Presita el Usona Esperantisto № 2024:2 - “Malantaŭ la kulisoj”

Memore al Lusi Harmon

Lasta ĝisdatigo: 2024-06-29

La redakcio bedaŭras informi, ke Lusi Harmon, naskita la 25-an de Decembro 1931 en Losanĝeleso, Kalifornio, mortis la 17-an de Majo 2024 en Baltimoro, Marilando, pace en la nokto. Lusi estis motoro de la movado, kiu servis longe kiel komitatano A por UEA, kiel Subtena Membro de ELNA ekde 2003, kiel membro de la Zamenhofa Societo ekde 2006 kaj kiel Honora Membro de 2009. Lusi profesie helpis multajn usonajn esperantistojn sukcese vojaĝi eksterlanden – eĉ al Kubo dum la embarga periodo – kaj eble plej grave, produktis la kurson Esperanto, la Pasporto al la Tuta Mondo, trovante ĉiujn kunlaborantojn kaj multe vojaĝante por monkolekti por la multjara filmprojekto. Ne ĉiu sukcesas en sia vivo tiom kontribui al nia movado kaj al la reputacio de usonanoj en Esperantujo. Derek Roff verkis nekrologon, kaj diversaj homoj, kiuj konis kaj amis ŝin, kontribuis fotojn kaj skribis kelkajn memorojn pri ŝi. Krome, ni republikigas ĉi-numere elĉerpaĵon de intervjuo kun ŝia edzo Bill Harmon, kiu mem forpasis antaŭ kvin jaroj, en kiu li respondis mallonge pri Lusi, kaj artikolon, kiun ŝi verkis por La Revuo Orienta en 2010.

Nekrologo de Lusi Harmon

[figure]
Lusi, ekvojaĝante en la aŭtobuseto survoje de flughaveno al la Universitato de Viktorio por partopreni en la Nordamerika Somera Kursaro.

Lusi Harmon was such an important part of ELNA and Esperanto-USA for so many decades, that it would take many pages to describe even a portion of all she did. I first met her, in the 1970s and early 1980s, through the intensive summer Esperanto classes, which we now call NASK. Lusi and her husband Bill always hosted the students and local Esperantists at a garden party during one of the weekends, and this was a memorable part of the learning experience. In their beautiful home, great food, songs, games, and stories helped me get a sense of Esperanto culture beyond the classroom.

A few years later, when I began to travel to Europe for Esperanto gatherings, Lusi helped me, as she helped many others, in her role as an experienced travel agent. Her skills in this area helped many of us save money and avoid problems with our travels.

In the 1990s, Lusi led a team in the creation of the 16-part educational video program, Pasporto al la Tuta Mondo. She brought together talented video professionals, magnificent Esperanto actors, some of whom were acting for the first time, and she convinced Paul Gubbins to create the most extensive theater work in the history of Esperanto. Stefan MacGill created a series of exercises to go with the videos. The time and energy that Lusi put into realizing this project is astounding. The video was first shot in an analog format, then digital tape, and was finally edited, and realeased on VHS and DVD. Later, the lessons were made available on YouTube.

In a testament to her vision for this learning program, Pasporto al la Tuta Mondo is getting renewed attention, and is being used in new Esperanto classes in Spain. We are working on preparing a new version with higher video resolution and improved audio. The updating of Pasporto is a fitting testament to the lifelong contributions that Lusi made to the Esperanto world.

– Derek Roff


(Elĉerpaĵo de intervjuo origine publikigita en Usona Esperantisto № 2013:5 – An interview with William R. Harmon by Ĵenja Amis)

Your wife Lucy is a very active Esperantist. How did you meet? Are any other members of your family Esperantists?

[figure]

We’d need a whole new article or issue for me to fully answer this about Lusi. She has done a truly amazing thing in producing the 16-lesson video course […] Pasporto al la Tuta Mondo. She found the author, found the cast (all of whom worked without pay), found the perfect director (Judy Montell), almost single-handedly raised the sum of over $300,000 to make filming and production possible. She interlaced the filming with the classes at SFSU [San Francisco State University] to provide a steady stream of extras. She pulled rabbits out of hats constantly. I’m truly proud of her.

How did we meet? We’ve been married for 43 years now, but I still remember the first time I saw Lusi at a Democratic party after an election in Southern California. We were married shortly thereafter and have been teammates ever since. As to other family members, only my grandson Justin has seriously taken to Esperanto, although I sent several others to Esperanto courses including those at SFSU.


Panegiroj

[figure]

Lucy estis speciala persono kaj ni tre sopiras ŝin. La familio esperas havi feston de vivo ie en la golfa regiono de Sanfrancisko, plej verŝajne en Oktobro. Ni ŝatus inkluzivi E-Usonon kaj aliajn amikojn de Lucy kaj Bill. Ajnaj sugestoj kaj ajna helpo estas bonvenaj.

– Justin Harmon

Mi nur bone konatiĝis kun Lusi dum nia loĝado en la golfa regiono kaj la kreado de Pasporto al la Tuta Mondo. Ŝi estis ĉiam optimisma, persistema, kreema, gastama kaj sindonema. Vere aminda virino!

