Presita el The American Esperanto Journal jan 1907
Leterkesto
-
Letero de M. de Beaufront de Louviers, Francujo, Prezidanto de la Franca Esperantista SocietoGranda, tre granda signo por ni ĉiuj estas la fondo de via gazeto, ĉar samtempe ĝi pruvas la ĝeneralajn progresojn de Esperanto kaj la sukceson, kiun ĝi renkontis en via lando.
-
Letero de Dro L. Zamenhof, la eltrovinto de EsperantoAmeriko estas tre grava por Esperanto kaj Esperanto estas tre grava por Ameriko; kaj tial la tago, en kiu aperos la unua bona gazeto Esperantista en la plej grava lando de Ameriko, en la Nord-Amerikaj Unuigitaj Ŝtatoj, estos por nia afero tre grava dato.