Presita el Usona Esperantisto № 2018:5 (sep-oct)
Accidental Esperanto?
-
BenuChris trovis la jenan ŝildon en Canton, Georgio.
-
AmiLarry trovis la jenan ŝildon en Nov-Zelando, kie ĝi reklamas ne amon, sed asekuran firmaon Allied Mutual Insurance.
-
VeroJen la dua senintenca esperantaĵo, kiun Larry trovis en Nov-Zelando. Denove, temas pri asekura firmao. Ĉu koincido, aŭ ĉu Esperanto helpas novzelandanojn senti sin pli sekuraj?
-
FortoLa nova laktokafo de Hershey’s estas tiel forta, ke oni nomis ĝin forto. Efektive, etikedo sur la taso avertas: “FORTO™ ne estas por infanoj, nek por virinoj kiuj mamnutras infanojn aŭ estas gravedaj.”