– Ellen Eddy

Dum partopreno en frua NASK en Sanfrancisko, Lusi Harmon portis la unuan amuzan T-ĉemizon en Esperanto, kiun mi iam vidis. Se mi ĝuste memoras, ĝi surhavis grandan krokodilon, kun verda stelo pinte de la vosto, kaj la vortojn, “Mi Amas Esperanto”. Kiam mi vidis tion, verŝajne mia vizaĝo montris mian miron pri la manko de akuzativo. Antaŭ ol mi povis diri ion, Lusi rapide turnis sin, kaj montris la dorsan flankon de la ĉemizo. Tie staris grandega ‘-N’. Mi tuj ridis.

– Derek Roff

[figure]

Mi unuavice renkontis Lusi dum unu el ŝiaj famaj someraj ĝardenfestoj, kiujn ŝi kaj Vilĉjo organizis dum multaj jaroj, kiam mi estis unuafoja, adoleskanta lernanto ĉe NASK. Ŝia gastamo sentigis min tuj komforta, malgraŭ mia magra rego de la lingvo tiam. La sekvan jaron, ŝi faris multajn klopodojn por gajni la permeson de mia patrino, por ke mi partoprenu en la filmado de Pasporto al la Tuta Mondo. Lusi neniam facile venkeblis, kaj ŝi sukcesis akiri min al la teamo. Mi gastis ĉe ŝi kaj Vilĉjo plurfoje dum la filmado, kaj spertis ŝian magian povon fari eĉ la plej nervozan gaston trankvile ĉehejma. Dum la jaroj, ŝi bonkore faris al mi multajn elstarajn kaj amikajn konsilojn, kiuj tre helpis min en mia vivo. Aparte mia esperanteco estus tute alia, se ne pro la sindonema gastamo kaj amikeco de Lusi.

– Alena Adler


(Elĉerpaĵo de artikolo origine publikigita en La Revuo Orienta, novembra n-ro de 2010)

Kiel Esperanto ĝojigis mian vivon?

[figure]
Lusi facile manĝis per haŝioj longe post siaj jaroj loĝante in Japanujo.

Kiam mi renkontiĝis (kaj amikiĝis) kun mia estonta edzo Vilĉjo en 1960, mi aŭdis la vorton “Esperanto” por la unua fojo. Li eklernis ĝin kiel 13-jaraĝa knabo. Iom hazarde, preskaŭ senprobleme, li lernis kaj ekĝuis la mondon de Esperanto kaj amikajn rilatojn kun pli “larĝmensaj” usonanoj. Kaj pro tio, li fariĝis multe pli interesa al mi.

Sed mi ne facile lernas “fremdajn” lingvojn. Tute honeste, mi ne havas la “orelon” por lerni lingvojn. En lernejo mi ĉiam estis bona lernanto – krom pri lingvoj. Tamen post nia geedziĝo, kiam gastoj vizitis nin, mi ofte frustriĝis, ĉar mi ne komprenis la belajn, lertajn, rid-plenajn konversaciojn! Mi estis tre bonŝanca havi eblecon lerni la lingvon kun la fama, kara poeto, Vilĉjo Auld ĉe San-Franciska Ŝtata Universitato (nuntempe konata kiel Nord-Amerika Somera Kursaro, okazanta en San Diego, Kalifornio). Ju pli mi lernis kaj amikiĝis kun esperantistoj lokaj kaj internaciaj, des pli mi ĝuis la specialajn eblecojn kiujn Esperanto donis al mi.

Esperanto savis mian menson, kiam Vilĉjo akceptis laboron en Japanio kaj ni decidis transloĝiĝi. Mi devis lasi mian laboron kiel instruisto kaj lerni tute novan kaj malfacilan vivmanieron. Ni ne volis loĝi en la “eksterlandula komunumo” kaj esti konataj kiel “tipe arogantaj” parolantoj de la angla. Sed sen la helpo de la studentino, Humiko Nakano (nun Numata), mi tute ne sukcesus. Kaj ni oftege havis la plezuron gastigi la lokan grupon en nia domo dum niaj jaroj en Japanio.

Por montri la absolutan neceson uzi Esperanton por bone vivi en Japanio, mi citas ekzemplon: dum la unua vintro tie, la hejtiloj en la hejmo ĉesis funkcii. Mi petis ke Humiko telefonu al kompanio por aranĝi riparadon. Ni devis atendi sufiĉe longan tempon sen hejto ĝis oni sendis ripariston. Kiam la viro alvenis, li tute ne volis serioze paroli kun “nur servistino” kaj samtempe provis trakti min kiel “stultan gaijin.” Do ni decidis ke mi parolu al Humiko en Esperanto kaj ke ŝi rekte traduku al li la vortojn kiel de “altrangulino”. Ŝi tuj ŝanĝiĝis, eĉ la voĉo subite sonis ‘samurajeca’ – ordonante lin ĉesigi sian sintenon kiel trakti nin kaj tuj decidi ĉu li kapablas repari …… La ŝanĝo en ŝia prezentado estis tiel subita kaj serioza ke mi preskaŭ ridegus. Tamen, mi ne ridis kaj la riparisto tuj turnis sin al la riparado. Esperanto sukcesis solvi la interkulturajn problemojn.

– Lusi Harmon (Usono)

(redaktaj notoj)
1. Ges-roj William kaj Lusi Harmon loĝis en Tokio, Japanio pro la profesia laboro de William, ĉ. 3 jaroj de 1972, kaj ili havis bonan kontakton kun japanaj esperantistoj.