Presita el Usona Esperantisto № 2021:1 (jan-feb)
Krucvortenigmo
Jen nova krucvortenigmo danke al Timoteo Boronczyk. Inter la solvintoj ni lotumos $10-rabaton de la libroservo. Ĉiuj membroj rajtas partopreni, sed solvoj nepre alvenu al la redakcio, aŭ poŝte aŭ rete, antaŭ la 15-a de Aprilo. Bonŝancon!
Horizontale
- Cirkl’ aŭ kvadrat’, ekz.
- Ĉirpema insekt’
- Hom’ sen rajtoj
- La plej frua
- Peli boaton
- Maldoneme
- Kunkudrita foliar’
- Senkondiĉa ordon’ pagi monsumon
- Fluganta armil’
- Efiki al io per likvo
- Elkonduki likvon
- Seka kiel dezerto
- Plena kred’
- Hebrea liturgia himn’
- Apertur’ en muro
- Lok' kie pneŭo siblas
- Malintern'
- Rapide piediri
- Dimensi' vertikala
- Rilata al oficisto, kiu interalie atestas kaj subskribas
- Altgrada atent’ de la publiko
- Urbo en norda Novmeksiko
- Por pirato, posedaĵ' pli grava ol oro
- Resone
- Flavoranĝa frukt’
- Surskrib’ sur koverto
- Malnova eŭropa mezurunu’ de pezo
- Kovri nudecon
- Grava ceremoni’
- Ĥoranoj
- Aliflanke de
- Moviĝ’ por atingi ion
- Socia malpermes’
- Malkvietigi
- Havanta multajn malgrandajn truojn
- La Hobito, aŭ tien kaj ____
- Element’ n-ro 28
- Muzika interval’ inter do kaj mi, ekz.
- Apartenanta al aliaj
Vertikale
- Atmosfera elektra malŝarg’
- Apartenanta al iu ne menciita
- Rusa monunu’
- Oceana gustigaĵ'
- Bleki kiel korvo
- Ĝis la _____’
- Nereala
- Paska flor’
- Grasa fiŝ’ foje enskatoligita
- Geneza pluvodaŭro, en tagoj
- Servist’ ĉe riĉuloj
- Sporta kunvenej’
- Riski monsumon en ludo
- Heraldika mustel’
- Rilata al senlabora(j) tago(j)
- Ebena, glata
- Parola songrup'
- Rolant'
- Ĉesig’
- Dolora sent’
- Spirtub’
- Sendita kambi’ por pagi ŝuldon
- Tirkestar’
- Manier' en kiu staras afero
- Tropika radiktuber’
- Nesentem’
- Malbrue
- Propon’ pri kion oni faru
- Deturni ies atenton
- Grado de takseblec’
- Moviĝi internen
- Voj’ inter konstruaĵoj
- Element’ n-ro 50
- Diboĉa fest’
- Ne klerik'
- Subita pren’
- Malnova ĉina mezurunu’ de pezo
- Agi kiel ordonite
- Havanta malmultajn jarojn