 211
2022 191
2023 175
2024 238

2024 estas jaro de multaj ŝanĝoj en nia bulteno. La jena raporto formos parton de la dua numero sub la nova redakcio de Loĉjo kaj Alena. Estas multaj aferoj, kiujn ni jam lernis post la unua numero, kaj tiu lernado certe estos daŭra, dum ili ĉiam strebas produkti kiel eble plej interesan, utilan, informoplenan, allogan, kaj edukan bultenon. Mi volas nur substreki kelkajn punktojn:

  • Post la unua numero, la estraro konsideris la amason da laboro, kiun ili faris, kaj kiel tion rekompenci kiel eble plej juste. La estraro decidis, ke por nun, ni fiksu la pagon je po 500 $ al ambaŭ redaktoroj por ĉiu numero.
  • La estraro decidis ankaŭ, ke estas sencohave plani je kvar numeroj jare. La kutimo dum pluraj jaroj estis aperigi ses numerojn jare, kvankam la statuto postulas nur kvar. Ni kredas, ke kun la pli vasta uzo de retaj informiloj, kaj kun aktiva Komitato pri Komunikado, Esperanto-USA povos trovi aliajn manierojn informi la membraron pri urĝaj ĝisdatigoj inter bulten-numeroj, kaj ke la bulteno fokusiĝu je gravaj informoj kiuj formu la kronikon de nia movado, kune kun interesaj artikoloj. Tiel ni celas ankaŭ simpligi kaj moderigi la tutan jaran elspezon por la bulteno.
  • Ni daŭrigas la ekspedon de la bulteno al ĉiu numero, kiel la statuto postulas. Rilate al la kosto, estas pluraj manieroj, per kiuj ni malaltigas la po-ekzempleran koston:
    • La po-paĝa pres-kosto estas malpli ol duono de tio, kiom ĝi estis antaŭe, ĉar ni laboras kun profesia presejo kiu funkcias pli efike kaj ekonomie ol antaŭe.
    • La po-ekzemplera eksped-kosto estas proksimume triono de tio, kiom ĝi estis antaŭe, ĉar ni restaŭris specialan neprofitcelan statuson, kiun ni havis ĉe USPS sed perdis antaŭ jaroj.
    • Ni ne laborigas la Direktoron de la Centra Oficejo por prepari nek ekspedi la presitajn ekzemplerojn, kio kutimis postuli plurajn horojn por ĉiu numero. Tio estis ‘kaŝita’ kosto en la antaŭa sistemo, sed kosto ĉiuokaze. La preparadon kaj ekspedadon nun faras presejo, kaj ni kredas, ke ĝi faras multe pli efike.

Konsidere, ke ni antaŭe sendis la bultenon al inter triono kaj kvarono de la membroj ses fojojn jare, la proksimuma kosto por nun sendi al ĉiu membro kvar fojojn jare estas tre komparebla (ni havos pli precizajn ciferojn post la presado de ĉi-dua numero, kaj prezentos tiujn dum la Kongreso). Tamen, mi kredas, ke la efektiva engaĝiĝo de niaj membroj estas multe pli alta. Tion montras la kotizoj ricevitaj pere de la kovrila QR-kodo, kaj ankaŭ la pluraj pozitivaj komentoj, kiujn ni ricevis pri la unua numero. Se vi havas komentojn aŭ ideojn pri la bulteno, bonvole komuniku kun ni; des pli bone se vi povus fari tion dum la Kongreso!

Kaj do, mi finas la nunan raporton revenante al la Kongreso. Ni aranĝos plurajn laborsesiojn pri diversaj temoj gravaj al nia organizo, kiel la bulteno, niaj financoj, nia eduka agado, kaj simile. Tiuj laborsesioj okazos paralele al aliaj interesaj kaj amuzaj prelegoj, kaj vi ĉiam povos elekti, kiujn partopreni. Ni esperas, ke vi portos viajn ideojn pri la temoj, kiuj plej interesas vin. Ni ankaŭ sendos informon al la membraro pri la stato de la organizo rande de la Kongreso, por ke vi povu engaĝiĝi informite. Tre baldaŭ aperos Financa Raporto plenplena de informo pri la financa situacio de la organizo. Dum la venontaj semajnoj, ni preparos ankaŭ la Jarraporton por la Kongreso, en kiu ni konkrete reliefigos la diversajn atingojn de la asocio dum la jaro.

Ĝis Losanĝeleso!

Brandono Sowers

¹ Laŭ Vikipedio, la Kongreso en Aŭstino en 2005 havis “95+ partoprenantojn.” Mi persone ĉeestis mian unuan Kongreson nur en 2006, en Nov-Jorko, do mi bedaŭris, ke mi ne helpis la aŭstinan atingi 100.