Presita el Usona Esperantisto № 2024:2 - “Malantaŭ la kulisoj”

Okazas

Lasta ĝisdatigo: 2024-06-18

Ĉi tiu numero havas por vi tri apartajn krucvortenigmojn danke al Kartero Williams! Ilin vi povas solvi aŭ tradicimaniere, aŭ enrete ĉe Amuse Labs (ligiloj troviĝas antaŭ ĉiu aparta enigmo).

Inter la solvintoj po ĉiu enigmo ni lotumos rabaton je 5 $ de la libroservo. Tio signifas, ke se vi ĝuste solvos ĉiujn tri enigmojn, vi havos trioblan ŝancon gajni!

Ĉiuj membroj rajtas partopreni. Solvoj devas esti submetita aŭ per Amuse Labs aŭ rekte al la redakcio antaŭ 15 Septembro. Bonŝancon!

https://mallonge.net/okazas



[figure]

Horizontale

  1. Eĉ kiu plej bone pafas, tamen ______ maltrafas
  2. Post
  3. Kroma 18-Horizontale
  4. Plant' kiu inspiris la inventon de Velcro
  5. Ok miliard'
  6. Markez'
  7. Porteble potencigita
  8. Manĝegas
  9. Mezurunu' mallongigita per citilo
  10. Finaĵo
  11. Akcepti en sin, kiel ekzemple enmigrantojn en kulturon
  12. Inter pokalo kaj ______oj povas multe okazi

Vertikale

  1. Subita kriza malsaniĝ'
  2. Gren', el kiu oni lastatempe faras laktaĵon aparte por lakta kafo
  3. Brilkolora bird' kun longa beko, manĝanta abelojn
  4. Ĉi-tiea, laŭ la aganto
  5. Se mi troviĝus en tiu pozicio, mi ______ ke mi farus pli bone
  6. Laŭleĝa restej'
  7. Inspiri, pulme
  8. Parolanta lingvon kiel la polan, kroatan, ĉeĥan, aŭ la ukrainan
  9. Sekiĝinta lago, sur kies eksa insulo Sovetunio testis armiligitan variolon
  10. Kling' kiu troviĝas en necesejo
  11. Maldiferenci
  12. Model'