Presita el Usona Esperantisto № 2018:5 (sep-oct)
Kia ĝojo!
Malgraŭ la distanco, mia edzino Beth kaj mi partoprenas en la kunvenoj de la Esperanto-Klubo de Norda Teksaso kiel eble plej ofte. La membroj de la klubo estas diversnivelaj parolantoj. Kelkaj havas multe pli da jaroj en Esperantujo ol mi, sed ni havas ankaŭ novajn membrojn.
En niaj klubkunvenoj ni ĝuas diversajn agadojn. Ni legas literaturon laŭtvoĉe. Ni nun legas la romaneton La Verda Koro de Julio Baghy. Ni babilas pri niaj vivoj, niaj ĝojoj, kaj niaj problemoj. Ni lernas plu pri unu la alia. Ni interparolas pri gramatiko. Ni ludas tre amuzajn ludojn, kantas, konversacias pri interesaj artikoloj, faras planojn, kaj lernas pri la movadoj landskala kaj eksterlanda. Por mi la plej grava parto de la kunvenoj estas la amikeco.
Ni estas tre pardonemaj kiam oni fuŝas la uzadon de iĝ kaj ig. Kelkfoje ni forgesas la akuzativoN, sed ni helpas unu la alian dum ni lernas la lingvon progreseme. Ni estas amikoj.
Fakte, mi aktivas nun en Esperantujo pro sperto en ĉi tiu klubo antaŭ dudek jaroj. Mi trovis la klubon per la listo de lokaj grupoj en nia retejo. En tiu listo mi trovis informon pri klubo en mia regiono, kaj retmesaĝis al Fred Meyer, kiu varmege kaj amikeme invitis min al la klubkunveno en Januaro, 1998. Post mia unua klubkunveno, daŭris retmesaĝoj pri la feliĉeco, la lingvo, kaj la amikeco. Membroj de la klubo reinvitis min al la sekva kunveno. Ili akceptis min malgraŭ personaj problemoj kaj lingvaj fuŝoj. Poste mi lernis pri la “interna ideo” de Esperanto kaj pri la “verda koro”. Tiuj klubanoj estis veraj bonkoruloj.
Tie en la klubo mi trovis grandan diversecon inter la amikoj. Ne multe gravis ke mi estis komencanto. Ne gravis politikaj pensoj, la religiaj kredoj, la koloro de la haŭto, la kulturo, la vivstilo, aŭ iu ajn trajto, kiu povus dividi la homojn. Tie en la klubo ni estis (kaj estas) amikoj malgraŭ ĉiuj malsamecoj. Tiuj malsamecoj estas ja gravaj, sed ili ne ĝenas nian amikecon. Ni ĝuas koni unu la alian. Ni lernas de unu la alia. Ni ĝuas la etoson, kiun Esperanto donas al ni, danke al la malavara donaco de Zamenhof. Kia ĝojo!
Kiel fartas via klubo? Ĉu ekzistas klubo en via urbo? Kiu estas la helpanto, la kunordiganto pri kluboj en via regiono? Kion via klubo planas? Kio mankas al via klubo? Komunikiĝu kun la kunordiganto en via regiono kaj kun la aliaj lokaj grupoj en via regiono. Partopreni en loka grupo estas ja granda ĝojo. Faru!
Kion vi planas por la naskiĝtago de Zamenhof? Tio okazas la 15-an de Decembro. Ofte la festo kiu omaĝas al Zamenhof estas la plej granda, plej populara evento de la jaro por lokaj grupoj. Ni invitas vin plani eventon kun viaj samklubanoj kaj ĝuu la feliĉan etoson de Esperantujo! Kia ĝojo!
Ek kaj Antaŭen! Onward and Upward!