Presita el Usona Esperantisto № 2024:2 - “Malantaŭ la kulisoj”

Kobalto-60: Helpema kaj minaca

Lasta ĝisdatigo: 2024-06-18

Eventuale helpaj difinoj, adaptitaj el ReVo kaj PIV –

izotopo: atomo de ĥemia elemento, diferencanta de alia atomo sam-elementa per sia maso.
fotono: kvantumo de elektromagneta radiado; senŝarga elementa partiklo kun nula maso.
histo: en organismo, tuto de la ĉeloj, havantaj unu saman funkcion kaj saman formon.

[figure]
Kobalta blua pigmento; foto de Wikipedia.

Dum mi interparolis kun aliaj esperantistoj ĉe lastatempa renkontiĝo en publika kafejo, mi aŭdis la konversacion de apuda ne-esperantista grupo. Ili estis universitataj studentoj, diskutantaj pri fiziko kaj radiado. Oportuno amikiĝi instigis min interrompi ilin, dirante (en la angla): “Pardonu la interrompon — mi ne intence kaŝaŭskultis — sed kobalto-60 estas mia plej ŝatata.” Unu studento maltrankvile rigardis min.

Studento: “Kiel vi scias pri tio?”
Mi: “Nu… ĝi estas sufiĉe konata temo, ĉu?”
Studento: “Ne… ne estas.”
Esperantistoj: “Kio estas kobalto-60?”

Anstataŭ komenci amikan interŝanĝon, en kiu ili eble demandos nin pri nia lingvo, mi senintence kreis impreson, ke ni estas grupo de esperantaj teroristoj! Por elturni ion bonan el mia socia mispaŝo, mi decidis, ke la temo taŭgas por artikolo en nia bulteno. Do…

Superrigardo

Kobalto estas brila, griza metalo kun multaj uzoj. Ĝi estas uzata en la fabrikado de reŝargeblaj piloj, fortaj magnetoj, veturilaj aerkusenoj, kaj jetmotoroj. Ĝi estas uzata ankaŭ en vitro, pigmentoj, kaj tinkturoj, kreante brile bluan koloron. Kompreneble, mi parolas pri la stabila izotopo, kobalto-59, kiu enhavas 27 protonojn kaj 32 neŭtronojn. Aldonante unu plian neŭtronon oni produktas kobalton-60, ekstreme radioaktivan izotopon. Tiu ĉi ne nature aperas kaj plejparte estas produktata en nukleaj reaktoroj.

En la nukleo de atomo de kobalto-60, la plia neŭtrono ŝanĝiĝas al protono, kaj dum tiu procezo, ĝi eligas alt-energian elektronon aŭ pozitronon. Oni nomas tion beta-radiado. Poste, la nukleo troviĝas en ekscitita stato kun superflua energio. Por atingi pli stabilan staton, ĝi eligas la ekstran energion en formo de alt-energiaj fotonoj, kiun oni nomas gama-radiado. Beta-radiado havas malpli da penetropovo, penetrante nur kelkajn decimetrojn da aero, ĉar tiaj partikloj estas relative malpezaj kaj malpli energi-riĉaj ol gama-radioj. Kontraŭe, gama-radiado havas tre altan penetropovon, kapabla trapasi plurajn centimetrojn da plumbo aŭ plurajn metrojn da betono, ĉar ĝi konsistas el elektromagnetaj ondoj, similaj al iksradioj, sed kun multe pli alta energio.

Kobalto-60 ludas gravan rolon en radioterapio por kancero. Aparatoj por radioterapio uzas tiun izotopon kiel fonton de gama-radiado, kiu celas precize detruon de kancerĉeloj. Tiu precizeco helpas redukti la riskon de damaĝo al ĉirkaŭaj histoj, speciale dum traktado de tumoroj situantaj en, aŭ proksime de, vitalaj organoj. Kompare kun aliaj radiadfontoj, kobalto-60 ebligas pli fokusan kaj intensan radiadon, kiu pli efike traktas certajn specojn de kancero, inkluzive de cerbaj, mamaj, kaj cervikaj kanceroj. Plie, la teĥnologio ofte estas pli alirebla kaj malpli kosta ol pli progresintaj aparatoj, precipe en malpli riĉaj landoj.

[figure]
Ujo de kobalto-60; foto de Los Alamos National Lab.

Krom la traktado de kancero, la radioaktiveco de kobalto-60 estas facile detektebla kaj mezurebla, kio faras la izotopon utila spurilo kaj bildiga rimedo. Ĝi krome estas valora en steriligaj procedoj, kie ĝi estas uzata por radii medicinajn ilojn kaj provizojn por detrui bakteriojn, virusojn, kaj aliajn patogenojn. Steriligado per kobalto-60 havas kelkajn avantaĝojn kompare al tradiciaj metodoj, kiel vaporo aŭ ĥemiaĵoj, ĉar ĝi povas penetri tra pakaĵoj, efike steriligante grandajn kvantojn da ekipaĵoj. Ankaŭ, ĝi ne postlasas reziduojn kaj ne bezonas altajn temperaturojn, kio faras ĝin favora por diversaj materialoj.

Danĝero! Delasu kaj forkuru

Kvankam kobalto-60 estas utila, malĝusta manipulado prezentas ekstreman danĝeron. Vi eble vidis foton de ujo por kobalto-60 kun la averto ‘delasu kaj forkuru’, ĉar neŝirmita ekspono al nur kelkaj gramoj de ĉi tiu materialo dum kvin minutoj povas liveri mortigan radiad-dozon.

En la jaro 2000, grava radiologia akcidento okazis en Samut Prakan, Tajlando. Du kolektistoj de metalrubo akiris keston, nesciante, ke ĝi enhavas la radiadfonton de radioterapia maŝino. Ili, kune kun du aliuloj, provis dispecigi ĝin, sed nur sukcesis fendi ĝin. Ili portis ĝin al rubejo, kie malfermante ĝin aperis du malgrandaj cilindroj enhavantaj kobalton-60. Sekvante la elmetiĝon al la radiado, la kolektistoj komencis sperti kapdoloron, naŭzon kaj vomadon. Dum la sekvaj semajnoj, pli severaj simptomoj manifestiĝis, inkluzive brulvundoj, ŝvelintaj manoj, lakso, febro kaj harperdo.

Kiel rezulto de tiu incidento, dek homoj, inkluzive de la kolektistoj, laboristoj de la rubejo, kaj la familianoj de la rubejestro, estis enhospitaligitaj pro radiada malsano. Bedaŭrinde, tri el tiuj personoj mortis pro siaj malsankondiĉoj. Plue, 1872 homoj en proksimo de la rubejo povis esti elmetitaj al la radiado, kaj proksimume duono el ili petis medicinan atenton. La okazaĵo emfazas la gravecon de prudenta manipulado de radioaktivaj materialoj kaj rapidaj medicinaj intervenoj en tiaj situacioj.

Konkludo

Sendube, mia provo amikiĝi povus esti pli subtila ol altrudi diskuton pri nuklea fiziko. Mi supozas, ke volonte malkaŝi scion pri speciala teĥnologio povas esti surpriza sen taŭga enkonduko. Tamen, kobalto-60 ja ludas signifan rolon en la medicino kaj industrio, kaj ilustras nian kompleksan interrilaton kun radiado. Espereble, tiu scio nun estas iom pli ĝenerale konata.