Presita el Usona Esperantisto № 2024:2 - “Malantaŭ la kulisoj”
Hundo kiu parolas
Post freŝa neĝfalo, Hanna kaj Johano ludis en la malgranda arbaro malantaŭ sia domo.
Subite, ili renkontis grandan, brunan hundon, kiu same ludis en la neĝo.
“Saluton”, diris la hundo.
Post ŝokita paŭzo, Hanna balbutis, “Sed… sed… hundoj ne kapablas paroli!”
“Kaj plenkreskuloj ne kapablas kredi la raportojn de siaj infanoj”, respondis la hundo. “Sed dum la resto de via vivo vi havos belan memoron de nia interparolo!”
Kaj ĝi saltis en la aeron pro ĝojo kaj forkuris en la blankan distancon.